EUROFAX 88
Januaro 2000 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


La Konsilio de Europo lancxas agadplanon por sudorienta Europo

La direkcio Junularo de la Konsilio de Europo proponas novan agadplanon por antauenigi demokration kaj homajn rajtojn en sudorienta Europo, kie multaj homoj suferis pro gravaj misagoj kontrau homaj rajtoj. Gxi invtas junularajn organizojn doni sian specifan kontribuon al la programo Stabileco de la Konsilio de Europo, kiu celas garantii pacan evoluon en Europo, vere tuteuropan kunlaboradon, malaltigon de la tensio inter etnioj, plifortigon de la civila socio, gxian elteneblan evoluon, aktivan partoprenadon de junularo en la publika vivo. La Europa Skolta Regiono proksime identigxas kun tiaj celoj kaj emas partopreni per siaj reprezentantoj en la Konsilio de Europo kaj per kuna evoluo de siaj anaj organizoj. Tiu cxi temo estos inter la diskutotaj kadre de la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo, en Slovenio cximonate.

La nova Gxenerala Direkcio IV de la Konsilio de Europo, respondeca pri kulturo, edukado, junularo, sporto kaj eltenebla evoluo, planas seminarion pri kulturaj konfliktoj, homaj rajtoj kaj homa digneco. Gxi celas antauenigi la konstruon de kapabloj kaj de retoj, kaj produkti pensadon por la realigo de la agadplano. La partoprenontoj estos mastrumantoj de projektoj en sudorienta Europo, junularaj laboristoj, junularaj organizoj, junularaj servoj, esploristoj, internaciaj organizoj kaj publikaj oficistoj respondecaj pri junularaj aferoj. La Europa skolta regiono partoprenos per reprezentantoj de la skoltaj asocioj partoprenantaj en projektoj en Albanio, Bosnio-Herzegovinio, Bulgario, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Jugoslavio.

La Europa Junulara Fondajxo starigis specialan fonduson por helpi la projektojn en sudorienta Europo, Gxi ankau planas por la venontaj tri jaroj trejnkursojn en Albanio, Bosnio.Herzegovinio kaj Kroatio, esplorviziton en Kosovo kaj multflankajn agadojn. Sudorienteuropan Centron oni starigos en Ohrid (Makedonio). Informoj pri tiuj cxi iniciatoj estos kolektataj de la reprezentantoj de la Skolta Europa Regiono che la Konsilio de Europo kaj baldau disdonataj al cxiuj landaj skoltaj asocioj. Ni esperas ke via asocio trovos la manieron partopreni au subteni ilin.


Taksado de la projekto Infanoj por la Estonteco

La Konsilio de Europo invitis ka Europan Skoltan regionon al kunveno en Strasburgo (Francio) de la 13a gxis la 15a de decembro 1999 por taksi projektojn en Kosovo. Kunvenis 25 reprezentantoj el diversaj lokaj, landaj kaj internaciaj organizoj kiuj starigis projektojn por Kosovo. Dominique Bénard, David Bull kaj reprezentantoj de Besa Scouts Albania partoprenis kaj prezentis la rezultojn de nia projekto Infanoj por la Estonteco, por junaj rifugxintoj el Kosovo.

Tiu projekto estis unu el la plej sifnifoplenaj prezentitaj. Gxi ebligis al 480 infanoj lasi la militan inkubon kaj partopreni, pasintan someron, allogajn agadojn kun aliaj infanoj. La agadoj estis proponitaj dum 5 semajnoj en 3 urboj de Albanio: Tirana, Durres kaj Korce. La Europa skolta regiono preparis ekspozicion pri la projekto por montri gxin cxe la europa Parlamento en Strasburgo. Gxin malfermis la ambasadoroj kaj aferkomisiitoj de pluraj landoj partoprenantaj en la programo Stabileco por sudorienta Europo. Ni sincere dankas al la Fondajxo Pro Victims de Gxenevo kaj al la landaj skoltaj asocioj kiuj helpis realigi tiun projekton tiom sukcese.


Haveblas novaj Euro.scout.doc.

Du novaj numeroj de Euro.scout.doc eldonigxis pri komunikado (numero 3) kaj pri regionaj strukturoj (numero 4). ili estos disdonataj per Europak-o kaj baldau haveblos cxe la regiona TTT-ejo: www.scout.org/europe


Alvenis la petoj pri la Jarcenta Fonduso 2000

Venis cxijare 32 petoj al la Jarcenta Fonduso, kiu subtenas novecajn projektojn por evoluigi landajn skoltajn asociojn en Europo. La kvalito estas gxenerale pli alta ol pasintjare kaj la Europa Skolta Komitato havas nun la neevitablan taskon taksi cxiujn projektojn kaj decidi kiel disdoni la subtenojn kiel eble plej bone. La fina decido estos farata de la 31a de marto gxis la 2a de aprilo en Bruselo, kai la asocioj estos informataj kiel eble plej frue.


Baldau nova agadprogramo de EU pri junularo

Kiel vi eble jam scias, la programojn Junularo por Europo kaj Europa volontula servo anstatauos la nova Programo de komunuma junulara agado (PKJA) en januaro 2000. Tamen, oni antavidas transirperiodon gxis la eldono de la manlibro kaj de la aligxiloj por PKJA. La Europa junulara forumo ecx informis nin ke la malnovajn petformularojn de JE kaj EVS estas uzeblaj por la unua selektado de PKJA. Tial ni konsilas al vi prepari antau la 1a de februaro la petojn kiujn vi planas enkonduki, malgrau ke la limdato povus esti fiksita pli poste en la jaro. Tuj kiam ni ricevos pluajn informojn, ni sendos ilin al vi


Junaj volontuloj sercxataj

Komence de la nova jaro, multaj gejunuloj jam ekplanas sian someron. Iuj planos la tendaron de siaj trupoj au unuoj, aliaj eble sercxos ion pli longan por la somera sezono.

La Europa skolta volontula programo proponas al gejunuloj de la tuta mondo, agxaj inter 18 kaj 30 jarojn, la eblecon labori en unu el 25 ejoj en Europo. Ili devas garantii minimume 4 semajnojn en unu ejo; la ejoj devas garantii kelkajn bazajn aferojn, krom trejnado, taksado, kaj prizorgo. Post ricevo de la bazaj informoj, la gejunuloj devas kontakti la elektitan ejon por kandidatigxi. La programo funkcios de la 1a de majo gxis la 30a de septembro 2000

Pluaj informoj pri la programo riceveblas de la oficejoj de la landaj skoltaj asocioj, cxe www.scout.org/europe au kontaktante John Moffat, en la Internacia Skolta Centro de Kandersteg, CH 3718 Kandersteg, Svisio. Telefono +41 33 675 8282, retposxto: europe4you@kandersteg.scout.org.


Decidita kotizo de la Europa Skolta Konferenco

La decembra Europak enhavos informilon kun la partoprenkotizoj por la venonta europa konferenco, okazonta en Prago de la 7a gxis la 13a de Julio 2001. La kotizo estos € 330 se vi pagos antau la 30a de septembro 2000, € 340 se vi pagos antau la 31a de januaro 2001, kaj poste gxi estos € 350. Tranoktado en la konferenca hotelo, Hotel Krystel, kostos inter € 120 kaj € 189, lau la cxambro kaj la tempo de pago. Ni esperas ke tiu cxi informo helpos vin plani la bugxeton por la jaro 2001.


Lingvokursoj de la Konsilio de Europo 2000

Informoj kaj aligxiloj por tiuj cxiam popularaj kursoj pri lingvoj kaj interkultura lernado baldau atingos vian asocion per la januara Europak-o. En 2000, okazos kursoj pri la angla, hispana, franca, germana, portugala kaj itala lingvoj. La plenigitaj aligxiloj devus atingi Anna Keep, cxe la Europa skolta oficejo en Bruselo, gxis la 22a de februaro. Se vi volas kandidati anon de via asocio al unu el tiuj kursoj, kaj vi timas ke vi ne ricevos la informojn gxustatempe, bonvolu telefoni al Anna cxe +32 2 534 33 15, kaj sxi faksos au retsendos al vi la aligxilon. La aligxiloj bedaurinde ne troveblas en interreto cxijare.


Konsilio de Europo - Trejnkursoj 2000 de la Direkcio Junularo

La informoj pri la trejnkursoj 2000 de la Direkcio Junularo nun troveblas cxe gxia TTT-ejo www.coe.fr/youth/home.htm.

Ne forgesu ke la aligxiloj estas sendendaj al la europa Skolta Oficejo en Bruselo, kaj ne rekte al la Kosilio de Europo. La limdatoj varias lau la kursoj, tial bonvolu ege atenti pri ili. Tiu informo estas ankau dissendata per la decembra kaj januara Europak-oj. Por pluaj informoj, bonvolu kontakti Anna Keep.


Trejnseminarioj de la Europa Junulara Forumo

La Junulara Forumo (YFJ) anoncis du trejnseminariojn: pri merkatado kaj publikaj rilatoj, de la 26a gxis la 30a de aprilo, kaj pri sponsorado kaj kompania financo, de la 14a gxis la 18a de junio. Povas partopreni homoj aktivaj en la internacia agado de iliaj asocion, cxar la programo celas la bezonojn de internaciaj junularaj organizoj. La kotizo estos malalta (kutime cxirkau € 100), kaj estos subtrahata de la repago de viaj vojagxkostoj, se vi estos elektita por partopreni. Se vi deziras esti kandidata de la Europa Skolta Regiono por partopreni tiajn kursojn, bonvolu kontakti Anna Keep.


Abonu Eurofax-on per tri facilaj pasxoj

Se vi ankorau ne abonis por ricevi Eurofax-on rekte per nia senpaga retposxta abonservo, estas nun tempo tion fari! Nur sendu simplan mesagxon:

  1. malfermu novan mesagxon en via retmesagxa programo, kaj metu en gxi la adreson: listserv@scoutnet.org
  2. en la unua linio de via mesagxteksto, skribu "subscribe" kaj la nomon de la version de Eurofax kiun vi deziras. Gxi povas esti lau la formato PDF (por la angla "eurofax-pdf-en" kaj por la franca "eurofax- pdf-fr") au lau simpla teksta formato (esperant: "eurofax-eo", angle: "eurofax-en", france: "eurofax-fr", germane: "eurofax-de", itale "eurofax-it" au hispane: "eurofax-es"). Via retposxta mesagxo devas aspekti iom tiel cxi: subscribe eurofax-eo
  3. en 24-hora tempo vi ricevos konfirmilon lau kiu vi estas aldonita al la dissendolisto.

Oficistaj sxangxoj cxe la Europa Skolta Oficejo

La Europa Skolta Oficejo bonvenigas Blaise Bachmann, el Svisio kaj Kanado, kiel nia nova financa asistanto ekde la 17a de januaro. Ni ankau gratulas nian administran asistantinon Anne-Christine Vogelsang, pro la nasko de sxia filino Roxane kaj bonvenigas Christa Bovay-Jacqqi, el Svisio, kiu anstatauos sxin gxis marto. Fine, ni adiauas Caroline Noser kaj varme dankas sxin pro sxia tre peza laboro duma la pasintaj 8 monatoj. Danke al Caroline, ni avas allogan eldonajxon de Kie restadi en Europo.


Kontrollisto de limdatoj

Atentu: la invitiloj kaj aligxiloj por seminarioj troveblas pleje cxe la TTT-ejo de la ESR.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.