EUROFAX 81
Junio 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Infanoj por la estonteco

Multaj miloj da infanoj estas nun rifughintaj en Balkanio pro la tieaj militoj. Ili perdis isajn hejmojn kaj tre ofte siajn gepatrojn. Ili ne plu havas sekuran medion, lernejojn kaj emocian apogon. La europa regiono de la Monda Organizo de la Skolta Movado, kune kun aliaj junularaj kaj homaranaj organizoj kiel la AKUNR kaj UNICEF, lanchas projekton titolita Infanoj por la estonteco:

La projekto Infanoj por la estonteco celas geknaboj 8- ghis 14-jaraghaj. Ghi strebas disponigi utilan kaj allogan edukprogramon per pluraj centroj "Infanoj por la estonteco" al kiel eble plej multaj infanoj de la tri landoj koncernataj: Albanio, makedonio kaj Jugoslavio. La centroj "Infanoj por la estonteco" ekstarighos en la rifughintaj tendaroj kaj en la urboj kies infanojn la milito atingis Chiun centron "Infanoj por la estonteco" gvidos teamo da speciale trejnutaj junaj laborantoj aghaj de 18 ghis 30 jarojn. En la teamoj anos skoltestroj de la landaj skoltasocioj kaj de aliaj junularaj asocioj, volontuloj de aliaj europaj landoj kaj gejunuloj de la tendaro mem. La programo proponata de la centroj "Infanoj por la estonteco" estos bazata sur la skolta metodo kaj sur la sistemo de edukado por la evoluado, disvolvigita far UNICEF. Ghi ne estos simple programo por "konsumantoj", sed aktiva programo celante igi la infanojn respondecaj pri sia evoluado. Mono estas bezonata por rapide starigi kiel eble plej multajn centrojn "Infanoj por la estonteco". La landaj skoltaj asocioj de Europo kiuj deziras adopti unu au pli da centrojn "Infanoj por la estonteco" au helpi per materialo kaj volontuloj bonvolu kontakti la Europan Skoltan Oficejon.


Alvoko por volontuloj por "Infanoj por la estonteco"

Chu vi aghas inter 18 kaj 30 jaroj, havas sperton labori kun infanoj au junaj adoleskuloj, kaj volas helpi en la centroj Infanoj por la estonteco" dum Julio kaj Augusto, prefere tri semajnojn? Oni bezonas vian helpon en la rifughintaj tendejoj de Albanio kaj Makedonio, kaj en Skoltaj tendaroj en Jugoslavio. Informoj por alighi estos baldau haveblaj che la Europa Skolta Oficejo eurobureau@euro.scout.org) au la Europa Skolta Regiona TTT-ejo (www. scout.org/europe).


Unu tago nur

La Europa Skolta regiono lanchis novan projekton nomata "Unu tago nur" por kolekti monon por la centroj "Infanoj por la estonteco". Aldonan monon oni petos de fondajhoj, patronoj, landaj kaj internaciaj organizoj. Ni firme rekomentdas al asocioj daure kunlabori mun neregistaraj organizoj kaj help-organizoj. Ni kredas ke gravas subteni la skoltajn asociojn en la Balkanaj landoj kiuj jam laboras por helpi la gejunulojn. Skoltismo ne estas help-organizo, sed ni scipovas labori kun infanoj kaj gejunuloj. La skoltaj asocioj en Albanio, Makedonio kaj jugoslavio jam faris multon en tra malfacila situacio, sed per nia helpo ili povas fari ech pli.

"Unu tago nur" estis pripensata dum renkonto kun tiuj chi asocioj en Ateno la 16an de majo, che la Soma Hellinon Proskopon kun la subteno de la Europa Skolta Regiono. Oni proponas ke kiam skolta unuo (lupida, skolta au rovera) planas tendaron, ghi aldonu la koston de unu kromtago al la kotizo de siaj anoj. Ni kalkulis ke tio estos mezume 5 EUR po persono. La kolektota mono estos donacata al la projekto "Unu tago nur". La Europa Skolta Fondajho gardos la ricevitan monon kaj la Eutopa Skolta Komitato decidos pri ghia preciza uzado. La tuta mono kolekota estos uzata nur por helpi la laboron de Skoltismo en la Balkanoj.

Sendu la monon al:

The European Scout Foundation "Emergency in the Balkans"
UBS-SA Case Postale 2600 CH-1211 Ghenevo
No 240-605864 70F

Tiu chi konto estas en EUR. Transpagante, se eble, en EUR, vi limigos la kostojn. Tamen, pagoj estas bonvenaj en chia shanghebla mono.

La kolektota mono helpos:

"Unu tago nur" ne nur estas monkolekta afero. Ghi estas edukprogramo por Skoltoj en tuta Europo. Oni preparis specialan ilaron por skoltaj unuoj, kiu gvidos niajn anojn por kompreni la situacion de infanoj kaj gejunuloj en Balkanio kaj helpi ilin. La agadoj estas plachaj kaj enhavas praktikan helpilon al okupitaj estroj por trovi programajn ideojn. Ekde meza junio eblos elshuti la materialon de la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono Ni petas la landajn skoltajn asociojn disvastigi tiun chi projekton kaj helpi la skoltunuojn subteni ghin. Dankon pro via subteno al tiu chi grava iniciato. Skoltismo en Balkanio neniam estis tiel grava kiel nun, char ni serchas rimedojn por kuraghigi pacon, justecon kaj reamikighon.


Europa Forumo en Malto

La unua europa forumo pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj estis gastigata de la Skolta Asocio de Malto de la 29a de majo ghis la 5a de Junio 1999. Ghi estis planita kaj gvidata far du novfonditaj laborgrupoj pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj, kaj ghi munvenigis 100 partoprenantoj el 34 skoltaj asocioj de 27 landoj. La forumo celis helpi lanajn skoltajn asociojn disvolvigi sian junularan programon kaj pli bone mastrumi siajn plenkreskulajn rimedojn. La Renovigira Aliro al la Programo (RAP) kaj la modelo Plenkreskuloj en Skoltismo estis la kadro de la arangho. La anoj de landaj teamoj por programo kaj por plenkreskulaj rimedoj havis la eblecon interkonigi siajn spertojn, identigi taugajn praktikojn kaj disvolvigi komunan bazon por sia laboro. La Forumo donis al ili la eblecon malkovri la ilojn kaj materialojn preparitajn de la Europa Skolta Oficejo, de la Interamerika Skolta Regiono, de la Monda Skolta Oficejo kaj de landaj skoltaj asocioj, kaj tarigi proponojn por la Europa Skolta Plano 1999-2007 Chiu partoprenanto disvolvigis projekton por respondi al speciala bezono trovita ene de lia au shia landa asocio, kaj laboris ankau en internacia teamo pri projekto kun komuna intereso. Inter la ekzemploj de projektoj ni mencias:

La pozitiva taksado far la partoprenintoj montris ke la arangho respondis al la bezonoj esprimitaj de la landaj skoltaj asocioj kaj ke sekvajho, sub formo de subregionaj aranghoj, laborejoj kaj similaj eventoj, estas ege petata, se eble en la jaro 2001. La partoprenintoj kaj organizintoj volas varme danki la maltajn skoltojn por ilia eksterordinara bonveno, gastemo kaj loghistika helpo dum la tuta arangho. La rezultoj de la forumo estos sendataj al chiuj partoprenintoj sur diskedo kaj estos baldau haveblaj che la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono. Du venontaj numeroj de euro.scout.doc pritraktos la forumon kaj la efektivigon de la monda programo kaj de la politikoj pri plenkreskulaj rimedoj kadre de la landaj skoltaj asocioj.


Seminario "Unue la infanoj"

Chu ni certas ke la programoj de ni proponataj al geknaboj aghaj inter 7 kaj 11 jaroj bazighas sur iliaj veraj bezonoj kaj ebligas chiun ulon kreski en chiuj eroj de sia personeco? Chu ni certas ke chiuj niaj plenkreskaj estroj metas la profiton de la infanoj en la unuan lokon kaj ke ilia sinteno koheras kun la celoj de nia movado? Europa seminario okazos en Courrière (Belgio) de la 20a ghis la 26a de novembro por pristudi tiun chi temon kaj trovi praktikajn manierojn por plibonigi la kvaliton de la infanaj programoj kaj tiun de la plenkreskula gvidado. La invitilo al la seminario trovighas en la maja Europak kaj che la regiona TTT-ejo. La findato por alighi che la Europa Skolta Oficejo estas la 30a de septembro.


Seminario "Protektita kontrau malbono"

Chu vi opinias ke via asocio havas la strukturon kaj la rimedojn por eviti infanmisuzon? Chu vi faris akuratan analizon de la difino de junulaj rajtoj kaj misuzo? Chu vi scias kiel konsciigi la gejunulojn pri siaj rajtoj kaj sia protektado kontrau misuzo? Chu vi havas la ilojn por elkonsciigi la plenkeskuljn pri la temoj de infanprotektado tiel ke ili povu agi respondece? Do, se vi opinias ke tiuj chi temoj povus gravi por via asocio, bonvolu noti ke "Protektita kontrau malbono" estas seminario pri la infana kaj gejunula bonfarto kaj protektado, aranghata de tri landaj asocioj: la Skolta Asocio de Britio, Skoltismo en Nederlando kaj Skoltj de Francio, kun la subteno de la Europa Skolta Regiono. Ghi okazos en Gilwell Parko (Britio) de la 19a ghis la 26a de novembro 1999. Serchu pliajn informojn en la venonta Europak.


Findatoj:

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.