EUROFAX 90 | |
Marto 2000 | ![]() |
"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."
La jaro 2000 estis deklarata "Internacia jaro por la packulturo" far la Gxenerala Asembleo de la Unuigxintaj Nacioj. Aro da pacnobelpremiitoj verkis Manifesto-n 2000. Gxi estas alvoko por transformi la kulturon pri milito kaj perforto al kulturo pri paco kaj neperfoto. Gxi estos prezentata al la Unuigxintaj nacioj en septembro. Ni instigas cxiujn skoltojn de la mondo subskribi la manifeston cxe www.unesco.org/manifesto2000 kaj tiel levi sian vocxon por.
La Europa Skolta Regiono kontribuas per sia projekto "Infanoj por la estonteco" por antauenigi pacon, justecon kaj repacigxon en sudorienta Europo. Gxi ankau planas specialan autunan renkontigxon de cxiuj partoprenintoj en la pasintjara Packrozado. Tio permesos al la pacmaristoj el europaj kaj arabaj landoj gardi la reciprokan kontakton, prijugxi la dauran rezulton de ilia trejnado pri prevento de konfliktoj, kaj plani gxiajn subtenon kaj sekvojn.
Instigi gejunulojn krej pacan kulturon per la magio de mitoj kaj rakontoj, Krei novajn geheroojn kiu pruvu la valoron de neperforto, kunlaboro kaj respekto. Tian starpunkton pruvis la lastan Monda Skolta Jxamboreo tre sxatata de la partoprenintoj, Vi povas mendi la pakajxon por la projekto Pacaj Legendoj (en la angla, franca, germana, hispana au rusa lingvoj) retposxte cxe peacelegends@gn.apc.org au elsxuti gxin cxe www.gn.apc.org/peacelegends.
La germanaj geskoltaj asocioj organizas Vilagxon de la Tuttera Evoluo (VTE) en la Monda Ekspozicio 2000 en Hanovro, Germanio. La VTE okazos de la 7a gxis la 27a de augusto. La gxenerala devizo estos "Homo - Naturo - Teknologio". Se vi sxatus organizi laborgrupon au promen-agadon, vi estas bonvenaj. Kontrau 4-taga laboro, vi ricevos senpagan enirrajton, mangxojn, gastadon, kaj unu liberan tagon.
Por pliaj informoj kaj aligxoj al laborgrupoj, bonvolu kontakti: Sandra Gehrke, fakso: +49 30 61285009, retposxto: expo2000-gdv@scoutnet.de
La skoltaj asocioj de Francio, Pollando, Hispanio kaj Britio kune laboras cxe la pretigo de interesa programo por FuturoScout 2001, la europa jxamboreo por geknaboj agxaj inter 11 kaj 15 jaroj. Cxiuj patroloj estos gxemelataj kun patroloj el aliaj landoj kaj tendumos kune de la 21a de julio gxis la 2a de augusto 2000. Dum la unuaj 4 tagoj, ili esploros diversajn regionojn de Francio, kaj poste ili renkontigxos en la cxeftendaro en Jambville, apud Parizo. Pliaj informoj haveblas cxe Scouts de France, "FuturoScout 2001", scouts@scouts-france.fr
Ni esperas ke vi sxatas la novan desegnon de nia TTT-ejo: www.scout.org/europe. Danke al Ian Webb, volontulo el la Sudafrika Skolta Asocio, la TTT-ejo estis tute renovigata por rapidigi kaj faciligi la informsercxon. Estas pli bonan bibliotekon kaj elsxutejo. Venontaj plibonigoj tusxos ankau direktajn datenbankojn, kiel EuroSteps (Europasxoj).
La 6 partoj estas:
Ankau la Monda Skolta Oficejo (www.scout.org) kaj la Azia-Pacifika Skolta Regiono (www.apr.scout.or.jp) redesegnis siajn TTT-ejojn.
Cxiuj internaciaj komisiitoj de asocioj membraj en la Europa Skolta Regiono kaj en la Europa Regiono de MSA (WAGGGS) estas invitataj partopreni la Forumon de la Internaciaj Komisiitoj en Gilwell Park, Britio, de la 19a gxis la 21a de Majo 2000. La arangxo celas helpi internaciajn komisiitojn pligrandigi siajn kontaktarojn, plibonigi siajn labormetodojn kaj evoluigi internacian edukadon en europa geskoltismo. La lancxparolado temos pri "Kion la internacia aspekto hodiau aldonas al la edukado de gejunuloj". Inter aliaj temoj estos: la rolo de la internacia komisiito; strategioj por plifortigi la internacian aspekton de geskoltismo; kiel evoluigi kontaktojn per informteknologio kaj retgrupoj; internaciaj agadoj kaj junularaj intersxangxoj; kunlaboro kun aliaj neregistaraj organizoj kaj europaj instancoj. Aligxiloj trovigas en la novembra Europak.
Post la decido de la Kunordiga Grupo ne okazigi forumon pri programo kaj trejnado en Berlino en aprilo, Scouting Nederland gxentile informis nin pri alternativa renkontebleco por komisiitoj pri trejnado el tuta Europo. La Internacia Laumezura Trejnseminario okazos en Nederlando de la 23a gxis la 26a de marto. La programo celos pri kiel adaptigi la trejnmetodon de la asocioj al la bezonoj de skoltestroj. La limdato prokrastigxis. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti Jo Peeters, Scouting Nederland: jopeeters@wxs.nl
Venu al Turkio, se vi volas intersxangxi ideojn kaj spertojn pri kiel plibonigi programojn por gejunuloj agxaj pli ol 16 jaroj. Anoj de landaj kaj regionaj teamoj pri la gerovera programo, kaj mastrumantoj de Europasxoj kaj partoprenantoj en la programo "Europo por vi!" renkontigxos en Olympus, Turkio, de la 20a gxis la 26a de majo 2000. Vi devas agxi inter 18 kaj 30 jaroj, havi bona senstaton kaj preti partopreni defiajn programerojn. Vi povas elsxuti la invitilon cxe la regiona TTT-ejo.
La venonta Europa Margeskolta Seminario okazos en Pollando de la 8a gxis la 12a de junio. Gxi permesos al la landaj asocioj intersxangxi ideojn kaj spertojn pri la evoluo de margeskoltismo kaj de akvorilataj programoj gxenerale. La partoprenontoj devas: esti anoj de landaj au regionaj teamoj pri margeskoltismo au akvorilataj programoj gxenerale au reprezenti asociojn planantajn enkonduki margeskoltismon, scipovi komuniki angle au france. La kotizo estas CHF 300 kaj ne estas agxlimo. Kontakti Piotr Borys, ZHP, por pliaj informoj: gkzhp@polbox.pl
La programo Youth for Europe III (Junularo por Europo III) oficiale finigxis la 31an de decembro 1999. La nova programo, nomita komunuma programo por la junulara agado (KPJA), devis validigxi la 1a de januaro 2000, sed gxi estas haltata cxar la Europa Parlamento kaj la Konsilio de la Ministroj ankorau ne interkonsentis pri la bugxeto de la programo. Versxajne, JKPA ne funkcios gxis aprilo, tamen, la projektoj estos elektataj baldau poste, kaj la unuaj pretos komenci en junio au julio.
La cxefaj agadoj de la nova programo estas:
La programo alireblas per reto da landaj agentejoj kaj per la Europa Komisiono en Bruselo. La asocioj kiuj deziras aligxi per landaj agentejoj devus pretigi siajn aligxojn per la malnovaj aligxiloj de Junularo por Europo kaj ilin sendi al iliaj landaj agentejoj. La asocioj kiuj deziras aligxi per la centra proceduro devas esti pretaj oficialigi kaj sendi siajn aligxojn per la novaj aligxiloj en aprilo au majo. Notu ke vi devos labori lau novaj proceduroj, kaj ke en ambau kazoj oni ankorau ne konas la findatojn. Versxajne la elektoj kaj la pagoj en la nuna unua jaro malfruos.
Vidu www.multi-bene.org por novaj informoj.
![]() |
The above message is from:
E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax
Traduko de:
Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org
![]() |