EUROFAX 91
Aprilo 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Elekto de nova direktoro de la Europa regiono

Jocelyne Gendrin-Guinebault estis elektata Regiona Direktorino far la Gxenerala Sekretario de de la MOSM Jacques Moreillon interkonsente kun la Europa Skolta Komitato. Jocelyne estas 43-jara, sxi studis psikologion kaj socian sciencon kaj estis, gxis antau ne longe, vicprezidantino de la Monda Skolta Komitato kaj prezidantino de la grupo pri edukmetodoj. Ni bonvenigos sxin en sian novan rolon la 1an de julio 2000.


La kasisto de la Europa Regiono emeritigxas

La Europa Skolta Komitato bedauras konstati la emeritigxon de la honora kasisto de la regiono, William McDonald. Liaj rimarkindaj streboj por plibonigi la financan situacion de la Regiono estis tre sxatataj. La nova regiona kasisto estos baldau elektata de la monda kasisto Jean-Bernard Crelier.


Skolta reprezentanto elektita kadre de la Konsilio de Europo

Ni varme gratulas Guillaume Légaut (Francio) pro lia elektigxo al la prezidanteo de la Konsulta Komitato de la Europa Junulara Fondajxo kaj de la Europaj Junularaj Centroj de la Konsilio de Europo.


TTT-ejo de la Regiono. Kio nova?

La TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono daure evoluas kaj lastatempe ricxigxis je pluraj novaj eldonajxoj. Temas pri Kie Tranokti en Europo kaj Europasxoj, kiu nun estas trasercxeblaj lau sxlosilvortoj. Vi povas ankau elsxuti la 6 novajn numerojn de Euro.Scout.Doc. Ni baldau aldonos EuroPak.


Novajxoj de la Europa Skolta Komitato

Okaze de gxia kunsido de la 30a de marto gxis la 2a de aprilo, la Europa Skolta Komitato traktis la sekvajn cxefajn temojn: elekton de Regiona direktoro, pretigon de la Europa Skolta Konferenco (Prago 2001), aljugxon de premioj de la Jarcenta Fonduso por 2001, financan situacion, Europan Skoltan Fondajxon, la Europan Skoltan Planon, la raportojn kaj proponojn de europaj laborgrupoj, la rilatojn kun la mondaj instancoj, kun la IKKS (Internacia Konferenco de la Katolika Skoltismo) kaj kin la IUIS (Internacia unuigxo de Islamaj Skoltoj) kaj la situacion de diversaj landj skoltaj asocioj.

Dum la kuna kunsido kun la Europa komitato de MSA (Monda Skoltina Asocio), la Europa skolta Komitato traktis la pretigon de la kunaj kunsidoj de la Europa Skolta kaj Skoltina Konferencoj, la starigon de Europa Konsulta Grupo por islamanoj, gvidliniojn kaj raportojn pri seminarioj kaj arangxoj, eksterajn rilatojn kaj novajxojn el la landaj asocioj.

Detaloj aperos en "Novajxoj de la komitato" kaj en la Letero de la Prezidanto, kiuj estos dissendataj per Europak en aprilo.


Aljugxo de la premioj de la Jarcenta Fonduso

Cxijare, la plimulto el la petoj al la Jarcenta Fonduso estis altkvalita. La petoj estis 34 kaj ilia sumo estis pli ol miliono USD, sed la disponebla mono estis 314.900 USD, tial la Europa Skolta Komitato havis la malfacilan taskon elekti projektojn por aljugxi monrimedojn. Post longa debato, oni elektis 19 projektojn pro ilia ebla efiko sur la longdaura evoluo de la landaj skoltaj asocioj. La informleteroj estos dissendataj cxisemajne. Ni memorigas ke 80% de la subteno estos pagata en majo, kaj 20% post ricevo de la finraporto.


La amikoj de Skoltismo en Europo renkontifxas en Kroatio

Kiu deziras aligxi al la Amikoj de Skoltismo en Europo por subteni la disvastigxon de nia movado, notu ke la venonta renkonto okazos en Zagrebo de la 20a gxis la 22a de oktobro. La invitilo estas redaktata kaj estos dissendata per EuroPak


Novajxoj de la europaj laborgrupoj pri skoltismo

Cxiuj europaj laborgrupoj renkontigxis en Gilwell Park, Britio, de la 25a gxis la 27a de februaro por laboradi cxe la realigo de la europa skolta plano.

La grupo pri la junulara politiko diskutis pri la maniero plifortigi la rilatojn de skoltismo kun la europaj instancoj kaj la junularaj forumoj, pri la eblecoj kunlabori en sudorienta Europo, pri la sekvoj de la Packrozado, pri la planoj de la informkunsidoj kaj la laborejoj pri lanovaj junularaj programoj de la Europa Unio por la landaj asocioj, pri la preparado de la europa seminario "Meti la junularon en la junularan politikon".

La grupo pri la junulara programo concentrigxis pri la sekvoj de la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo, la evoluo de RAP, la Granda Familio, Europo por vi kaj Aventurlandoj. Inter la cxefaj taskoj nune prizorgataj trovigxas la starigo de Rimedcentro por skoltaj mastrumantoj en la regiona TTT-ejo, la planado de la cxijaraj sub- regionaj arangxoj kaj la 2a Europa Forumo pri la Junulara Programo kaj la Plenkreskulaj Rimedoj okazonta en Malaga, Hispanio, de la 19a gxis la 26a de majo 2001.

La grupo pri la plenkreskulaj rimedoj koncentrigxis pri perfektigo de la ideo de ekipo lau la sistemo "Plenkreskuloj en skoltismo" kunlabore kun ekipo invitita de la Malta Forumo, pri verkado de EuroModules, pri diskutado pri EuroTrejno, pri la taksado de la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo, pri la mastrumada seminario kaj la sub-regionaj arangxoj, pri planado de la cxi-jaraj sub-regionaj arangxoj kaj la dua Europa Forumo pri la Junulara Programo kaj la Plenkreskulaj Rimedoj, propono de temoj por la sercxprojekto pri "edukado lau seksoj".

La grupo pri komunikado akanalizis la rezultoj de enketo pri elektrona komunikado, okupigxis pri la sekvoj de la seminario pri komunikado, pri la perfektigo de la komunika politiko, la evoluado de la regiona TTT-ejo, la pretigo de laborejoj pri komunikado por la landaj skoltaj asocioj.


La retoj Nordo-Sudo kaj Overture venis al Portugalio

Associação dos Escoteiros de Portugal estis la malavara gastiganto de la retoj en Lisbono de la 16a gxis la 19a de marto. Cxeestis 29 homoj el 10 landoj.

La Reto Nordo-Sudo pridiskutis la manieron pretigi gejunulojn partoprenontajn en kunlaboraj projektoj en la sudo, per analizo de la metodo uzata far la Scouts de France. Junuloj de la Corpo Nacional de Escutas prezentis utilajn informojn.

La partoprenantoj intersxangxis informojn pri la maniero kontroli kaj kunordigi vizitojn eksterlanden kaj pri la nunaj iniciatoj de iliaj asocioj , speciale tiuj por antaunigi novajn kunlaborojn kun aliaj asocioj kaj novajn rimedojn por la internacieca memkonsciigxo.

La Reto Ouverture okupigxis pri la malsameco en la landaj asocioj. Oni ricevis informojn pri la evoluo de la personeco, oni analizis lau la metodo SWOT la interkulturecon kaj okazis prelego pri noveca projekto fare de membroj de AEP en malavantagxa kvartalo. Iuj partoprenantoj vizitis la Ismailian Centron, la fondakxo de la Aga Khan, kaj la unuan grupon de ismailiaj skoltoj en Lisbono. La Reto starigis proponojn por la regiona TTT-ejo kaj por europa seminario pri la antauenigo de geskoltismo en urbaj zonoj okazonta en Parizo de la 3a gxis la 9a de marto 2001.

La venontan renkonton organizos la Finnaj Geskoltoj en Helsinko de la 2'a gxis la 22a de oktobro. La Reto Nordo-Sudo okupigxos pri la interkultura lernado, la intersxangxo de edukiloj kaj kelkaj ludoj. La Reto Overture pristudos diversajn manierojn evoluigi kaj adapti junularajn programojn lau la bezonoj de minoritataj junuloj.


Starigo de nova konsulta grupo por la islamanoj

La junuloj kaj junaj estroj de la islamaj komunumoj de tuta Europo deziras aligxi al la skolta movado. Tamen gravas eviti la starigon de apartaj grupoj ekster la agnoskataj landaj asocioj. Tial, la Europa Skolta Komitato decidis starigi Konsultan Grupon por la Islamanoj konsistanta el agnoskataj skoltaj asocioj. Gxin gvidos Saad Zîan, gxenerala komisiito de la Islamaj Skoltoj de Francio. Tiu grupo servos kiel ligilo al la islamaj komunumoj en Europo kaj konsilanto cxe la Europa Skolta Regiono, cxe la Internacia Unuigxo de Islamaj Skoltoj, kaj la europaj landaj skoltaj asocioj. Ni esperas ke kune ni povos ebligi al pli da junaj islamanoj eniri la skoltan movadon kaj starigi por ili strukturojn kaj subtenajn programojn.


Dua kunsido de la asocioj de centra kaj orienta Europo

Reprezentantoj de europaj geskoltaj asocioj renkontigxos en Beogrado en Jugoslavio de la 13a gxis la 15a de oktobro por diskuti pri tri cxefaj temoj: Europo por cxiuj, estrado, foiro pri arangxoj. Partoprenos tiun cxi kunsidon du cxefaj estroj po asocio, el kiuj unu estu prefere respondeca pri la homaj rimedoj. Bonvolu kontakti Marko Petrovic, internacia komisiito de la jugoslava skolta asocio: ztpbginv@eunet.yu.


La austraj geskoltoj eldonas deklaron

La Europa Skolta Regiono plene subtenas la PPÖ laste eldonintan oficialan deklaron pri la principoj kaj valoroj de geskoltoj.

"Ni plene aligxas al la valoroj de libera demokratio rifuzanta cxian maltoleremon, ksenofobion, malrespekton de homaj rajtoj, ekstremajn dekstrajn politikojn kaj naciismaj, novnaziajn kaj novfasxismajn ideologiojn. Ni kondemnas langajxon kiu malfirmigas la fundamentojn de libera demokratio kaj konsideras akceptebla ekstreman dekstran politikon. Ni klare malaligxas de homoj kaj grupoj kiuj uzas, permesas kaj subtenas tian langajxon, ni prenas sur ni la taskon solvi politikajn problemojn kaj opiniajn malsamecojn per demokratiaj rimedoj kaj per negocado, kaj neniam perforte. Ni alvokas al pli bona memkonsciigxo pri politika demokratia eduko de la infanoj kaj de la gejunuloj"

Cxiuj estos varme akceptataj en la austra landa jxamboreo de 2001 titolita "Estu malfermitaj". Bonvolu kontakti Thomas Ertlthaler, internacia komisiito de la PPÖ: t.ertlthaler@xpoint.at.


Laborejo pri la novaj junularaj programoj de la Europa Unio en Bruselo

La novaj junularaj programoj de la Europa unio estas finfine aprobitaj. Ili povas esti fonto por kunfinancado de internacia agado de landa asocio, kiel la intersxangxi gejunulojn inter du au pluraj europaj landoj, akcepti internacian volontulon por labori en projekto, au la sendo de volontulo eksterlanden.

La Europa Skolta Regiono organizos laborejon en Bruselo de la 5a gxis la 7a de majo 2000. Gxi celas informi la skoltajn asociojn pri la kadro kaj la enhavon de tiuj programoj kaj ebligi al ili prepari kaj prezenti petojn por kun-financado. La partoprenkotixzo estos 50 EUR kaj ka invitilo trovigxos en la venonta Europak kaj cxe la TTT-ejo de la Regiono. Por informoj kaj aligxoj, bonvolu kontakti Anna Keep cxe la Europa Skolta Oficejo: akeep@euro.scout.org.


Oficistoj de la Europa Skolta Oficejo forlasas nin.

La Europa Skolta Komitato adiauis Dominique Bénard, kiu dejxoris por Europo kiel Regiona Direktoro ekde 1990, kaj Jacqueline Collier, kiu dejxoris kiel Direktoro pri la Junulara Programo de 1992. Ili baldaj ekdejxoros cxe la Junulara Programa Servo de la Monda Skolta Oficejo.en Gxenevo. Ili fieras esti povintaj helpi la restarigo de skoltismo en 15 novaj landoj kaj labori kun asocioj el tuta Europo pri la taskoj de skoltismo. Ili daure alportos sian kontribuon al la landaj asocioj en la kampo de la junulara programo kaj ili daure trejnos kaj subtenos la ekipojn de cxiuj regionoj. Ni deziras al ili bonan sxancon kaj multe da felicxon en iliaj novaj postenoj.


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.