EUROFAX 93
Junio 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Turkio gastigas seminarion pri "Defia programo por gejunuloj pli ol 16-jaragxaj"

La geskolta federacio de Turkio varme bonvenigis pli ol 40 reprezentantojn de geskoltaj asocioj el 25 landoj en lympos, Turkio, de la 20a gxis la 26a de majo. La seminario okazis en zono kun granda naturbeleco kaj historia intereso. Gastigado okazis en tri domoj. Bedaurinde, malgrau kelkaj lastminutaj malaligxoj, restis kelkaj malkontentuloj en atendolisto.

La seminario celis kuragxigi landajn geskolatjn asociojn interdividi iliajn sciojn kaj spertojn kaj trovi manieron plibonigi la programojn por gejunuloj pli ol 16-jaragxaj. La seminario traktis tri cxefajn temarojn: esplori la zonon kaj la edukajn eblecojn por gejunuloj. analizi diversajn alirojn kaj reagojn en malsamaj landoj; plani agadon realigendan far sia asocio kiel sekvo.

Inter la sesiaj temoj estis: malkovri la lokan historion, kulturon, religion kaj medion, kontribuoj de fakuloj pri mastrumado de la marbordo, media eduko kaj komunuma agado, ekspozicio kaj foiro de projektoj, kompari la geroverajn brancxojn kaj iliajn programojn; kiel uzi la programon Europo por vi!; laborgrupoj pri plenkreska estraro; pretigi la gejunulojn por vojagxi eksterlande; kursoj pri persona evoluo, kaj prepari europan arangxon por la pli ol 16-jaragxaj; indivuduaj kaj grupaj projektoj. Aliaj pintoj enhavis: danci kun lokanoj dum la turka vespero, nokta ekskurso por vidi la cxiamajn flamojn de la malnova Hximero, baki turkan picon, boatan ekskurson al kasxitaj pirataj nestoj, internacian vesperon malferma al la publiko. La gazetaro vaste okupigxis pri la evento kaj tre bonaj rilatoj starigxis inter la gastoj kaj la gastigantoj. La taksado de la partoprenintoj estis ege favora kaj ni esperas ke la loko de la seminario igxos Europasxo. Vi povas vidi kelkajn fotojn de la partoprenintoj cxe www.geocities.com/kadirs_treehouse.

La seminario substrekis la kernan rolon de la gerovera brancxo en la plenumo de la taskoj de skoltismo. Gxi atentigis pri la specialaj evolubezonoj de tiaagxaj gejunuloj kaj pri la graveco doni al ili la taskon plani siajn proprajn programojn en preciza kadro da edukaj celoj. Gxi atentigis kontrau trudi la gejunulojn alpreni pezajn estrajn taskojn tro frue au sen tauga subteno, kaj invitis la landajn asociojn disponigi pli da eblecojn por la gejunuloj igxi aktivaj civitanoj en ilia loka, landa au internacia komunumoj.

Baldau estos eldonata raporto enhavanta la projektojn de la partoprenintoj kaj la rekomendojn al la landaj asocioj pri junularaj programoj, plenkreskulaj rimedoj kaj komunikado.


Europa arangxo por la pli ol 16-jaragxaj en 2003

Ekde 1977, la Europa Skolta Regiono kaj la Europa Regiono de MSA (WAGGGS) regule organizis kunan arangxon por gejunuloj agxaj pli ol 16 jarojn. Gxi tradicie nomigxis EuroFolk kaj celis antauenigi interkulturan lernadon inter la europaj gejunuloj. La unua arangxo okazis en Turkio en 1977, sekvis Germanio en 1981, Hispanio en 1985, Italio en 1989, Austrio en 1993 kaj Belgio en 1997. Eurofolk integrigxis en la programo Europo por vi!

Dum kreskas maltoleremo, fremdmalamo, kaj rasismo en Europo, ekzistas klara bezono disponigi al gejunuloj eblecojn sperti kaj gxui kulturan malsamecon, same kiel lerni pri nunaj temoj kaj akiri utilajn kapablojn por sia persona kaj labora vivo. Tamen, la nomo kaj la formo de EuroFolk bezonis revizon, kaj la koncepto bezonis evoluon por ke gxi respondu al la bezonoj de la hodiauaj gejunuloj.

Tial, oni petis la partoprenintojn en la seminario en Turkio krei novan modelon de europa arangxo por gejunuloj agxaj inter 16 kaj 22 jarojn. Ili proponis la nomon RoverWay kaj starigis proponojn por la programo. Gvidlinioj bazitaj sur tiuj proponoj trovigxos en la venonta EuroPak kaj haveblos cxe la regiona TTT-ejo.

La Europa Skolta Regiono kaj la Europa Regiono de MSA nun plezure alvokas la europajn landajn skoltajn kaj skoltinaj asocioj kiuj deziras gastigi tiun cxi arangxon en 2003 sendi detalajn proponojn al la Europa Skolta Oficejo, kiu kunordigos la arangxon.

La findato por kandidatigxoj estas la 3a de septembro 2000. Cxiuj proponoj estos analizataj kaj fina decido estos farata de la komitatoj dum ilia kunsido en Gxenevo de la 3a gxis la 5a de novembro 2000


La Europa Skolta Volontula Programo enrete

Danke al Ian Webb, volontulo de la Sudafrika Skolta Asocio, la Europa Skolta Volontula Programo nun haveblas enrete en formo de trasercxebla datenbanko. Tio ebligos al multaj gejunuloj ricevi rapidajn kaj precizajn informojn pri la eblecoj labori volontule cxe skoltaj centroj kaj projektoj en tuta Europo. www.scout.org/europe/volunteer Seminario okazos en 2001 por pli evoluigi tiun cxi flankon de la programo Europo por vi!.


Reta renkonto gastigota en Slovakio

Kiu reprezentas vian asocion en vialanda junulara konsilio? Cxu vi entute havas reprezentanton? Kian helpon via asocio bezonas en sia laboro pri la aferoj de junularaj politikoj? Se vi ne scipovas respondi al tiuj cxi demandoj, tio versxajne signifas ke via asocio ankorau ne partoprenis la Retan Renkonton de de geskoltaj reprezentantoj en landaj junularaj konsilioj kaj en la Europa Junulara Forumo.

Ekde 1996, geskoltoj el tuta Europo kunvenis unu fojon po jaro por esplori kaj evoluigi sian rolon kiel reprezentantoj de niaj movadoj en landaj kaj internaciaj junularaj forumoj. La renkonto estas ebleco lerni novajn kapablojn, intersxangxi spertojn, kaj pliprofundigi la komprenon de junularaj politikoj. La venonta renkonto okazos en Slovakio de la 22a gxis la 24a de septembro 2000. La invitilo trovigxas en la junia EuroPak. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti Anna Keep en Bruselo.


Laborgrupo pri la novaj EU-programoj por junularo. Sxangxo de datoj

La laborgrupo pri la novaj EU-programoj por junularo estis prokrastita al la semajnfino 8-10 septembro en Bruselo. Gxi donos al via asocio informojn pri la strukturo de la nova programo kaj helpos vin pretigi strategion por pligrandigi la eblecojn ke via kandidatigxo estu bonsukcesa. Trovu la invitilon en la julia EuroPak.


2a Renkonto de asocioj de Meza kaj Orienta Europo en Jugoslavio

Reprezentantoj de europaj geskoltaj asocioj renkontigxos en Belgrado, Jugoslavio, de la 13a gxis la 15a de oktobro por labori pri 3 cxefaj temoj:

  1. Europo por cxiuj. Egalaj eblecoj estas unu el la plej grandaj defioj por la gejunuloj en meza kaj orienta Europo. Ili estas malprivilegiitaj pri eduko, laboro, vivkondicxoj, vojagxado, k.t.p. Pretigxante por la renkontigxo, la partoprenontoj estas petataj fari enketon por identigi la fakoj en kiuj la gejunuloj de iliaj landoj estas malprivilegiitaj. En la renkontigxo oni diskutos pri proponoj pri kiel geskoltismo povas helpi gejunulojn transiri tiujn barilojn kaj pri la manieroj antauenigi egalajn eblecojn.
  2. Estrado. Staras propono identigi la cxefajn barilojn kiuj malhelpas la plenkreskuloj aligxi al la movado.kaj la agadojn kiuj povus transirigi ilin, kaj diskuti pri la trejnbezonoj de la asocioj kaj la eblecoj de trejnaj intersxangxoj por subteni unu la alian.
  3. Merkato de la Arangxoj. Cxiu asocio havos la eblecon prezenti siajn planojn por la estonteco, intersxangxi informojn kaj prezenti invitilojn por arangxoj.

La oficiala lingvo de la renkontigxo estos la angla.Du pintaj estroj po asocio estas bonvenaj. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti Marko Petrovic, internacia komisiito, Jugoslavia Skolta Asocio: ztpbginv@eunet.yu.


Seminario pri "Meti la gejunulojn en la junularan politikon" okazonta en Strasburgo

Fiksa dato estas nun decidita por la Europa Seminario pri Junulara Politiko provizore anoncita en "Seminarioj kaj arangxoj 2000" por julio. Post longa konsultado kun la Europa Junulara Centro en Strasburgo, oni interkonsentis ke la seminario okazos de la 22a gxis la 27a de oktobro. La invitiloj al tiu cxi arangxo estos dissendataj per la julia EuroPak. Ni rekomendas al vi aligxi frue, cxar ni atendas grandan demandon de lokoj.


Enketo pri la kampanjo Infanoj por la Estonteco

Post la lancxo de la kampanjo Infanoj por la Estonteco subtenita de la projekto "Unu tago nur", Paul Noguera, projekta mastrumanto pri eksteraj rilatoj en nia brusela oficejo, telefonos al cxiu asocio por ekkoni gxian implikigxon en la kampanjo.

Ni memorigas ke la cxefa celo de la kampanjo estas disponigi utilajn kaj amuzajn agadojn al gejunuloj el sudorienta Europo, kaj samtempe pligrandigi la atenton kaj la solidarecon de la gejunuloj el aliaj partoj de Europo per praktikaj kaj amuzaj programoj.

Ni bezonas scii kiuj estas la kunordigantoj de la kampanjo en via asocio, por ambau flankoj eduka kaj financa.. Por informi la europan gazetaron pri la progresado de tiu projekto, ni sxatus scii kiaj estas viaj planoj pri la rilatoj kun vialanda gazetaro kaj skolta revuo. Ni esperas ke vi ludos aktivan rolon en tiu cxi projekto por plukonstrui sur la pasintjaraj atingajxoj.


EuroPak elsxutebla

EuroPak estas la monata kuna sendajxo al la landaj asocioj de la Europa Skolta Regiono kaj de la Europa Regiono de MSA. La junia EuroPak enhavas informilojn kaj aligxilojn pri EuroStep (EuroPasxoj) 2001 kaj EuroTrain 2001. La nuna kaj la pasinta EuroPak-oj estas eksxuteblaj de la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono www.scout.org/europe/europak.


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.