EUROFAX 92
Majo 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


La projekto Infanoj por la estonteco plu dauras

"Laureta, 18-jara, estas el Korce, malproksima albana vilagxo de la montaro en la orienta parto de la lando, proksime de la makedona limo. Sxi estas studentino kaj lupidestrino. Kun cxiuj gejunuloj de sia vilagxo, sxi helpis akcepti rifugxintoj el Kosovo dum la printempo 1999. Sxi persone vidis la sekvojn de timego, malamo kaj desespero, sxi auskultis la infanojn rakonti siajn fisongxoj en la rifugxintaj tendaroj. Dum la pasinta somero, sxi unuafoje foriris el Albanio kaj partoprenis la Packrozadon, organizita en la Mediteraneo far la Europa Skolta Regiono kaj la Europa Junulara Forumo. Sxi pasigis dek tagojn marmeze en la trimasta sxipo "Zawisza Czarny", de la pola skolta asocio ZHP. La lastan tagon, en Ateno, sxi ploris adiauante siajn kun-packrozintojn. Ili estis palestinanoj, israelanoj, turkoj, grekoj, kroatoj kaj serboj. Estis tre malfacile lasi homojn kun kiuj oni dividis komunan aventuron, ili estis malkovrintaj ke ili estis kvazau gefratoj, kun la samaj esperoj kaj timoj, vivante kune, simple kiel homoj. Laureta reveturis hejmen kvazau alia homo. Sxi volas rompi la sinsekvon de milito kaj divido, sxi volas liberigi la infanojn el plurgeneracia malamo. Sxi nun laboras cxe edukprogramo pri paceduko kaj mastrumado de konfliktoj en sia landa tendaro".

Tiu cxi teksto estas cxerpita el la nova dokumento "Infanoj por estonteco" kiu prezentas la laboron de skoltismo en sudorienta Europo, kadre de gxia konstanta strebo kontrau etna malamo, antaujugxoj kaj perforto. Gxi donas resumon de agadoj kaj arangxoj planitaj cxijare kaj la kontaktinformojn pri la koncernaj landaj skoltaj asocioj. La dokumento estis lastatempe sendita al cxiuj internaciaj komisiitoj kaj ankau haveblas cxe la regiona TTT-ejo: www.scout.org/europe.


Le Magazine informas pri "Vojagxo por paco"

Sercxu la lastan numeron (no. 12) de la eldonajxo de la Europa Komisiono "Le Magazine" kiun via landa asocio baldau ricevos. La Packrozadon havas cxefan rolon en la kovrilo. Sekvas kvinpagxa artikolo kie skoltismo estas prezentata kiel "malferma movado kun sociaj taskoj" kaj ne "mallargx-rigarda organizo, kiel kelakj homoj ankorau konsideras gxin".

Estas citata frazo de Richard Amalvy, la projektestro:

"Labori por paco estas ero de la fundamento de skoltismo, kaj plibonigi la mondon estas parto de nia idealo. Skoltismo estis malpermesata de cxiuj totalismaj registaroj, cxu nazia, cxu komunismaj. Gxi estis malpermesata cxar gxi batalas por libereco kaj plurismo. Ni devas komprenigi al la politikistoj ke en junularaj organizoj la gejunuloj lernas praktiki civitanecon. Junularaj organizoj ne estas nur distrejoj. ili trejnas homojn kiuj igxos respondecaj pri novaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj taskoj."

Ni konsideras la Packrozadon kiel investo por la estonteco kaj ni tre dankas cxiujn partoprenintoj, trejnistojn, kunulojn kaj subtenantojn kiuj helpis realigi nian revon. Gxi sukcesis igi skoltismon pli videbla kaj fidinda kunulo por aliaj junularaj kaj interregistaraj organizoj kaj pretigis la vojon al pluraj novaj iniciatoj cxe loka, lada kaj internacia nivelo.


La Pacmaristoj konstruas Pacpontojn

Malgrau la packrozado nun finigxis, la projekto Pacpontoj daurigos la taskon kiun gxi komencis. Unue, estas plano renkontigi denove la pacmaristojn dum la jarfino por taksi la sekvojn de la projekto en iliaj vivoj kaj junularaj organizoj, kaj kiel ili estas uzantaj sian sperton en sia junulara laboro. Due, la Europa Skolta Regiono preparas aron da iloj kaj agadoj uzitaj dum la packrozado. Skoltestroj povos uzi ilin en sia eduka laboro kun gejunuloj de siaj landoj. Niaj TTT- pagxoj baldau dissemos la ideojn pri paceduko kaj kuneco inter la gejunuloj.


Europak enrete

EuroPak nun haveblas cxe la regiona TTT-ejo kiel aldona servo al la landaj skoltaj asocioj. La aprila EuroPak enhavas la lastan numeron de Committee Update kaj la reagojn de la landaj asocioj pri la gxisnuna plenumo de la Europa Skolta Plano 1999-2007. Europak estos daure sandata posxte al la internaciaj komisiitoj.


BruPak baldau

La Europa Skolta Oficejo plezure prezentas BruPak, nova informilo kiu portos al vi informojn el la europaj instancoj. Atendu la unuan numeron baldau, gxi markos la lancxon de la novaj junularaj programoj de la Europa Unio.


Findatoj por la Junulara programo de la Europa Unio

La lancxo de tiuj cxi novaj programoj konfuzigis la novajn regularojn, findatojn kaj aligxilojn. se vi estas preparanta projekton por Junularo por Europo au Europa Volontula Servo, bonvolu kontakti Anna Keep au Richard Amalvy cxe la Europa Skolta Oficejo en Bruselo por la lastaj novajxoj.


Irlandaj skoltoj preparas sin al nova kuna estonteco.

Inter la multaj novecaj projektoj prezentitaj kadre de la Centjara Fonduso 2000, unu elstaris pro originaleco. La irlandaj skoltaj asocioj CSI kaj SAI kune prezentis projekton por starigi unu solan asocion en Irlando. Gvida komitato konsistanta el anoj de ambau asocioj kunordigos la laboron de subkomitatoj pri unuopaj temoj: junulara programo, plenkreskulaj rimedoj, havajxoj kaj financo, profesiuloj kaj administrado, publika bildo, uniformoj kaj insignoj, konstitucioj kaj reguloj. Oni starigis precizajn punktojn kaj celojn por cxiuj komitatoj per vasta konsultado de eksteraj spertuloj kaj aliaj organizoj. Anoj de ambau asocioj partoprenos landajn konsultajn renkontojn, kaj gejunuloj partoprenos per iliaj landaj parlamentoj kaj Roveraj Forumoj. La proponoj estos prezentataj cxijare al la landaj konsilioj au asembleoj kiuj decidos, kaj oni faros interkonsenton kun la Skolta Asocio, Britio, pri Norda Irlando.

La Europa Skolta Regiono firme apogas tiun cxi kuragxan iniciaton fonditan sur la volo forigi dividojn kaj starigi fortan unuigxintan skoltan movadon en Irlando. Ni esperas ke skoltismo en Irlando starigos ekzemplon por aliaj pri la maniero efike mastrumi sxangxon kaj simpligi strukturojn por la bono de la junaj kaj plenkreskaj membroj.


Vilagxo de la tutmonda evoluo planita por Expo 2000

Ni memorigas ke la germana geskoltaj asocioj organizas Vilagxon de la tutmonda evoluo cxe la monda Ekspozicio 2000 en Hanovro, Germanio, de la 7a gxis la 27a de augusti. La gxenerala devizo estas "Homa-Naturo.Teknologio". Se vi sxatus arangxi laborgrupon au "enmarsxan" programeron, bonvolu kontakti Sandra Gehrke, fakso: +49 30 61285009, retposxto: expo2000-gdv@scoutnet.de.


Eldonigxis la unua bulteno de la Monda Jxamboreo

Jam preparigxas la 20a Monda Jxamboreo, okazonta en Sattahip, Tajlando, de la 28a de decembro gxis la 8a de januaro 2003. La unua bulteno prezentas la jxamborean insignon, temon, partoprenontojn, junularan programon, lokon kaj kotizojn aprobitaj de la Monda Skolta Komitato. La temo estos: "Interdividi nian mondon, interdividi niajn kulturojn". Tiu cxi arangxo estos unikan eblecon por gejunuloj el la tuta mondo sperti la interdividan spiriton de Skoltismo, vivante kaj lernante pri kultura malsameco.

Rajtas partopreni geknaboj inter 14 kaj 17-jaragxaj (naskitaj inter 29a de decembro 1984 kaj 18 de decembro 1988). La nombreco de ordinara trupo estos 36 geknaboj (4 patroloj el 9 geknaboj) plus 4 plenkreskaj estroj. La internacia Serva Teamo konsistos el gejunuloj inter 18 kaj 28-jaragxaj. Pliaj informoj haveblas cxe: www.worldscoutjamboree20.org.


Novaj eldonajxoj de la Laborgrupo Strategio

La Monda Skolta komitato starigis novan laborgrupon Strategio konsistanta el 6 volontuloj kaj prezidata de John Beresford. La laboro pri strategio koncernos ankau pli vastan kaj pli reprezentan ularon, inkludanta gejunulojn. Por atingi tiun celon, starigxos neformala reto kiu komunikos retposxte kaj provos la materialon produktotan de la laborgrupo. La kerno de la laboro estos apliki la Rizolucion 3/99 de la Monda Skolta Konferenco, pri la taskoj de skoltismo, precipe per la produktado de iloj kiuj helpu plenumi la taskojn je cxiuj niveloj de la Monda Organizo de la Skolta Movado.

La unua nova eldonajxo havas la titolon "Kompreni la Taskateston" kaj haveblas en angla kaj en franca lingvoj kaj elsxuteblas cxe la monda skolta TTT-ejo: www.scout.org. Gxin sekvos "Plenumi la Taskojn de Skoltismo", kiu enhavos skizon por landa au regiona laborgrupo.


Lasta alvoko por Monda Skolta Solidareca Tendaro Bécours 2000

Estas via lasta ebleco aligxi al tiu cxi alloga arangxo kiu kunvenigos gejunulojn inter 15 kaj 20-jaragxaj el la tuta mondo. Gxi okazos de la 27a de julio gxis la 3a de augusto 2000 en Bécours, Francio, EuroPasxo en forlasita malnova vilagxo cxarme renovigita de geskoltoj dum la lastaj 20 jaroj. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti EEDF: www.eedf.assoc.fr.


Lasta ebleco aligxi al la 11a Monda Skolta Moot en Meksikio

Restas kelkaj lokoj en la Monda Skolta Moot okazonta en Meksikio de la 12a gxis la 23a de julio 2000. Tiu cxi arangxo estas por gejnuloj inter 18 kaj 26-jaragxaj, kaj la temo estas "Tradicioj por la Estonteco". Se via lando deziras sendi teamon kaj ankorau ne aligxis, tuj kontaktu la organizan komitaton: seop.moot@usa.net.


Nova afisxo de skoltaj insignoj

35 novaj anaj organizoj aligxis al la Monda Organizo de la Skolta Movado post la lasta fojo kiam tiu cxi mondfama afisxo eldonigxis. La nova afisxo prezentas la 184 insignojn de niaj 28 milionoj da membroj tutmonde kaj haveblas cxe SCORE: www.worldscoutshop.org.


Novajxoj de la Europa Skolta Oficejo

Post la foriro de Dominique Bénard kaj gxis la alveno de Jocelyne Gendrin kiel Regiona Direktoro la 1an de julio 2000, Kjeld Jespersen dejxoros kiel provizora Direktoro. Baldau oni decidos pri dungo de novaj oficistoj kaj alvokoj al kandidatigxoj


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.