EUROFAX 89
Februaro 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Nia frato Kiraithe

Ni havas la malgxojan devon anonci ke nia frato Kiraithe Nyaga perdis sian vivon dejxorante por skoltismo dum misio al Liberio. Lia flugo KQ 431 falis pasintan nokton en la maron apud Abigxano, Eburbordo. La Monda Skolta Oficejo estas en kontakto kun Abdoulaye Sene, kiu nun organizas kun la familio la revenon de la korpo kaj la enterigon. Luc Panissod reprezentos la Mondan Skoltismon en Nairobi por esprimi nian malgxojon, respekton kaj amon al granda skoltestro kaj mirinda homo. Abdloulaye Sane dexoros kiel provizora Regiona Direktoro por Afriko. Eblas sendi kondolencajn mesagxojn al Afrika Skolta Oficejo, City square, P.O. Box 63070, Nairobi, Kenio, telefono +254 2 577123, fakso +254 2 569795, retposxto afrscout@arcc.or.ke.


Taskoj celataj

La Skolta Asocio de Slovenio (Zveza tabornikov Slovenije) bonvenigis 101 reprezentantojn de skoltaj asocioj el 29 landoj en Gozd Martuljek de la 21a gxis la 23a de januaro okaze la la Europa Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo. La partoprenintoj diskutis pri la nova taskatesto por skoltismo en la 21a jarcento kaj pri manieroj praktike agi nacinivele por efike realigi gxin. Inter la temoj de la smpozio trovigxis: esplori la rolon de skoltismo kiel sendependa edukmovado komplementa al lernejo kaj familio, identigi la cxefajn obstakloj al la plenumo de la taskoj, trovi la manieron doni egalajn eblecojn ene de la landaj asocioj, revizi strategiajn prioritatojn kaj evoluigi internaciajn kunlaborojn.

La cxefaj temoj pri kiuj estis proponita pli gxisfunda esploro, eble dum la Europa Skolta Konferenco en Prago en 2001, estis: redakti nian taskateston por diversaj legantaroj; antauenigi egalajn eblecojn en la plej largxa senco; prilabori strategion al membrokresko; identigi bonajn ekzemplojn de kunlaborado kaj plifortigi regionajn retojn.

Numero de Euro.Scout.Doc estas preparata por prezenti la cxefajn konkludojn de la simpozio. La Europa Skolta Regiono estas dankema al la Skoltoj de Slovenio pro ilia varma gastemo kaj bonega organizo de tiu arangxo.


Europa Skolta plano por 1999-2000 revizata

La Europa skolta Plano estas vivanta dokumento laugrade evoluanta per la ricevo de reagoj el landaj skoltaj asocioj. La unua revizado okazis dum la Simpozio. La partoprenintoj ekzamenis la agadon gxis nun ekzekutitan kaj starigis proponojn por venonta agado. Tiuj proponoj estos ekzamenataj far la Europa Skolta Komitato kaj aperos en la venonta numero de "Committee update".


Plifortigo de kunlaboroj en sudorienta Europo

Jen mallonga priskribo de la fakoj en kiuj la skoltaj asocioj de sudorienta Europo sxatus starigi kunlaboradojn. Ni rekomendas al vi rekte kontakti iliajn internaciajn komisiitojn por plani kunajn iniciatojn. Ni rememorigas ke la kontaktadresoj trovigxas en la Monda skolta adresaro, lastafoje gxisdatigita en novembro 1999 kaj dissendita per Scoutpak.

La Albanaj Skoltoj (Besa Skaut Albania) planas kampanjo kun titolo "Adiaui la armilojn" por instigi homojn fordoni iliajn armilojn kaj antauenigi pacon. Ili ankau planas jxamboreon en somero 2000. Konsilado kaj helpo estus ege bonvenaj. Bonvolu kontakti dolores@abissnet.com.al

Skoltoj en Bosnio-Herzegovinio (Savez Izvidaca Federacije Bosne I Hercegovine kaj Savez Izvidaca Republike Srpske) multe sxatus kontaktojn kaj junulajn intersxangxojn kun alilandaj skoltoj. Eksterlandaj gastoj estos speciale bonvenaj dum iliaj someraj tendaroj en julio. Kontakti scout@urc.bl.ac.yu

La Bulgaraj Skoltoj (Organizatsia Na Bulgarskite Skauty) lastatempe ekverkis novan programon uzante RAP kaj sxatus prepari novan trejnsistemon. Helpo estus tre bonvena cxe ambau taskoj. Kontakti: obs@techno-link.com

La Kroatiaj Skoltoj (Savez izvidaca Hrvatske) organizas "senminigan" jampanjon kaj sxatus helpon cxe cxeinstitucia varbado kaj monkolektado. Ili ankau organizas rondan tablon pri la rolo de skoltismo en la evoluo de la junularo kaj bonvenigas klerajn sugestojn el eksterlando.

Bonvolu ankau ekzameni la eblecon helpi ilin organizi sian unuan landan jxamboreon en 2001. Kontakti lpozaic@zg.tel.hr

Skoltoj en Makedonio (Sojuz na Izvidnici na Makedonija) decidis ke siaj prioritatoj estas trejnado kaj komnikado. Estas bonvena helpo por organizi skoltestrajn trejnkursojn kaj starigi komunikada centro. Kontakti simscout@mpt.com.mk

La skoltoj de Rumanio (Cercetasii Romàniei) skizas sian novan junularan programon per RAP kaj nova trejnsistemon kaj deziras intersxangxi ideojn. Ankau utilus konsilado pri merkatado kaj monkolektado. Kontakti cercetasii_rom@go.ro

La Skoltoj de Jugoslavio (Savez Izvidjaca Jugoslavije) deziras plifortigi la internacian flankon de sia junulara programo kaj helpi gejunulojn transiri barilojn kaj antaujugxojn, vojagxi kaj renkonti alilandajn samagxulojn. Ili planas somerajn tendarojn "Infanoj por la estonteco" por la infanoj rifugxintaj kaj elhejmigitaj, kaj sxatus kunlaboradojn.


EuroTrain aperos en nia speciala aldonajxo al EuroFax

EuroTrain permesos al skoltestroj el tuta Europo partopreni trejnkursojn eksterlande. Vi povas evoluivi viajn estrecon kaj personajn ecojn, plivastigi vian sperton, praktiki fremdajn lingvojn, trovi novajn amikojn kaj eble ecx iom vojagxi. Dum 2000 estos 28 trejnadaj eblecoj en 6 landoj. Por detaloj legu la cxi- monatan aldonajxon al Eurofax kaj la regionana TTT- ejon: www.scout.org/europe.


"Karaktera evoluo" en la verda insulo

Cxi tiun monaton, vi povas diskuti kun Ewa, Vladimir kaj iliaj geamikoj cxu "karaktera evoluo" ankorau gravas en la nova jarmilo. Legu apologon pri rakedo, montranta kiel vivo de homo estas komparebla al rakedo. Malkovru kial nia edukista rolo helpas cxiun geknabon gvidi sian rakedon. La cxapitro 8 de la Verda insulo elsxuteblas de nia TTT-ejo: www.scout.org/europe.


Kandersteg gastigos la 3an Europan Mastrumadan Seminarion

La Mastrumada Seminario pritraktas la gxeneralan mastrumadon de landaj skoltaj asocioj. La cxijara seminario okazos cxe la internacia skolta centro de Kandersteg de la 3a gxis la 9a de marto. La programo enhavos: starigon de strategiaj prioritatoj, planadon kaj realigon de agadplanoj, merkatadon, publikajn rilatojn, kontaktojn kun europaj institucioj kaj financan mastrumadon.

La partoprenontoj devus esti novaj mastrumantoj (volontulaj au profesiaj) de landaj asocioj. La programo same celas novfonditajn kaj malnovajn asociojn. Invitilo kaj aligxilo estis en la decembra Europak.


La neformalaj retoj kunvenos en Portugalio

La venonta kunveno de la retoj Overture kaj Nord-Sudo okazos apud Lisbono, Portugalio, cxe la Associação dos Escoteiros de Portugal. La reto Overture kunvenos de la 16a gxis la 19a de marto por kompari la manierojn pritrakti diferencojn ene de landaj asocioj kaj diskuti proponojn el la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo. La reto Nord-Sudo kunvenos de la 17a gxis la 19a de marto por diskuti kiel prepari gejunulojn kaj skoltestrojn vojagxontajn eksterlanden, kiel utiligi la spertojn de la gejunuloj revenintaj el projektejo, kaj kiel pretigxi por gastigi gejunulojn el la Sudo. Cxiuj estas bonvenaj. La partoprenkotizo estas € 79,81. Por invitiloj, bonvolu kontakti Nuno Pintão, internacia komisiito de AEP: nunopintao@netc.pt


La monda skolta parlamenta unuigxo kunvenos en Pollando

La 3a gxenerala kunsido de la monda skolta parlamenta unio okazos en Varsovio de la 23a gxis la 28a de augusto 2000. La fakto ke tiu cxi grava kunveno okazos la unuan fojon en Europo (gastigota de nia membra organizo ZHP) devas instigi cxiujn europajn skoltajn asociojn sendi partoprenantojn. Ni konsilas trovi parlamentanojn kiuj havas rilaton al skoltismo, kiel eble, iamajn skoltojn au amikojn de skoltismo, kaj inviti ilin partopreni. Bonvolu noti ke la landaj parlamentoj ofte havas bugxeton por tiaj agadoj, kaj la landaj asocioj ne devus pagi la koston. La sperto montras ke tiaj kunvenoj ebligas parlamentanojn renkonti kolegojn de la tuta mondo kaj malkovri la internacian dimension kaj grandegajn eblecojn de skoltismo. Rezulte, ili revenas heimen emantaj subteni la movadon. Informoj estos dissendataj per ScoutPak. Kontakti Piotr Borys, internacia komisiito de ZHP: gkzhp@polbox.pl


Planita europa skolta parlamenta klubo

La Europa Skolta Komitato petas cxiujn europajn skoltajn asociojn trovi anojn de la Europa Parlamento havantajn rilaton al skoltismo, por starigi europan skoltan parlamentan klubon. Gxi estus tre utila rimedo por helpi nian varbadon ene de la Europa Unio. Bonvolu sendi informojn al David Bull: dbull@euro.scout.org


Europa regiona skolta kotizo pagenda

La jara aligxkotizo de ESR nun pagendas por la periodo 1a de oktobro 1999 - 30a de septembro 2000. Ni antaudankas pro baldaua pago de la kotizo. Tio helpos solvi kasajn malfacilajhojn. Dankon pro via atento al tiu afero. Se vi havas demandojn au problemojn, bonvolu kontakti Blaise cxe la Europa Skolta Oficejo: bbachmann@euro.scout.org


Kio okazas en 2000?

Ni bedauras ke, pro manko de spaco, ni ne povas uzi Eurofax por diskonigi la multnombrajn arangxojn planitajn de la landaj skoltaj asocioj en 2000. Ni elektis meti antauen la europajn kaj mondajn arangxojn. Ni rekomendas al vi konsulti "Forthcoming International Events 2000-2007" (venontaj internaciaj arangxoj 2000-2007), eldonata de la Monda Skolta Oficejo en majo kaj en decembro. ScoutPak enhavas la liston de la arangxoj, kaj formularon por anonci arangxon. Vi povas ankau elsxuti gxin el: www.scout.org.


Kontrollisto de limdatoj

Rimarko: invitiloj por seminarioj kaj aligxiloj pleje trovigxas cxe la TTT-ejo de la ESR.


Speciala aldonajxo EuroTrain 2000

(Nur gxia enkonduko estas tradukita)

EuroTrain estas nova projekto lancxita de la Europa Skolta Regiono. Gxi estas ankorau en sia antaufazo, sed ni esperas ke gxi plu evoluos dum la venontaj jaroj. La sukceso de EuroTrain dependas de la trejnadaj eblecoj kiujn la landaj skoltaj asocioj ofertas al alilandaj skoltestroj. En tiu cxi unua jaro estas 28 trejnadaj arangxoj proponitaj en 6 landoj. La brosxuro EuroTrain estos dissendata cxi- monate kaj publikigata cxe la regiona TTT- ejo www.scout.org/europe.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.