EUROFAX 86 |
Novembro 1999 |
 |
"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i
estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj
anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj
artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."
La Pacmaristoj taksas la Packrozadon
Nun, post la lasta sunsubiro super la Packrozado, kaj post ke la pacmaristoj revenis hejmen, estas la momento taksi la projekton kaj rigardi al la estonteco. La trejnaj kunordigintoj renkontis en Bruselo anojn de la akompana komitato la 16an kaj 17an de oktobro kaj la tuta trejnistaro renkontigxis en Gxenevo la 29an kaj 30an de oktobro por decidi kiel traduki la sperton de la Packtozado al venontaj projektoj. La 15 trejnistoj de tuta Europo kaj la Mediteraneo pridiskutis diversajn flankojn de la Packrozado kun Jacques Moreillon kaj kun instituciaj kunuloj el la Europa Unio kaj el la Europa Junulara Forumo. Kiel klarigis Tarek Fayed, direktoro de ka junulara programo de la Araba skolta regiono: "Ni vivas en milita kulturo, sed ni pruvis ke eblas praktike krei kunlaboran etoson". La pacmaristoj diris ke la travivajxo sxangxis cxiun el ili kaj ke ili nun pretas aktive labori por paco ekde ilia reveno hejmen.
Unu el la proponoj por la estonteco estas la evoluado de la TTT-ejo www.peacecruise.org por helpi la Pacmaristojn resti en kontakto inter ili kaj substreki la gravecon de ilia travivajxo. Kiel diris unu el ili: "Ni gardu dum tiu cxi nova semajno la emocion tranokti sur la ferdeko, substele".
Nova Europa Skolta Volontula Programo
Jam de multaj jaroj, gejunuloj el diversaj mondopartoj gxuis la eblecon labori kiel volontuloj cxe geskoltaj ejoj en Europo. Por la jaro 2000, la nova Europa Skolta Volontula Programo proponas al cxiuj gejunuloj agxaj inter 18 kaj 30 jarojn, anoj de asocio membro de MOSM, la eblecon veni labori kiel volontulo en unu el 25 ejoj en 10 europaj landoj. La gejunuloj evoluigos kaj lernos estrecon kaj interkulturecon dum almenau 4 semajnoj en unu ejo. Ili povos ankau peti monhelpon de la Europa Skolta Fonduso por siaj vojagxkostoj.
La koncernaj ejoj devas oferti iun bazan nivelon al la volontuloj kaj havi plenumendajn taskojn dum la periodo kiu devas dauri almenau 4 semajnoj inter la 1a de Mako kaj la 30a de septembro. Ekzempleroj de la nova brosxuro estos sendataj al cxiuj asocioj per la venonta Europak, kaj rekte al tiuj kiuj antaumendis ilin. Pliajn ekzempleroj kaj informoj haveblas de John Moffat, Internacia Skolta Centro Kandersteg telefono +41 33 675 82 82, fakso +41 33 675 82 89, retposxto director@kandersteg.scout.org.
Novaj Europasxoj por 2000
En la jaro 2000 estos 61 Europasxoj en 22 landoj, kiuj proponos al gejunuloj agxaj inter 16 kaj 22 jarojn okazon partopreni en projektoj rilate al la Pasporto por Europo kun gejunuloj el aliaj landoj. Ni aparte gxojas enmeti du ekcitajn roverajn projektojn de la Araba Skolta regiono: temas pri la Sinai-a Rovera Renkontigxo en Egiptio kaj la Dezerta Ekspedicio en Libio.
La europasxaj brosxuroj estos presataj venontsemajne. Se vi ankorau ne mandis ekzemplerojn por viaj lokaj grupoj (en la angla, franca au germana lingvo), bonvolu tui fari tion cxe la gxeneva ESO. Cximonate aperos TTT-version de la brosxuro. Vi povos elsxuti la tutan brosxuron au nur la projektojn en elektita lando cxe www.scout.org/europe. Bonvolu disdoni la cxi-monatan speciala aldonajxo Europasxoj 2000 al vialandaj lokaj grupoj kaj publikigu gxin en viaj landaj skoltaj revuoj kaj bultenoj.
Pollando gastigas la 6an Europan Konferencon de mastrumantoj de geskoltai centroj.
De la 13a gxis la 17a de Oktobro, 73 partoprenantoj el 42 geskoltaj centroj el 16 diversaj landoj renkontigxis en la landa trejnejo de ZHP "Perkoz" en Pollando por tiu cxi sukzesa kaj gxuebla arangxo. La partoprenintoj partoprenis gxeneralajn kunsidoj pri "Merkatado kaj publikaj rilatoj", "Europa gxisdatigo" kaj "Eblecoj". Dum du vesperoj, la kunsido "Mia centro, mia lando" donis la eblecon interkonigi spertojn kaj ideojn. La partoprenintoj povis partopreni tri laborgrupojn sub gvidado de aliaj partoprenntoj pri temoj de "Europo por vi!" gxis "interaktiva naturo" kaj "Kiuj estas viaj klientoj". Estis ankau kunsidoj pri bazaj eroj de la mastrumado de centroj, kiel "personaro", "financo", "sekureco de la programeroj". La personaro de Perkoz gvidis kelkajn el la programeroj de la centro kaj gastigis "polan vesperon" kun la helpo de lokaj geskoltoj. tio estis bonega konkludo de bonega arangxo.
Ni dankas cxiujn kiuj helpis organizi kaj tiel sukcesigi la arangxon.
La raporto pri la konferenco estos dissendata per la venonta Europak. Centroj au asocioj kiuj deziras gastigi la venontan konferencon en oktobro 2001 povas kontakti John Moffat en Kandersteg por informoj.
Proponoj por la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo
Ne forgesu viziti nian TTT-ejon por doni viajn proponojn por la Simpozio pri la Taskoj de Skoltismo. La Europa Skolta komitato sxatus ricevi ideojn de la landaj asocioj pri la plej bona maniero uzi la taskatesto de MOSM je europa, landa kaj loka nivelo.
Ni memorigas ke la Simpozio okazos en Slovenio de la 21a gxis la 23a de januaro 2000 kaj la invitilo trovigxas en la oktobra Europak. Tiu cxi arangxo donos sekvojn en europo al la decidoj de la Monda Konferenco, cxefe pri la Taskoj de Skoltismo kaj la kunrespondeco de viroj kaj inoj je cxiuj niveloj ene de MOSM. Estos ankau ebleco eltrovi kiel plifortigi la kunulecon kaj evoluigi Skoltismon, cxefe en Balkanio.
Studo pri la progresadaj sistemoj
La laborgrupo pri la junulara programo nun pristudas la progresadajn sistemojn de la europaj landaj asocioj. Gxi sxatus trovi diversajn manierojn motivi gejunulojn progresi kaj kolektas ekzemplajn kazstudojn kaj materialon pri progresadaj sistemoj. Bonvolu plenigi la demandaron en la venonta Europak kaj resendu gxin al Jacqueline Collier, cxe la Europa Skolta Oficejo.
Amikoj de Skoltismo en Europo
La Amikoj de Skoltismo en Europo renkontigxis de la 8a gxis la 10a de Oktobro en Györ, Hungario, okaze de ilia unua jarkunveno. Krom la kulturaj programeroj, ili povis renkonti kelkajn entuziasmajn estrojn de Slovensky Skauting kaj persone vidi la malfacilajn kondicxojn en kiuj ili laboras. La nova slovaka manlibro por lupidestroj, produktita helpe de Hall Foundation, estis fiere prezentata.
Tiu cxi renkonto donis al la partoprenintoj pli klaran bildon pri la bezono finance subteni la plej novajn asociojn en Europo. Cxiuj senpacience atendas la novan renkonton okazontan venontan autunon en lando de centra au orienta europo. Se vi volas membrigxi au informigxi pri la Amikoj de Skoltismo en Europo, bonvolu kontakti la Europan Skoltan Oficejon (retposxte: cnoser@euro.scout.org).
Novajxoj de la neformalaj retoj
La neformalaj retoj renkontigxis ne Kopenhago, Danio, de la 22a gxis la 24a de Oktobro, kaj ili bonvenigis po pli ol 20 partoprenantojn el cxirkau 10 landoj. La reto Nordo-Sudo ricevis prezentadon pri evolua edukado kaj agadplanado, kaj priduskutis la realigon de la Cxarto de Marrakesxo. La reto Overture ricevis informojn pri la situacio de malplimultoj en Danio de gastpreleganto kaj de membroj de la tutnovaj islamaj skoltaj grupoj. Gxi studis la manierojn uzi vidteknikon por plibonigi la publika bildo de Skoltismon kaj provis kelkajn interkulturajn lernilojn. Estus pli bone uzi tiajn retojn kiel bazon por plifortigi duflankajn rilatojn inter asocioj je cxiu nivelo.
La venontaj renkontoj de la retoj okazos apud Lisbono, Portugalio, gastigote de la Associação dos Escoteiros de Portugal. La reto Overture renkontigxos de la 16a gxis la 19a de Marto kaj la reto Nordo-Sudo de la 17a gxis la 19a. Por pliaj ingormoj, bonvolu kontakti Nuño Pintão, internacia komisaro: nunopintao@netc.pt.
Italio bonvenigas niajn reprezentantojn
La jara renkontigxo de la geskoltoj kiuj reprezentas niajn movadojn en la europaj landaj junularaj konsilioj kaj en la Europa Junulara Forumo okazis en Rivalba, apud Torino, de la 21a gxis la 24a de Oktobro. La 30 partoprenintoj intersxangxis siajn spertojn kaj evoluigis siajn kapablojn kaj konojn pri temoj de junulara politiko. Serio da "oftaj demandoj" alfrontis temojn kiel varbado, europa subteno, la europaj institucioj kaj busxa prezentado. Sekvaj kunsidoj diskutis pri kiel la laboro ene de landaj kaj europa junularaj konsilioj helpas Geskoltismon. Se via landa asocio ne aktivas en via landa junulara konsilio, au viaj reprezentantoj bezonas helpon cxe la rolo, kial ne pusxi ilin membrigxi en la reto? Baldau haveblos raporto pri tiu cxi renkontigxo, plena da ideoj kaj konkludoj el la diskuto. La reto denove renkontigxos venontjare, kaj intertempe komunikos retposxte.
Turkio gastigos seminarion pri "Defiaj programoj por gejunuloj pli ol 16-jaragxaj"
Gxi estos okazo por kunvenigi anojn de landaj kaj regionaj teamoj kiuj respondacas pri la programo por geroveroj, venturskoltoj au rangxeroj, kaj mastrumantojn de Europasxoj kaj partoprenantojn de la programo Europo por vi!. La seminario okazos en Olympus, Turkio, de la 20 gxis la 26a de majo 2000. Gxi pusxos landajn geskoltajn asociojn intersxngxi ideojn kaj spertojn kaj trovi manierojn plibonigi la programojn por gejunuloj pli ol 16-jaragxaj.
La programo enhavos erojn pri esploro kaj malkovro, medio kaj komunuma evoluo, Europo por vi! kaj interkultura lernado. Gxi ankau enhavos ekskursojn, ekspozicion pri projektoj, laborgrupojn kaj laboron pri projektoj realigendaj en la landaj asocioj. La partoprenontoj povos evoluigi novtipan europan arangxon por gejunuloj. Tial, la invito al la asocioj kandidatigxi por gastigi Eurofolk en 2003 ne venos antau tiu seminario.
La partoprenontoj devus bone komuniki angle au france kaj agxi inter 18 kaj 30 jaroj, farti bone kaj preti partopreni defiajn programerojn. La seminaria invitilo estos dissendata per la venonta Europak kaj haveblos cxe nia regiona TTT-ejo.
Sxangxoj en la personaro de ESO
La Europa Skolta Oficejo bonvenigas Yarif Friedman el Israelo kiel nova financa oficisto. Li anstataus Kristel Meunier kiu maldungigxis dum sia provperiodo.
Findataj kontrollisto
- Jarcenta fonduso: sendu la raportojn pri 1999 tuj al la ESO ne Gxenevo;
- Fonduso 2000: kandidatigxu gxis 31.12.1999.
Resumo de Europasxoj 2000
Jen resumo de la Europasxoj 2000. La projektoj havas kodon kiu helpos vin rekoni la cxefan fakon, kadre de la 6 fakoj de Pasporto al Europo:
- Esploro kaj malkovro EMK
- Vivkvalito VKV
- Demokratio DEM
- Kulturo KUL
- Kariero kaj ekprofesiuligxo KEP
- Solidareco SOL
- Marskoltoj MAR
Belgio
- Courrière (EMK, KUL)
Logxu en kastelo, partoprenu ciber-migradon por malkovri la plej belajn regionojn de Belgio, kun klifoj, riveroj, kavernoj kaj arbaroj. Konstruu TTT-pagxon por prezenti viajn eltrovajxojn.
- La Fresnaye (EMK, DEM)
Malkovru Bruselon, la cxefurbo de Europo, uzante nian programan datenbankon, vizitu la europajn instituciojn kun sxtata oficisto.
- Merkenveld (VKV, EMK)
Partoprenu la planadon de ekologia programo por la centro, malkovru Brugxon kaj gxiajn kanalojn, kaj Ypres, kie vi vidos restajxojn de la Granda milito.
Britio
- Trans la Big-Ben I & II (UMK, DEM, KUL)
Iru trans la kutimajn turismejojn kaj malkovru Londonon, gxian kulturon, gxiajn instituciojn konatajn kaj kelkfoje malpli konatajn.
- Blackwell Court (EMK, KUL)
Malkovru la britan industrian kaj kulturan heredajxon, vizitu la naskiglokon de Shakespeare, Birmingham kaj gxian kanalaron, kaj partoprenu ekscitajn aventurojn.
- Foxlease (EMK)
Helpu starigi median programon por tiu cxi agadcentro kaj vizitu la insulon Brownsea kie okazis la unua skolta tendato.
- Hawkhirst Adventure (EMK, MAR)
Vizitu kamparajn komunumojn de la regiono, malkovru la lokajn tradiciajn artmetiojn, esploru la landon kaj la proksimajn montetojn kaj partoprenu sportajn kaj nautikajn agadojn.
Cxehxio
- Tapeto por la konferencoj de 20001 (KUL) Nova
Lernu la originalan teknikon de la neteksita tapeto, au lanbildo. Faru vian tapeton au helpu fari la tapetegon planitan por la Europaj Konferencoj en 2001.
- Cxehxa rondovojagxo 2000 (EMK, KUL) Nova
Malkovru sudan Moravion per viciklo kaj la prahistorion, la kaltajn kaj slavajn ruinajxojn, la mezepokajn kastelojn, la barokajn pregxejojn kaj la vivo de la logxantaro.
Danio
- Arresøcentret (KUL)
En nia malnova farmobieno ni proponas laborejon por roveroj kaj estroj kiu inspiros novajn agadojn kaj helpos vin malkovri la danan kulturon kaj gxiajn tradiciajn metiojn.
- Houens Odde (VKV) Nova
Esploru la maron kaj la arbaron partoprenenante agadojn rilate al la naturo, la medio kaj la biena vivo. En printempo kaj autuno, laborejoj por konservi la domojn, boatojn kaj tendumejojn.
- Næsbycentret (VKV)
Alstare skolta centro pri naturo kaj medio. Oni proponas 50 programerojn pri medio, migradojn kaj kanuvojagxojn.
- Stevninghus (KUL)
Malkovru la malnovajn Vikingojn, iliajn teknikojn, metiojn, vivmanieron, kaj mem konstruu tradician vikingan domon. Dum Pasko okazos speciala arangxo por Geroveroj.
Egiptio
- Rovera kunveno en Sinaï (EMK, KUL) Nova
Venu kun ni sur la monton Sinai, la lulilo de civilizacio kaj la renkontejo de tri mondaj religioj: Islamo, Kristanismo kaj Judismo. Cxe la krucigxo de Afriko kaj Azio, ni esploros la naturon kaj la kulturon de la regiono.
Finnlando
- Golfo de Liminka (VKV)
Helpu protekti malsekan regionon falcxante kanaron. Venu malkovri la finnan bestaron kaj la sendifektan naturon de la riverbordoj kaj de la arbaroj.
- Widablick (VKV, MAR)
Logxu en insulo apud Helsinko, esploru la insularon, malkovru sovagxan kaj vibran vivon, helpi ripari domojn, boatojn, ensxipigxejojn kaj saunejojn.
Francio
- Bécours (EMK, KUL)
Helpu renovigi malnovajn logxejojn kaj faru piedmigradojn, kavernesploron, kajakadon, malkovru la kulturon kaj la tradiciojn de la cxirkauaj vilagxoj.
- Mediteranea arbaro (VKV)
Preventi arbarajn fajrojn kaj protekti la medion organizante informan agadon, patrolante la riskajn ejojn kaj ludante la rolon de gardostaranto au radiisto.
- Jambville (KUL)
Partoprenu nian labortendaro por restauri la kastelon kaj la parkon kaj vizitu Parizon kaj gxiajn cxirkauajxojn.
- Lourdes (SOL)
Renkontu skoltojn kaj aliajn homojn de la tuta mondo por diskuti, pregxi kaj servi la aliajn. Igxu unu el la brankardistoj kiuj helpas la malsanulojn kiuj partoprenas la pilgrimadon.
- Mélan (EMK, KUL)
Partoprenu labortendaron kaj lamkovru ankorau netusxitan naturon, aliajn vivmanierojn, la montaran kulturon.
Germanio
- Bucher Berg (VKV, KUL)
Piedmigrado, kanuado, kavernesploro en la plej granda germana naturparko. Konservado de herbarego kaj malkovro de romiaj kaj keltaj restajxoj kaj de la regiona kulturo.
- Skolta kastelo de Rieneck (EMK, KUL)
Logxi en miljara kastelo kaj esplori gxiajn arbarojn, mezepokajn urbojn, kastelojn kaj palacojn. Iru piede, bicikle, kanue, provu tradiciajn metiojn au laboru en infanejo.
- Duisburg (EMK, KUL)
Malkovru nekutiman industrian pejzajxon, helpu konservi la industrian heredajxon kaj reakiri ruinitajn kvartalojn por la logxantaro.
- Fritz-Emmel-Haus (EMK)
Partoprenu piedmigradojn kaj ekspedciojn por malkovri la kamparon, historiajn lokojn kaj gravajn ekologiajn lokojn, kaj la urbon Frankfurton.
- Immenhausen (EMK, SOL) Nova
Proksime okazos Expo 2000, la monda ekspozicio. Vi povos tie esplori milojn da fakoj. Vi povos ankau labori cxe socia projekto por infanoj au adoltoj sen logxejo, au labori por protekti la proksimajn arbaron kaj naturrezervejon.
Grekio
- Olimpiaj ludoj (EMK, KUL, MAR) Nova
Vizitu Atenon, al urbo kiu gastigos la Olimpiajn ludojn de 2004. Malkovru la historion de la ludoj kaj antikvajn lokojn, inter kiuj Olimpio, loko de la unuaj ludoj, kaj la teatro de Epidauro.
- Orientigxoj 2000 (EMK) Nova
Venu al nua tutgreka tendaro proksime de la monto Olimpo por renkonti aliajn gejunulojn, malkovri la grekan kulturon, antikvajn lokojn, servi al la lokaj komunumoj kaj esplori la naturon.
Hispanio
- Arbarprotekta tendaro (VKV, MAR)
Partoprenu tendarojn por protekti la medion, informante la vizitantojn, laborante kun la arbara administracio, kaj partoprenante nautikajn agadojn.
- Griebal (EMK, SOL)
Helpu starigi junularan centron renovigante malnovan vilagxon de la Pireneoj. Malkovru la cxirkauan kamparon perpiede au cxevale.
- Sant Joan de l'Avellanet (EMK, VKV)
Malkovru montaran regionon kaj helpu konservi la medion riparante vojetojn kaj renovigante kapelon kaj romian ponton.
Irlando
- Sli Cualann I kaj II (EMK, KUL)
Malkovru la veran Dublinon kaj la irlandan popolon, gxian kulturan heredajxon, gxian muzikon kaj gxian vivmanieron, kaj sekvu sovagxajn vojojn tra la herbaro kaj la montetoj.
Italio
- Faltona (DEM, SOL)
Komparu la konceptojn kaj spertojn de la socia laboro en diversaj landoj kaj laboru kun malsxanculoj, enmigrintoj, eksaj droguloj au alhxooluloj en komunuma domo apud Firenco. Malkovru mezepokajn pregxejojn kaj la verkojn de Giotto.
- Opicina (EMK, KUL)
Malkovru la kamparon per piedoj, kanoto au biciklo, malkovru la kavernojn kaj puran vivmanierojn, kaj la muzikon kaj la dancoj de tiu cxi multetna krucejo apud la slovena limo.
- B-P Parko (EMK, SOL)
Malkovru la kamparon kaj la Etruskojn. Vizitu la papon en Romo, travivu tagon en monahxejo, partoprenu servan agadon en ejo por maljunuloj kaj por senlogxuloj.
- Pentedattilo (KUL)
Helpu restauri domojn, kastelon kaj pregxejon de malnova apudmara vilagxo, iun cxirkauas mirinda kamparo, kun vido al Scilla kaj monto Etna.
- Skolta parko de la rivero Po (VKV)
Partoprenu agadon ene de la Po-valo, helpu konstrui etan ekologian edukcentron, biciklan vojon, ludterenon, kaj krei edukmaterialon por skoltoj kaj aliaj gejunuloj.
- Sep Fratoj (VKV)
Partopreni tendaron kontrau la fajroj, ludi la rolon de gardostaranto au rediisto kaj anigxi en fajrpreventaj teamoj. Malkovri la mirinda pejzajxo de Sardinio, gxian gastaman popolon kaj bongustajn frandajxojn.
Jugoslavio
- Arkeologia tendaro Sirmium (EMK, KUL, MAR) Nova
Malkovru arkeologion kaj historion de la malnova romia urbo Sirmium kaj helpu protekti la malnovajn monumentojn. Malkovru la naturon per biciklo, boato au kajako.
- Artcentro de Kovacica (KUL)
Venu en tiun unikan regionon de Jugoslavio kie kunlogxas multaj kulturoj, vizitu la vilagxojn, malkovru la malsamajn kulturojn kaj pentru kun la lokaj artistoj.
- Kanjiza (VKV, MAR)
Malkovru la riveron Tisa, gxian flauron kaj faunon, gxiajn tradiciajn metiojn rilatajn al la rivero, kiel fisxkaptadon kaj boatkonstruadon.
- Lago Oblacina (VKV, EMK, MAR)
Lernu pli pri akvo, arbaro kaj alternativaj energioj kun niaj riverskoltoj, piedmigru en montaro kaj partoprenu akvajn programerojn.
- Monto Rajac (EMK, VKV, KUL) Nova
Esploru montarajn vojetojn, partoprenu mediajn agadojn, esplore elfosu kaj restauru mezepokan monahxejon, kaj malkovru la lokajn metiojn.
- Plagxo de Kusjak (EMK, MAR)
Malkovru naturparkon cxe la Danubo, gxian faunon, gxian prahistorian lokon, gustumu la lokan vinon, partoprenu akvajn agadojn kaj maktovru elstaran komponiston.
- Blanka Roko (VKV)
Partoprenu tiun ekologian tendaron kun diversaj laborgrupoj pri mediaj kaj sociaj temoj arangxitajn de fakuloj, au proponu la vian.
Kroatio
- Skolta marobservo Veruda (VKV, MAR)
Partoprenu tiun cxi projekton por diskonigi la mediajn problemojn. La projekto enhavas agadojn kiel purigado de strandoj kaj de la maro. Tradiciaj marskoltaj agadoj kaj pluvivaj kursoj, tere kaj mare.
Latvio
- Gulbere (EMK, VKV)
Malkovru regionon de sovagxaj arbaroj kaj vivmanieron de ekssovetia lando. Renovigu malnovan farmobienon. Malkovru tradiciajn fisxkaptadon kaj agrikulturon.
Libio
- Dezerta ekspedicio (EMK, KUL)
Vojagxu cxamdorse tra la dezerto por eksplori malproksimajn montarojn kaj malkovri la mirindajn vidajxojn de la dezerto. Malkovru la Tuaregan kulturon.
Nederlando
- Buitenzorg (EMK, MAR)
Lernu multajn interesajn aferojn pri akvo, esploru polderojn per biciklo kaj per kanoto, vizitu la plej grandan sxipfarejon de la mondo kaj Amsterdamon kun gxiaj kanaloj.
Pollando
- Trezorsercxado (EMK) Nova
Se vi volas vidi kastorojn, esplori mirinde sovagxajn lagbordojn kaj malkovri historiajn restajxojn, venu trezorsercxi kun ni.
- Funka (VKV, MAR)
Partoprenu ekologiajn kaj nautikajn agadojn cxe la nautika centro cxe lago en naturrezervejo, kie videblas plantajn kaj bestajn specojn en dangxero.
- Perkoz (EMK, VKV, MAR)
Malkovru netusxitan regionon, konatan pro siaj grandaj lagoj kaj kasteloj. Partoprenu ekologiajn projektojn kaj lernu veladi au subakvigxi.
Portugalio
- Apúlia (VKV, KUL, EMK)
Partoprenu agadojn por konservi kaj protekti plagxojn kaj dunojn, malkovru la tipajn kutimojn kaj tradiciojn de la logxantaro, esploru la etkonatan naturan kaj kulturan medion de norda Portugalio.
- São Jacinto (VKV, EMK, KUL)
Venu viziti etan fisxkaptan vilagxon kaj partoprenu niajn programojn surmare kaj surtere por plibonigi vivkvaliton. Malkovru la mezepokan citadelon de Porto kaj partoprenu nian projekton pri interkulturan komunikadon kaj malkovron.
Slovenio
- Dobje (EMK, KUL, SOL) Nova
Unika medio kie vi povas esplori popolan arkitekturon kaj malkovri kamparajn kutimojn, malnovajn legendojn kaj dancojn, transdonitajn de generacio al generacio. Vi ankau povos faru utilan laboron helpante homojn kiuj logxas en malnovaj kaj izolitaj fermobienoj.
Svedio
- Händer (KUL)
Partoprenu laborgrupon pri tradiciaj metioj sur la belega insulo Vässarö: provu prilabori lignon, ledon kaj feron.
Svisio
- Kandersteg (EMK, VKV)
Renkonti homojn el la tuta mondo kaj partopreni programerojn pri alpa aventuro, internacia amikeco kaj medio.
- Nia Alpokabano (EMK)
Malkovru la Alpojn per piedoj au per skioj, intersxangxu ideojn kun homoj el aliaj landoj, helpu nin en la alpokabano mem au en la tendumejo.
- Valo de Calanca (KUL, SOL, EMK)
Venu al tiu alpa valo, malkovru la lokajn tradiciajn metiojn kaj laboru por rekonstrui sxtonmuretojn, protekti la herbaregojn, konstruj vojetojn kaj helpi che la rikolto.
The above message is from:
European Scout Office
E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax
Traduko de:
Guido Ricci
Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.