EUROFAX 87
Decembro 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Gxenevo bonvenigas la Europan Junularan Forumon

La Europa Regiono de la Monda Organizo de la Skolta Movado kaj la Svisa Landa Junulara Konsilio kune organizis la renkontigxon de la Estraro de la Europa Junulara Forumo de la 25a gxis la 28a de novembro. Estas la unua fojo ke internacia junulara organizo ricevas tian taskon. Ni konsideris kiel honoro havi la eblecon bonvenigi en Gxenevo 150 delegitoj el tuta Europo. Estis reprezentataj 40 Landaj Junularaj Konsilioj kaj 55 internaciaj organizoj.

En sia malferma parolado, Jacqueline Collier, direktoro pri la junulara programo, esprimis la deziron de MOSM evolugi novajn kunlabormanierojn kun aliaj junularaj organzoj surbaze de komuninteresaj temoj, kiel paco kaj junulara partoprenado. Sxi substrekis kiom gravas plenumi praktikajn projektojn favore al la gejunuloj, kaj rimarkis ke la projektoj ests des pli efikaj kiam ili estas frukto de kunlaboro kun aliaj junularaj kaj interregistaraj organizoj. Tion praktike pruvis cxi-somere la Packrozado. La MOSM ankau organizis la someran programon, kiu enhavis renkonton kun la Prezidanto de la Internacia Rugxkruca Komitato, S-ro Cornelio Sommaruga.

Sekvis programo gvidita de la gxenevaj skoltoj. La delegitoj povis konatigxi kun pretend-ludo pri kontrauhomaj minoj (kreita kun Handikapo Internacia) kaj kun la ludo "Pasoj" kreita kun la UNHCR por diskonigi la problemon de rifugxintoj. Jacques Moreillon, gxenerala sekretaro de MOSM, oficiale bonvenigis la delegitojn kaj instigis ilin partopreni en la disvolvigo de landaj junularaj politikoj kiuj defendas la principojn kaj antauenigas la agnoskon de neformala edukado en iliaj landoj.

Cxiuj delegitoj ricevis kopion de nia dokumentaro pri junularaj politikoj, neformala edukado, UN monda kampajno pri Aidoso (en kiu MOSM estas partnero) kaj la informpakajxo pri la Packrozado.

Ni dankas la respublikon kaj la kantonon de Gxenevo pro ilia donaco de CHF 10.000 por ebligi la gastigadon de tiu cxi arangxo, kaj la organizojn de la Unuigxintaj Nacioj kiuj provizis dokumentaron al la delegitoj. Ni ankau volas danki Richrd Almavy kaj Anne-Christine Vogelsang kiuj organizis la arangxon kune kun la Svisa Landa Junulara Konsilio kaj la Europa Junulara Forumo, kaj Shana McElroy kaj Vladimir Kalmikov de la Monda Skolta Oficejo pro ilia entuziasma subteno.

Tiu cxi renkonigxo klare montris la gravecon de plifortigo de la partopreno de skoltaro en landaj junularaj konsilioj por influi la landajn junularajn politikojn.

Okazis la unuaj sub-regionaj arangxoj pri la junulara programo kaj pri la penkreskulaj rimedoj.

Pasintan monaton, la Europa Skolta Regiono okazigis siajn unuajn subregionajn arangxojn sekve al la Europa Forumo pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj en Malto. La arangxoj okazis en Slovakio de la 11a gxis la 14a de novembro kaj en Makedonio de la 18a gxis la 21a de novembro. Ili kunigis cxirkau 70 partoprenantojn el 11 landoj kiuj ilin pozitive taksis. Kadre de la arangxoj, eblis esplori pli profunde la Renovigitan Aliron al la Programo (RAP) kaj konceptojn pri plenkreskuloj en skoltismo, kaj konstrui novajn rilatojn por helpi en la realiga fazo.

La Regiono volas danki Slovenski Skauting kaj Sojuz na Izvidnici na Makedonia pro ilia donema gastamo, kaj la anojn de la europaj laborgrupoj pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj kiuj gvidis la arangxojn.

Por la jaro 2000, ni planas tri sub-regionajn arangxojn por la orienta Mediteraneo, nordiaj kaj latinaj landoj. La efikeco de tiaj arangxoj venas de tio ke cxiuj anoj de la landaj teamoj pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj de la najbaraj landoj povas partopreni cxar la kostoj ests kiel eble plej malaltaj. Ili ebligas al la asocioj intersxangxi iliajn spertojn kaj kunigi iliajn malgrandajn rimedojn por atingi rezultojn pli rapide kaj pli bone ol ili povus fari laborante izolite.


Renkonto de skoltaj asocioj de sudorienta Europo

Lige kun la sub-regiona arangxo en Makedonio, okazia speciala renkontigxo de reprezentantoj de skoltaj asocioj de la sudorienta parto de Europo. La Europa Skolta Komitato alte taksas la helpon al tiuj asocioj kiuj havas specialajn bezonojn pro la multjara maltrankvileco en la regiono. La renkonto ebligis al la asocioj evidentigi bezonojn kaj plani projektojn en diversaj fakoj. Kelkaj el tiuj projektoj kandidatigxos por la Jarcenta Fonduso 2000. Kadre de la simpozio Taskoj de Skoltismo oni prezentos la bezonojn evidentigitajn de tiuj asocioj por pusxi al novaj kunlaboroj..


Simpozio "Sekuraj kontrau la malbono" organizita de la britaj skoltoj

Scouts Canada kaj 10 europaj skoltaj asocioj estis reprezentataj en tiu simpozio. Gxi pridiskutis la temon de infanmizuzo kaj de la devo de la asocioj protekti la infanojn kiujn ili prizorgas. La simpozio evidentigis figravan mankon de praktikoj kaj proceduroj pri infanprotektado cxe la europaj skoltaj asocioj. La partoprenintoj rekomendis ke tiu temo enlistigxu en la tagordon de la venonta Europa Skolta konferenco. La asocioj estas admonitaj fari urgxajn sxangxojn en la junulara programo kaj en la rekrutado kaj trejnado de plenkreskaj estroj por garantii ke Skoltaro estu sekura medio por la infanoj.

Dankon al la brita skolta asocio pro gxia iniciato, kaj al la aliaj anoj de la planteamo el Scouts de France kaj Scouting Nederland kaj al cxiuj partoprenintoj pro ilia granda laboro.

Baldau aperos plena raporto kaj aliaj informoj troveblos cxe la TTT- ejo de la Europa Skolta Regiono: www.scout.org/europe. Ni starigos reton por daure labori kaj novuloj estas bonvenaj.


Seminario "Unue la infanoj" okazis en Belgio

Courrière, la belega kastelo de la belgaj skoltoj, estis perfekta kadro por la seminatio "Unue la infanoj" de la 20a gxis la 25a de novembro. Gxi kunigis 24 komisiitoj kaj estroj de gelupidoj el 15 landoj. La seminario instigis la asociojn revizi kaj evoluigi la programon por la infanoj agxaj inter 7 kaj 11 jarojn surbaze de iliaj bezonoj. La programo enhavis viziton al centro por infanaj rajtoj en Belgio kaj laborgrupojn, diskutojn kaj planadon. La partoprenantoj povis malkovri planojn kaj programojn faritajn de la cxeestantaj asocioj kaj profunde diskuti kiel la infanaj rajtoj kaj bezonoj rilatas al la skolta kaj skoltina metodoj.


La partoprenantoj planis siajn proprajn projektojn por realigi en siaj asocioj.

La partoprenantoj intersigxis pri la konscio pri, la kono de, kaj la uzo de la Internacia Konvencio pri la Rajtoj de la Infanoj. Ili opiniis ke la iloj por respondi al tiuj bezonoj estas la trejnado de la trejnistoj kaj pli vasta partoprenado de la infanoj mem en iliaj organizoj. Ili opiniis ke la Europa Skolta Regiono povas ludi rolon subtenante la asociojn kaj konstruante ligojn inter la infanaj rajtoj kaj la skolta metodo. Numero de Euro.Scout.doc planita por la komenco de 2000 klopodos respondi al tiuj bezonoj.


Simpozio en Slovenio pri la Taskoj de Skoltismo

Ni memorigas ke tiu arangxo estas por la strategiistoj en la edukfako, kiel Cxefaj Skoltestroj kaj landa komisiitoj pri edukmetodoj. Bonvolu rimarki ke la findato por aligxi estas la 10a de decembro. Post la aligxo, vi ricevos de la Europa Skolta Oficejo konfirmilon kun aldonaj informoj kaj vojagxslipo, plenigenda se vi deziras esti kunveturigota de flughaveno au stacidomo.

Vi ankorau povas proponi programerojn por la simpozio cxe la regiona TTT.ejo. Por la una fojo, ni ankau provos starigi surlinian servon en la Tut-Tera-Teksajxo dum la arangxo. Ni esperas ke asocioj kaj homoj povos sekvi kio okazos en la simpozio kaj starigi proponojn. Atentu sabaton postagmeze kaj vespere (22a de januaro) por partopreni la aferon.


La Verda Insulo

Cxi tiun monaton, ni proponas al vi esplori la spiritecon kun Ewa, Olga kaj Vladimir en la 7a cxapitro de La Verda Insulo. Ili diskutas pri temoj kiel: "Cxu spiriteco ne estas jam cxizita en ni cxiuj? Kiel ni scias kion Dio atendas de ni? Kion Dio signifas en la cxiutaga vivo de gejunuloj? Kion devus skoltestro fari? Kiel la spirita kresko ligigxas kun la aliaj flankoj de persona kresko?". Eblas elsxuti la cxapitrojn de la rakonto, 1a gxis 7a, el la regiona TTT-ejo.


Seminario pri mastrumado en Kandresteg

La trian sinsekvan jaron, la Europa Skolta Regiono organizas mastruman seminarion cxe la internacia Skolta Centro de Kandersteg. La seminario okazos de la 3a gxis la 9a de marto kaj temos pri la bazaj mastrumaj kapabloj necesaj por mastrumi landan skoltan asocion, inkluzive de financa mastrumado kaj enspez-kolektado. La invitilo kaj aligxilo troveblas en la decembra Europak.


Bonvenu al la germanlingva konferenco

La venonta germanlingva konferenco okazos de la 3a gxis la 6a de marto cxe "Our Chalet" en Adelboden, Svisio. La Svisa Geskolta Movado gxojas inviti cxiujn germanlingvajn asociojn al tiu semajnfino. Pliaj informoj estos baldau sendataj al la asocioj kaj ests ankau elsxuteblaj el www.pbs.ch/internationales.


5a Europa SEminario JOTA/JOTI

La Itala Katolika Geskolta Asocio (AGESCI), Skolta Radia Fako kaj Interreta Fako, organizas la venontan seminarion por landaj komisiitoj pri JOTA kaj JOTI. La arangxo okazos en Romo de la 11a gxis la 14a de majo. Gxi mem financas sin kaj la partoprenkotizo estas EUR 250. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti rekte AGESCI: fax +39 0668166236, retposxto: metodo@agesci.org.


Bondeziroj

La Europa Skolta Regiono deziras al cxiuj siaj membroj, kaj al cxiuj kiuj kontribuis al la cxijaraj multaj bonsukcesoj, merititan ripozon kaj pacan, gxojan tempon kun siaj familioj kaj la geamikoj. Ni pensas kaj pregxas por tiuj kiuj perdis gekarulojn dum la jaro.


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.