EUROFAX 84
Septembro 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Tertremo en Turkio

Ni chiuj estis shokitaj de la terura tertrmo kiu frapis okcidentan Turkion. La turkaj geskoltoj tute ludis sian rolon ekde la unuaj sav-agadoj kaj nin gratulas ilin pro ilia rapida reago. Nun oportunas transiri de la unua sav-agado al la longdaura helpado de la sentegmentuloj. Ni invitas chiujn asociojn daurigi sian subtenon al la laboro de la organizantoj de la helpado. Kunlabore kun la eutopa oficejo de la MSA, la Europa Skolta Oficejo transdonos informojn al chiuj asocioj kiam ni ricevos ilin el Turkio. Intertempe, niaj pensoj kaj preghoj estas por tiuj kies vovo estise detruita de la tertremo. Ni dankas al chiuj kiuj respondis al la homaranaj alvokoj en Turkio.


La dua ekipo da Pacmaristoj enshipighis

La oficiala lancho de la Packrozado okazis la 8an de augusto en aleksandrio, en Egiptio. La gejunuloj de la unua sesio enshipighis en la Zawisza Czarny, kiu ekis sian longan krozadon chirkau la Mediteraneo kiu finighos la 23an de septembro en Pireo, en Grekio. Ekde ghia lancho, la pacmaristoj cheestis pacaranghojn en Haifo (Israelo) kaj en Larnako (Cipro). Tiuj aranghoj kunigis autoritatulojn kaj amason da gejunuloj. En Israelo la pacmaristoj renkontis Shimon Peres, kun-nobelpremiito por Paco. La unua ekipo da pacmaristoj lasis lokon al siaj posteuloj en Larnako la 19an de augusto, kaj la tria enshipighos en Antalya, en Turkio, komence de septembro. La lasta etapo komencoighos en Istanbulo la 12an de septembro kaj planoj estas preparataj por ke la packrozado kaj la pacaranghoj povu kontribui al la grava helpagado kiu sekvas la tertremon. Ne forgesu sekvi ilian odiseadone che www.peacecruise.org kaj legi nian speciala Eurofax aldonajho.


Seminarioj kaj aranghoj 2000

La prezentilo de la seminarioj kaj regionaj aranghoj planataj por la jaro 2000 trovighas en la chi-monata Europakkaj baldau haveblos che la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono. Bonvolu noti che chiuj lokoj kaj datoj ankorau povas shanghighi. Invitiloj kaj aloghiloj aldonighos kiam okazos la preparaj renkntighoj.

La Europa Regiono organizas por la chefaj estroj la jenajn aranghojn: simpozoin pri la tasko de skoltismo en Slovenio de la 21a ghis la 23a de januaro, por doni sekvon al la Monda Skolta Konferenco pri la tasko kaj la egaleco de eblecoj; seminarion pri mastrumado, en Svisio de la 3a ghis la 9a de marto, por plifortigi la mastrumadon de la europaj skoltaj asocioj, forumon por internaciaj komisiitoj, en Britio, printempon, por subteni la informfluon inter la internaciaj komisiitoj, la regionaj komitatoj kaj la personaro. Oni organizos ankau sub-regionajn aranghojn pri la junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj, en Cipro en februaro, en Danio en majo kaj en Francio en novembro, por subteni la kunlaboron en la disvolvigo de la junularaj programoj kaj en la plibona mastrumado de la plenkreskulaj rimedoj inter la skoltajn asociojn kun similaj lingvoj kaj kulturoj.

Por la junuloj inter 18 kaj 30 jaroj, la Europa Skolta Regiono organizas la sekvajn aranghoj: seminarion pri allogaj programoj por gejunuloj aghaj pli ol 16 jaroj, en Turkio de la 20a ghis la 26a de majo, por intershanghi ideojn kaj spertojn pri la plibonigo de la programoj por la plej maljuna brancho; seminarion celanta kapabligi la junulojn influi sur la politiko pri junularo, en francio en julio, por klerigi la junulojn por ludi aktivan rolon en la junularaj programoj, naciaj kaj internaciaj; trejnkursojn pri la disvolvigo de daura paco chirkau la Mediteraneo, en iu mediteranea lando en septembro, por dni sekvon al la Packrozadon kaj helpi la gejunulojn ludi makleran rolon en siajn komunumoj; seminarion por impliki la gejunulojn en la europa decidprocedo, en Chehhio en novembro, por prepari junajn delegitojn por aktive partopreni en la venonta europa konferenco (NB speciala aghlimo 18-26 jaroj).


La Verda Insulo

Chi-monate, Ewa kaj Vladimir analizas kiel disvolvighas la socia medio de infano kaj kiel li disvolvigas personan identecon interrilatante kun la aliaj. Ili tushas gravajn temojn kiel la danghero por la disvolvigho de la gejunuloj de la tradiciaj seksaj roloj en la socio, la malkovri la koncepton de reguloj kaj lerni fari kompromisojn, la bezono aparteni al grupo da similuloj kaj integrighi en la socio aktive kaj kreeme, ne pasove kaj konformece. Vi povas renkonti ilin che www.scout.org/europe.


La Amikoj de Skoltismo en Europo

Randevuo en Györ en Hungario por la unua jara renkonto de la Amikoj de Skoltismo en Europo. Renkontu aliajn homojn kiuj subtenas la idealojn kaj la atingojn de Skoltismo en Europo kaj deziras finance kontribui al nia movado. Tiu chi renkonto okazos de la 8a ghis la 10a de oktobro kaj ebolos malkovri la unikan kulturon de la regiono kaj viziti la slovakajn skoltojn de Bratislavo. Por alighi, sendu retmesaghon al hrkarla@aol.com au sendu la alighilon (dissendita al la landaj skoltaj asocioj far la Europa Skolta Fondajho) fakse al +4317105095.


EuroTrejno

Se vi shatas la ideon flegi viajn personajn kaj estrajn ecojn, pligrandigi vian sperton, plibonigi viajn konojn pri fremdaj lingvoj, trovi novajn geamikojn kaj eble iom vojaghi, Eurotrajn certe estos por vi alloga projekto. Ghi ebligos skoltestrojn de tuta Europo partopreni trejnajn eventojn eksterlande kaj richigi la eventojn de via lando per pinchajho da fremda kulturo kaj novaj ideoj. La alvoko al la trejnajn eventoj estis lanchita en la julia Europak kaj ni deziras ricevi viajn impresojn por publikigi la Eurotrejno de la jaro 2000 antau la 10 de septembro.


Neformalaj retoj

La venonta renkontigho de la retoj Nordo-Sudo kaj Overture okazos en Koepnhago de la 22a ghis la 24a de oktobro, che la nova sidejo de la dana geskolta asocio en Holmen. La Reto Nordo-Sudo pridiskutos la manieron plibonigi la trejnado de estroj kaj novajn strategiojn kaj ilojn por plibonigi la instruadon. La reto Overture pridiskutos la komunikadon kaj la bildo de geskoltismo kaj ghiaj partoprenontoj povos provi ilojn kaj ludojn por la interkultura lernado. La jamaj partoprenintoj ricevos invitilon komence de septembro. La partoprenkostoj estas 500 DKR. Por ricevi pli da informojn kaj por alighi, bonvolu kontakti la danan geskoltan asocion, telefono +4532640050, fakso +4532640075, retposhto dds@dds.dk.


Chu vi shatus labori che la Internacia Skolta Centro de Kandersteg?

Ekzistas pluraj eblecoj por junaj volontuloj dezirabtaj labori che la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, Svisio. Se vi aghas pli ol 18 jaroj, estas membro de aficiale agnoskata skolta au skoltina asocio kaj scipovas parli kaj kompreni la anglan, vi povas kandidatighi por anighi en nia teamo.

La volontuloj membras en la internacia personaro dum 3 monatoj. Ili ricevas trejnadon kaj akompanon de teamo da konstantaj dejhorantoj, kiuj kontinuigas la centron kaj mastrumas kaj direktas ghin. La laboro estas tre diversa lau la sezono, por proponi al chiuj volontuloj sperton en chiuj agadfakoj de la Centro. Por la vintro 2000, sezono de 12a de decembro 1999 ghis la 11a de marto 2000, la findato por la kandidatighoj por atingi Kandersteg estas la 18a de septembro.

Se vi deziras ricevi pli da informojn, bonvolu kontakti nin: Informado de la Personaro, Internacia skolta Centro Kandersteg, CH 3718 Kandersteg, Svisio; telefono: +41.33/6758282; fakso +41.33/6758289; retposhto director@kandersteg.scout.org.


Personara shangho che la Europa Oficejo

La personaro de la Europa Skolta Oficejo ghoje akceptas Kristel Meunier, el Svisio, kiu estas de la 1a de septembro la nova financa asistantino. Ni dezira chion bonan al Aidan Jones kiu reveturos al Britio por ighi Vicdirektoro pri la programo kaj la disvolvigho de la Skolta Asocio.


Vidbendaj reklamoj

Se vi ne jam mendis ekzempleron de la 4 vidreklamoj pri la monda skoltismo produktitaj por CNN, vi ankorau povas fari tion kontaktante SCORE: fakso +33450273710; retposhto: score@world.scout.org. Ili estas perfekta ilo por varbi por skoltismo en via lando kaj traktas pri la sekvaj temoj; medio, diferenci, tushi la marghenan junularon, skoltismo kiel plezuro kun celo, paco.


Elektrona vendejo de la monda skoltismo

Ni memorigas al vi ke nun eblas acheti skoltajhojn che www.worldscoutshop.org. La landaj skoltaj asocioj kaj vendejoj trovos ankau informojn protektitaj per pasvorto, kun la ebleco ricevi pograndajn prezojn kaj rabatojn.


Haveblaj eldonajhoj

Lau la limoj de la stoko, eblas mendi che la Europa Skolta Oficejo kromajn ekzemplerojn de la trijara raproto 1996-1999 de la Europa Skolta Regiono. Same eblas mendi la jenajn edukdokumentojn: Dio, chu vi ankorau cheestas? (france), Pasporto al Europo, Jhurnaloj kaj inform dosieroj (angle, france au germane), WTSIE '99 kaj Europashoj '99 (angle, france au germane).


Findatoj

Notu: invitiloj kaj alighiloj pri seminarioj haveblas che la TTT-ejo de la ESR.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.