EUROFAX 82
Julio 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Sekvu la Pacan Krozadon

96 junaj pacmaristoj de la tuta Mediterraneo enshipighos por vojaghi al la malkovro. La komanco de la Paca Krozado alproksimighas kaj estas multaj eblacoj por implikighi en tiun chi ekscitan projekton, ankau se vi ne povas esti en la shipo mem. La TTT-ejo de la Paca Krozado estas plena je informoj pri la vojo, la shipo mem, kaj la Pacaj Aranghoj. Vi povos meme sekvi la vojon de la shipon dum ghi vojhaghas tra la orienta Mediteraneo de la 8a de augusto ghis la 22a de septembro Se vi estos en la Mediteraneo dum tiu periodo, kial ne partopreni en unu el la Pacaj Aranghoj ? Tiuj junularaj festivaloj okazos en Aleksandrioa (Egiptio) la 8an de augusto, en Gaza (Palestinio) la 12an de augusto, en Haifo (Israelo) la 16a de Augusto, en Larnako (Cipro) la 19an de augusto, en Beiruto (Libano) la 23an de Augusto, en Istanbulo (Turkio) la 10an de Septembro, en Tesaloniko (Grekio) la 14an de Septembro, kaj en Pireo (Grekio)la 21/22an de Septembro. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Richard Amalvy au Anna Keep che la Europa Skolta Oficejo en Bruselo


Balkana Ghisdatigo

La Europa Skolta Uficejo estas en reguila ligo kun la skoltaj asocioj de Albanio, Makedonio kaj Jugoslavio kaj zorge sekvas la situacion en Balkanio. Pro la daura evoluo de la situacio, chefe char multaj rifughintoj nun reveturas hejme, nia projekto Infanoj por la estonteco devas adaptighi al tiu chi nova situacio. Ni konsilas al chiuj asocioj dezirantaj sendi volontulojn au helpi la projekton alimaniere, unue kontakti Dominique Bénard (dbenard@euro.scout.org) por ricevi ghisdatan bildon de la situacio kaj konsilon pri la maniero agadi.


Unu tago nur

Ni volas danki Svedion kaj Danion pro la mono kiun ili sendis al la Europa Skolta Fondajho por subteni la skoltismon rn Balkanio. Ni ankau dankas Fédération des Scouts Catholiques en Belgio kaj Eclaireurs et Eclaireuses de France kiuj akceptis adopti unu au pli Centrojn Infanoj por la Estonteco. La Europa Skolta Oficejo ricevis multajn alighojn de volontuloj por labori en la centroj dum somero, sed pli da mono estas bezonata por starigi kaj funkciigi la centrojn.

Se vi volas helpi, bonvolu sendi monon (se eble en Eurooj) al Europa Skolta Fondajho "Emergency in the Balkans", UBS-SA, Poshtkesto 2600, CH-1211 Ghenevo. Konto 240-605864 70F. Ni memorigas ke che la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono (www.scout.org/europe) eblas elshuti materialon pri Nur unu Tago por helpi viajn anojn kompreni la situacio en kiu trovighas la infanoj kaj gejunuloj de Balkanio.


Gvidlinioj de la Jarcenta Fonduso

Kiel anoncite en antaua numero de Eurofax, la Europa Skolta Komitato ekzamenis 31 kandidatighojn el landaj skoltaj asocioj por financa subteno de la Centjarigha Fonduso. Ni klarigis la kriteriojn lau kiuj la komitato jughos. Ni faris tion por ke la asocioj povu antaupripensi la kandidatighojn por financa subteno en 2000 per pli vasta informo en la unuaj pashoj. Ni tamen scias ke pliaj informoj estas bezonataj kaj numero de Euro.Scout.Doc, disdonota per la venonta Europak, donos pli detalajn gvidliniojn kaj ekzemplojn de kandidatighoj kiuj plenumis la kriteriojn de la Fonduso. Tiuj chi gvidlinioj aldonighas al la kandidatighaj dokumentoj kiuj estas sendotaj en septembro.

Chiu leganto de eurofax kiu havas sugestojn pri temoj kadre de la Euro.Scout.Doc au de la kandidatighaj dokumentoj estas invitata sendi ilin al David Bull che la Europa Skolta Oficejo au retposhte che dbull@euro.scout.org.

La asocioj kiuj ricevos subtenon en 1999 estas petitaj plenigi donac-akceptan formularon, subskribota de la persono respondeca pri la projekto kaj ankau, tre grave, de la internacia komisiito. Post ricevo de la akcepta formularo, la unua parto de la donaco estos sendata al la bankkonto de la asocio. La lasta parto de la donaco estos pagata nur post ricevo de formala raporto de la asocio kaj ghia akcepto de la Europa Skolta Komitato. Raportformularoj estos dissendataj en septembro kaj devas reveni ghis la 31a de oktobro.


Nove - Eurotrajno

Chu vi shatus vidi pli bonan intershangho de ideoj, konoj, kapabloj kaj teknikoj inyter la landaj skoltaj asocioj de nia regiono? Se jes, kial ne partopreni en la projekto Eurotrajno, kiu liveras al plenkreskaj estroj trejnajn spertojn en aliaj landoj? Tiu chi projekto estas prilaborita dum la chijara malta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, kaj pushas la landajn asociojn starigi trejnerojn eksterlande kaj akcepti anojn de eksterlandaj skoltaj asocioj en siaj trejnkursoj. Krome, ghi ebligas al trejnantoj partopreni alilandajn trejnteamojn. Se via asocio deziras partopreni, bonvolu legi la prezentpaperon kaj sendi la alighilon kiu trovighas en la julia Europak al Kjeld Jespersen che la Europa Skolta oficejo. La findato estas la 10a de septembro 1999.


EuroPashoj 2000

Por helpi viajn membrojn bone antauplani por la jaro 2000, ni ekkolektas la informojn por la bros^uro Eurosteps 2000. Eurostep (Europasho) estas loko kiu povas esti konstanta centro au provizora tendaro. Ghi devas oferti al gejunuloj 16-22jarag^aj la eblecon partopreni originalajn kaj defiajn projektojn kun alialndaj gejunuloj. Tiuj c^i projektoj devas rilati kun unu el la ses la 6 bazaj fakoj de Pasporto por Europo: esploro kaj malkovro, vivkvalito, demokratio, kulturo, solidareco, kariero kaj sociaj kapabloj. Chiu projekto devas esti prezentata de landa asocio kaj aprobita de la internacia komisiito.

La alighilo estas en la junia Europak. Se via asocio jam havas Europashon aperinta en la broshuro de 1999, oni jam sendis kopion de la alighilo senpere al la Europasho mem, kun peto indiki la shanghojn farendaj en la eldono de 2000. Bonvolu certighi ke la alighilo estu resendata al Jacqueline Collier che la Europa Skolta Oficejo ghis la 10a de septembro (ju pli frue, des pli bone). Kiel kutime, nio danke akceptos fotojn, lumbildojn au vidbendojn.


Nova - Europa Skolta Volontula Programo

Tiu chi programo kunmetos en unu broshuron informojn pri volontulaj eblecoj por gejunuloj en Europo. Anoj de landaj skoltaj asocioj de la tuta mondo povos partopreni, La unua fazo bazighas sur la nunaj skoltaj centroj, sed oni esperas baldau aldoni projektojn kiel Europashoj kaj mediaj kaj komunumaj disvolvighaj projektoj.

La alighiloj estas senditaj per la julia Europak kaj estas ankau senditaj al diversaj ejoj proponantaj volontulajn eblecojn. Komence de oktobro oni produktos la broshuron kaj aliajn informilojn. De la fino de oktobro ghis la fino de marto la gejunuloj korespondos kaj alighos senpere che la ejoj. Kiam ili estos akceptitaj, la Europa Skolta Oficejo estos informata kaj implikata. De la 1a de majo ghis la 30a de septembro 2000 oni kompletos la enpostenigojn kaj taksos la aferon. En oktobro 2000 oni repagos la vojaghkostojn per chekoj, kaj oni samptempe eldonos la broshuron por 2001.

Partoprenontaj ejoj devos proponi minumuman nivelon da eblecojn kaj apogo al la partoprenantoj, por garantii ke indu tien iri. Ili do dovos sin mem taksi kaj disvolvighi. La findato por alighi che la Internacia Skolta Centro en Kandersteg estas la 31a de Augusto.


Kie tranokti en Europo 2000

La jarmila eldono de Kie tranokti en Europo 2000, la europa listo de Geskoltaj Centroj kaj Tendaroj, estas ankau preparata. La alighiloj estas en la julia europak kaj estas senditaj al chiuj centroj de la eldonajho de 1999. La alighiloj devas reveni al la Internacia Skolta Centro en kandersteg ghis la 10a de septembro.


Internacia Prezentletero

Se via asocio sendas membrojn eksterlanden, ne forgesu doni al ili la Internacian Prezentleteron de la MOSM. Ghi certigas ke ili estu tuj rekonataj chie en la mondo kiel membroj de oficiala landa skolta organizo, kuin la rajtoj kaj devoj kiuj sekvas tion. La lateroj estas memdeblaj, po 250, far la socioj de la MOSM che la Monda Skolta Oficejo senpage.

Bonvolu informi la Europashojn, Skoltajn Centrojn, Kaj tendejojn de via asocio ke ili devus peti vidi la Internacian Prezentleteron chiam kiam ili deziras kontroli chu gasto estas ano de vera Skolta asocio.


Observo de autorrajto

Ni ghojas konstati la kreskantan sukceson de nia nova Manlibro por Lupidestroj. Ni tamen deziras atentigi vin pri la autorrajto. Landaj skoltaj asocioj dezirantaj uzi tute au parte la tekston au la desegnajhojn de tiu chi libro au de alia kun simila autorrajto, bonvolu skribi sian peton al la Europa Skolta Oficejo, kun kopio al Interamerika Skolta Oficejo, kiu eldonis la verkon.


Monda Skolta Konferenco kaj Junulara Forumo

Informoj pri la 35a Monda Skolta Konferenco trovighas che la konferenca TTT-ejo (www.scouting.org.za/scouts/durban99). Informoj pri la 7a Junulara Forumo trovighas che (www.scouting.org.za/scouts/youth99). Se vi deziras scii pli pri la sudafrika skolta asocio, vizitu (www.scouting.org.za/scouts).


Findatoj

NB: chiuj invitiloj kaj alighiloj trovighas che la TTT-ejo de la ESR.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.