EUROFAX 95
Aùgusto 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Meksikio gastigas la 11a Rover Moot

De la 12 gxis la 23a de julio, la meksikaj skoltoj gastigis 3.107 gejunulojn agxaj inter 18 kaj 26 jarojn kaj 1.647 organizantoj el 71 landoj. La temo de la Moot estis "Tradicio por la estonteco", defio al gejunuloj por savi kaj uzi la ricxecon de nia pasinteco por kontribui al evoluo kaj ricxigo de nia komuna estonteco. La arangxo ofertis al la partoprenintoj okazojn por malkovri la naturon, la kulturon kaj la popolon de Meksikio per agadricxa programo el kulturaj, artaj, eksterdomaj kaj servaj agadoj en 5 regionoj de Meksikio. La partoprenintoj vivis kaj vojagxis lau internaciaj dekopoj.

Oni preparis Vilagxon de la Tutmonda Evoluo (VTE) pri la temo de neformala edukado de la junularo, kunlabore inter landaj skoltaj asocioj, diversaj organizoj de la Unuigxintaj Nacioj kaj neregistaraj organizoj kiuj laboras kun gejunuloj. Tiu cxi renkonto kaj interaktiva ekspozicio estis malferma al la publiko kaj proponis laborgrupojn kaj agadojn pri temoj kiel edukado al sano kaj higieno, edukado al la homaj rajtoj, edukado por paco, edukado al la kulturaj intersxangxoj, komunikado, media edukado, aplikata teknologio. Tio estis por ni ebleco montri la kontribuon de Skoltismo al la socio je cxiu nivelo kaj tutmonde kaj instigi gejunulojn plani kaj mastrumi novigajn projektojn en siaj komunumoj. La Europa Skolta Regiono kore dankas la Meksikajn Skoltojn pro ilia peza laboro kaj varma gastemo, kaj cxefe pro la fakto ke ili donis al tiom da gejunulojn tiun belegan eblecon plivastigi siajn horizontojn kaj konstrui amikecojn tutmonde. Ni ankau deziras bonsukceson al la Skoltoj de Cxinio (Tajvano) cxe la preparo de la 12a Monda Rovera Moot en 2004.


Doni al la gejunuloj la povon decidi je eùropa nivelo

Cxi-tema seminario estas planita por la 18a-24a de novembro en Prago, Cxehxio. Gxi celas junajn delegotojn al la 17a Eùropa Skolta Konferenco kaj al la 10a Eùropa Skoltin Konferenco, okazontaj en Prago en julio 2001. Gxi celas prepari delegotojn partopreni aktive al siaj landaj delegitaroj, komprenigi kiel la konferenco finkcias, kaj plibonigi la kapablojn bezonotajn de juna delegito en la konferenco. La partoprenontoj agxu inter 18 kaj 30 jarojn kaj kapablu komuniki angle au france. La invitilo kaj aligxilo trovigxas en la julia EuroPak kaj en la Eùropa Skolta TTT-ejo.


Lastaj informoj de la Eùropa Skolta Komitato

La komitato kunsidis de la 16a gxis la 18a de junio en Gxenevo por pritrakti vastan temaron.

La prezidanto David Bull verkos kun la Prezidantino de la Eùropa Komitato de MSA (WAGGGS), komunan leteron enmetotan en EuroPak. La venonta kunsido okazos en Kandersteg de la 3a gxis la 5a de novembro.


Sxtormo difektigas la ejon de FuturoScout

La Eùropa Jxamboreo, nomita FuturoScout, estas arangxata kune de diversaj eùropaj skoltaj asocioj kaj estis komence planita por 2001. La organizantoj deziras garantii ke la arangxo okazu en la plej bonaj kodicxoj por la gejunuloj. Pro la lasta sxtormo en Jambville, apud Parizo, kiu detruis centojn da arboj, ili decidis prokrasti la arangxon al 2002. Pliaj informoj estos sendataj al la landaj asocioj kiel eble plej frue. La Eùropa Skolta Regiono subtenas tiun cxi agadon kaj atendas grandiozan arangxon.


Novajxoj cxe Eùropo por vi!

Pro la elcxerpigxo de la stoko, la angla versio de Pasporto al Eùropo estas nun represata kaj la varba vidbendo pri EùroPasxoj estas multobligata. Aligxiloj por la brosxuro EuroPasxoj 2001 estas senpacience atendataj, same kiel kandidatigxoj de landaj asocioj por gastigi RoverWay en 2003.


Starigo de novaj teknikaj komitatoj je monda nivelo

La nova Monda Programa Komitato (MPK / WPC) kaj la Monda Komitato pro plenkreskulaj rimedoj (MKPR / WARC) kunsidis unuafoje en Gxenevo de la 23a gxis la 25a de junio. Tiuj teknikaj komitatoj apogas la laboron de la Monda Skolta Komitato planante la politikojn de MOSM pri junulara programo kaj pri plenkreskulaj rimedoj. Ili devus esti proponemaj kaj produkti praktikajn gvidliniojn kaj ilojn por la landaj skoltaj asocioj. La MPK konsistas el 6 anoj: Gualtiero Zanolini (Prezidanto, Italio); Ralison Andriamandranto (Madagaskaro), Hector Carrer (Argentino), Ophelia Chan (Hongkongo); Jean-Pierre Darimont (Belgio); Lidija Pozaic (Croatio). Gxi preparis agadplanon pri la junulara programo por la periodo 2000-2002, surbaze de la cxefaj defioj identigitaj cxe la 35a Monda Skolta Konferenco. La cxefaj agadfakoj estas: sercxo kaj evoluigo, retumado kaj diskonigo, edukaj rilatoj. La laboro pri sercxo kaj evoluigo celos la adoleskulojn kaj specifajn temojn kiel laùseksa eduxado, junulara engagxigo, fakoj de la persona kresko, edukado por la homa evoluo kaj komplementa rilato inter skoltismo kaj lernejo. Retumado estos pligrandigata kun la Regionoj kaj la landaj skoltaj asocioj, por movigi pli efike cxiujn haveblajn kapablojn kaj diskonigi novajn ideojn kaj utilan materialon. Edukaj rilatoj kreigxos por pli bone agnoski la kapablojn de la MOSM kaj trovi pli da rimedojn por nia laboro. La MKPR konsistas el kvin anoj: Kirsty Brown (Prezidanto, Australio); Carlos Albicker (Meksikio); Thérèse Bermingham (Irlando); Goodenough Dlamina (Sudafriko); Mahmoud Omar (Egiptio). Gxi celas apogi la plenumon de la politiko pri plenkreskuloj en la skolta movado. La komitato revizis la eldonajxojn haveblajn por la landaj asocioj. La nova Manlibro pri mastrumado jxus pretigxis kaj la Manlibro pri plenkreskulaj rimedoj estas nun revizata. La komitato koncentrigxos sur la pretigo de tiu manlibro en la venonta jaro. Ankau daùros la intersxangxo de informoj, kaj monata eldonajx por la venontaj dekdu monatoj.


Neformalaj retoj renkontigxas en Finnlando

La venonta renkontigxo de la retoj Nordo-Sudo kaj Overture okazos en Helsinko de la 20a gxis la 22a de oktobro 2000. La reto Nordo- Sudo diskutos pri interkultura edukado kaj la reto Overture ekzamenos la efikon de malplimultoj en junularaj programoj. Ni memorigas ke tiuj retoj celas instigi la landajn asociojn interdividi spertojn, materialojn kaj informojn pri planoj, kaj kunlabori en fakoj kun komuna intereso. La kotizo estas FIM 500. Por pliaj informoj, kontakti la Finnaj Geskoltoj international.secretary@sp.parto.fi.


Alvoko pri la membrokomputado kaj kotizo de MOSM

Se via landa asocio ankoraù ne resendis sian membrokomputadan formularon por 1999 au ne pagis sian mondan au eùropan kotizon por 1999-2000, ni petas vin fari tion kiel eble plej frue. Via kontribuo estas necesa por permesi al MOSM daurigi sian agadon kaj egaligi la kontojn.


Preparado de la 17a Eùropa Skolta Konferenco

En la julia EuroPak vi trovos la provizoran tagordon de la Konferenco. La programo trovigxas cxe nia ttt-ejo. La Komitato petas sendi aldonajn tagorderojn al la Eùropa Skolta Oficejo gxis la findato indikita malsupre. Vi ankaù trovos loston da proponitaj laborgrupoj rilataj al la eùropa skolta plano 1998-2007, kaj vi estas petata ricxigi la liston proponante aliajn temojn. Fine, tie estas alvoko al kandidatoj por la eùropa skolta Komitato kaj gvidlinioj por helpi la landaj skoltaj asocioj elekti taùgajn kandidatojn kiuj povu efike kontribui al la laboro de la Regiono.


Bonvenon sursxipen!

La Eùropa Skolta Regiono varme bonvenigas Elena Grimaud Ineichen, kiu dejxoros kiel eldona oficisto cxe la Eùropa Skolta Oficejo en Gxenevo de la 7a de aùgusto. Elena estas svisa kaj kanada civitanino kaj studis jxurnalismon, publikajn rilatojn kaj komercon. Sxi akiris fortan profesian sperton laborinte kiel komunikada oficisto cxe grava svisa multlanda kompanio kaj kiel sendependa verkistino en Londono. Ni deziras al Elena bonsukceson en sxia nova posteno.


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.