EUROFAX 83
Augusto 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Europo havas nun 40 landajn skoltajn asociojn

la Europa Regiono havas la plezuron anonci ka la Monda Skolta Konferenco unuanime vochdonis por akcepti Albanion kaj Bosnoi-Hercegovino kiel plenrajtaj membroj de la MOSM. Tio plenumas dekjaran proceson integri la 15 novsjn europajn landojn kie skoltismo estis antau malpermesata pro politikaj kialoj. Tiuj chi landoj ege richgis nian regionon kaj helpos ghi pli bone respondi al la estontaj defioj. La regiono shatus publike danki la multajn homojn en tuta Europo kajen la mondo kiuj tiom multe laboris kaj havigis moralan kaj financan subtenon dum multaj jaroj por helpi la renaskighon kaj la disvolvighon de la skoltismo en chiuj chi landoj. La Europa Skolta Regiono organizis akcepton en Durban por festi tiun historian eventon.


35a Monda Skolta Konferenco

De la 26a ghis la 3a de Julio, Durban, Sudafriko, estis transformata far la cheesto de 1060 reprezentantoj de skoltaj asocioj el 116 landoj. La 35a Monda Skolta Konferenco centrighis sur la disvolvigo de taskaserton por la skoltismo. La partoprenintoj laboris lau internaciaj teamoj por identigi chefajn erojn enmetendajn en la taskaserton, kiun la Konferenco poste aprobis. Intere aliaj gravaj programeroj kaj decidoj estis:

La jenaj personoj elektighis al la Monda Skolta Komitato: Margot Campbell Bogert (Usono), Marie Louise Correa (Senegalo), Ferran Guimaraes (Hispanio), Walter Hofstetter (Svisio), Felix Li Tai Ho (Singapuro) kaj Toby Takemichi Suzuki (Japanio). La nova prezidanto estas Garnet de la Hunt, Sudafriko. La du vicprezidantoj estas Margot Campbell Bogert (Usono), por financoj kaj subteno, kaj Patrick Lyon D¹Andrimont (Chilio), por edukmetodoj.

14 resolucioj estis aprobataj pri la sekvaj temoj: reghistirgo de membraj organizoj, monkolekta strategio de la Monda Skolta Fondajho, Mondaj Skoltaj Konferencoj, labormetodoj de la konferencoj, 7a Monda Skolta Junulara Forumo, estonta rolo de la Mondaj Skoltaj Junularaj Forumoj, Mondaj Skoltaj Junularaj forumoj, partoprenado de la gejunuloj, esploro pri la ebleco de komuna estonteco MSA-MOSM, kunlaboro, kune kontrau Aidoso, kontraupersonaj minoj, internacia jaro por paca kulturo, kultura havajho.

Tiu chi konferenco, okazinta en la centa datreveno de la siegho de Mafeking, estis memorigilo pri la afrikaj radikoj de skoltismo. Por la malferma ceremonio, skoltaj kuristoj alportis flamon el Mafeking kovrante preskau 900 kilometrojn al konferencejo. La lautempa prezidento de la Sudafrika Respubliko, estro Mangosuthu Buthelezi, faris la malferman paroladon klarigante ke lia avo, regho Dinizulu, posedis la originala koliero da ligneroj kiun B-P elektis kiel insigno por skoltestroj, kaj estas ankorau uzata mondskale. Dancistoj kaj tamburistoj liveris che pluraj okazoj ekzemplojn de la richa kultura varieco de Sudafriko. Ni tre dankas al la sudafrikaj skoltoj pro ilia grandioza bonveno kaj gastemo.


7a Monda Junulara Forumo

La 7a Monda Junulara Forumo okazis che Michaelhouse, Balgowan, Sudafriko, de la 19a ghis la 22a de julio 1999. Ghi estis la dua forumo rekte ligita kun la Skolta Konferenco. Partoprenis entute 145, inkluzive 77 delegitoj 36 observantoj el 53 landoj. 32% de la partoprenintoj estis inaj. Tio estas la plej alta proporcio che Monda Junulara Forumo ghis nun. 35% de la membraj organizoj estis reprezentataj kaj la regiona distribuo estis pli bona ol antaue. 75% de la partoprenintoj en la forumo ankau cheestis la monda solta konferenco. Tio montras ke ni nun ekprogresas al nia celo impliki pli da gejunulojn en la decidado kadre de la Monda Organizo de la Skolta Movado. Tiu chi forumo ebligis al gejunuloj diskuti kaj esprimi siajn vidpunktojn pri temoj kiuj interesas ilin, prepari proponojn kaj rekomendojn por la Monda Skolta Konferenco kaj la Monda Skolta Komitato kaj plibonigi iliajn kapabloj por aktive partopreni en la decidado.

La tri chefaj temoj estis la esencaj karakteroj de skoltismo, junulara partoprenado kaj kiel skoltoj imafas la estontecon. Aldonaj temoj elektitaj de la partoprenintoj estis: skoltismo kaj religio, skoltismo kaj milito, junulara deklaro por skoltismo, skoltismo kaj strataj infanoj, kunlaboro inter viroj kaj virinoj en skoltismo, skoltismo kaj junulara perforto, interkulturaj malsamecoj en skoltismo. Aldone, okazis speciala vespero pri homaj rajtoj kaj laborgrupoj por ebligi la intershanghon de ideoj kaj projektoj de iliaj asocioj inter la partoprenantoj.

La raporto de la Forumo, inkludanta rekomendoj al la Monda Skolta Konferenco haveblas angle kaj france che la TTT-ejo de la Europa Skolta regiono.


Premioj de la Alta Komisiito de la Unuighintaj Nacioj pri Rifughintoj

MOSM havas oficialan kontaktajn rilatojn kun la AKUNR kaj la du organizoj subskribis en augusto 1995 kunlaboran interkonsenton. Chijare la AKUNR asignis premiojn pro modelaj geskoltajn projektojn helpe al rifughintoj. Ateston kaj monpremion ricevis la sekvaj europaj asocioj: Savez Izvidaca Hrvatske (Kroatio), Eclaireuses et Ecalireurs de France, Scouting Nederland kaj Turkiye Izcilik Federasyonu (Turkio). Ni gratulas chiujn chi asociojn pro tiu atingo.


Verda Insulo

Por via somera legado ni proponas al vi tri novajn chapitrojn de la Verda Insulo che nia TTT-ejo. En la tria chapitro, Vladimir kaj Ewa vidas kiel infanoj kreskas kaj disvolvigas sanan rilaton al siaj propraj korpoj. En chapitro 4, ili esploras la intelekton kaj la diversaj fazoj de la intelekta disvolovigho. En la chapitro 5 la temo estas emocioj kaj kiel ili povas influi al bonfarto de infano kaj al persona kresko. Se vi havas demandojn au sugestojn inkudindajn en venontaj chapitroj de la Verda Insulo, bonvolu sendi ilin al Dominique Bénard, dbenard@euro.scout.org.


Konservu la kulturan havajhon de Egiptio

La 2a Internacia Junulara Renkontigho po la konservado de la kultura havajho okazoe che la Internacia Skolta Centro de Kajro de la 1a ghis la11a de septembro 1999. Ni memorigas ke ghin organizos la Araba Skolta regiono kunlabore kun UNESKO kaj la egipta autoritato pri antikvajhoj. La partoprenontoj estu viraj roveroj aghaj inter 18 kaj 25 jarojn, bone parolantaj la anglan au francan lingvon. La programo inkludos laborgrupojn kaj teknikojn por protekti antikvajhojn kaj monumentojn, partoprenadon en projektoj por konservi la piramidojn kaj la sfinkson, kaj vizitojn al la egiptaj muzeoj kaj pluraj kulturaj ejoj. Por gastigado, manghoj, transportoj kaj programajn elspezoj ene de Egiptio pagos la organizantoj. La partoprenontoj au iliaj junularaj organizoj devas pagi por ilia vojagho al Egiptio. Se vi interesighas, bonvolu kontakti la Araba Skolta Oficejo kiel eble plej frue, fakso +202 2633314, retposhto wosomo@idscl.gov.eg.


Trijara raporto de la Europa Skolta Regiono

Tiu chi raporto aperis kaj estos baldau dissendata al la landaj asocioj kaj haveblos che la regiona TTT-ejo. Ghi enhavas:

Eblas mendi pliajn ekzemplerojn che la Europa Skolta Oficejo.


Amikoj de skoltismo en Europo

La Europa Skolta Fondajho enkondukis manieron por pruvi subtenon al la idealojn kaj celojn de skoltismo en Europo kaj finance kontribui al la movado en Europo alighante al la Amikoj de skoltismo en Europo. La jara kotizo estas EUR 150 au CHF 240, kaj dumviva aligho kostas EUR 2000 au CHF 3200. Bonvolu diskonigi tiun chi iniciaton kaj varbi kiel eble plej multe da homojn subteni ghin. Broshuro haveblas de la Europa Skolta Oficejo, Ghenevo.

Speciala evento okazos en Vieno de la 8a ghs la 10 de oktobro 1999 po kunvenigi novajn eblajn Amikojn de skoltismo en Europo. Ghi estos okazo por viziti la urbon kaj ghian chirkauajhon, renoknti aliajn Amikojn kaj partopreni la unuan jaran renkontighon de la Amikoj. Bonvolu diskonigi ankau tiun chi agadon. Detaloj baldau haveblos.


Findatoj

Notu: chiuj invitiloj kaj alighiloj trovighas che la TTT-ejo de la ESR.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.