EUROFAX 80
Majo 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Survoje al la suno en la jaro 2000

En la 11a monda skolta Moot (rovera arangho) de la 11a ghis la 23a de julio 2000, vi povos malkovri kelkaj el la magnifikaj kulturoj, belegaj pejzajhoj kaj amikemaj popoloj de Meksikio. Dum la malkovro-vojaghoj en diversaj regionoj de maza Meksikio, vi pasigos tempon kun meksikaj familioj, tendumos lau internaciaj teamoj, intershanghos spertojn kun diversaj komunumoj kaj lernos pri iliaj tradicioj kaj folkoloro, ghuos grandiozajn pejzajhojn kaj kelkajn historiajn urbojn, havos la okazon helpi kamaparajn kaj indianajn komunumojn respondi al kelkaj realaj bezonoj. La temo de la Moot estas "tradicio por la estonteco". Ghi celos savi la valorojn de la orighinaj civilizacioj en lando rapide shanghighanta kaj revivigante ilin por nia persona kresko. Jam komencis la alighado kaj per Scoutpak oni jam disdonis du informilojn, alighilon kaj programon. Bonvolu noti ke 5% rabato estas proponata por alighoj kaj pagoj antau la 30a de septembro 1999. Por pli da informoj, bovolu kontakti la Moot-a organiza komitato che seop.moot@usa.net, au viziti la TTT-ejo de la Moot che www.moot2000.org.mx.


Vizitu la verdan insulon

Ni esperas ke la unua chapitro de La Verda Insulo tushis vin per la demando: "Kio estas asocio?", kaj "Kio estas edukado?". Se vi malpaciencas pri la dua chapitro, vi povas nun elshuti ghin che la regiona TTT-ejo. Vladimir kaj Ewa diskutas pri la demando: "Se edukado estas helpi homon kreski, kio estas homo?"


5a Euro-Araba renkontigho

Sekve al la temo de la antaua renkontigho en Kuwait, kiu estis pri disvolvigo de poradoleskula programo, la temo de tiu chi renkontigho estos "Junularo por Junularo". Ghi celos kapabligi skoltojn starigi eblecojn por aliaj gejunuloj; malfermi nian movadon al chiuj gejunuloj. Ghi okazos en Pireo (Grekio) de la 20a ghis la 26a de Septembro, samtempe kun la alveno de la Paca Shipvpjagho. Estas invititaj chefaj reprezantantoj de skoltaj asocioj de la Araba kaj Europa Skoltaj Regionoj, speciale la anoj de la landaj teamoj kiuj respondas pri disvolvigo de la junulara programo kaj pri mastrumado de la plenkreskulaj rimedoj. La laborlingvoj estos la araba, la angla kaj la franca. La alighiloj trovighas en la aprila Europak.


Via lasta ebleco alighi al la Paca Shipvojagho

La findatoj por ighi Pacmaristo plilongighis ghis la 15a de majo. Se vi aghas inter 18 kaj 25 jaroj kaj estas ano de junulara organizo en lando de la mediteranea marbordo vi rajtas alighi per vialanda skolta asocio au landa junulara konsilio. Po pliaj informoj, bonvolu kontakti Richard Amalvy au Anna Keep: peaace.cruise@euro.scout.org.


Akvo por kreski

Dum jarcentoj la maro inspiris la plej grandajn farojn de la herooj kaj la plej grandajn artoverkojn, kaj ni shuldas al la maro grandan parton de la monda literaturo. Ghi ofertas mondvastan perspektivon kaj metas en la ghustan lokon niajn chiutagajn zorgojn kaj ambiciojn. Kiam ni planas niajn junularajn programojn ni devus cherpi el la maro kaj el aliaj akvaj fontoj kiel el fantastaj fontoj de inspiro, aventuro, defio kaj miro por la gejunuloj. La Europa Skolta Regiono organizas seminario pri la mara medio de la 4a ghis la 10a de septembro che la landa trejncentro de ZHP en Perkoz (Pollando). Ghi celas instigi landajn asociojn plifortigi la median dimension de la programoj por la gejunuloj aghaj inter 12 kaj 15 jarojn, esplorante la edukajn okazojn de la akvo (maro, riveroj, lagoj, ktp).

La partoprenantoj devas esti anoj de landahj au regionaj teamoj kiuj respondas pri disvolvigo de junularaj programoj au mastrumantoj de novecaj mediaj projektoj por gejunuloj aghaj inter 12 kaj 15 jaroj. La aghlimo estas 10-30 jaroj kaj necesas bona scipovo de la angla au da la franca lingvo. La invitilo haveblas en la aprila Europak kaj che la regiona TTT-ejo.


Enketo pri la Mara Skoltismo

En 1996 fromighi neformala laborgrupo nomata Grupo Odiseo por subteni la discolvigho de la marskoltismo en Europo kiel ero de la skolta programo. Ghi celas antauenigi novajn programajn ideojn kaj agadojn en la marskoltismo ligitajn kun la prioritatoj de la Europa Regiono (ekzemple la programoj Europo por vi! kaj Lando de Aventuroj). Ghi subtenas internacian kunlaboron inter marskoltoj kaj organizon de junuarajn aranghojn por marskoltoj, speciale direktitaj al mediaj agadoj, interkultura memkonscio, komunuma disvolvigho, esplorado kaj malkovro. La grupo komencis enketo pri la markoltismo en Europo por ekscii kiom da marskoltaj grupoj ekzistas kaj en kiuj landoj. Eketilo estas sendata per Europak, serchoj estas faritaj per interreto, kaj la unua provraporto estas preparata. Bonvolu sendi chian informon pri marskoltado havebla en via lando al Eoghan Lavelle che efl@indigo.ie, au al Jacqueline Collier che la Europa Skolta Oficejo.


Marskolta floto pretighas por deankrighi en la jaro 2000

Nun haveblas informoj pri la Marskolta floto 2000 en Danio. Poul Kjaergaard kaj Verner Damm starigis bonegan TTT-ejo pri tiu chi arangho trovebla che www.dds.dk/armada2000.


6a Europa Konferenco de mastrumantoj de geskoltaj centroj

Tiu chi konferenco okazos che la landa trejncentro de ZHP en Perkoz (Pollando) de la 13a ghis la 17a de oktobro 1999. Ghi celas plifortigi kaj disvolvigi kunlaboron inter geskoltaj centroj kaj faciligi firmajn laborrilatojn inter la persinaro de tiaj centroj. La programo de la konferenco enhavas miksajhon da gheneralaj kunsidoj, laborgrupoj kaj agadkunsidoj, kaj distran programon por plifortigi la kontaktojn inter la centroj. La temoj de la kunsidoj enhavos merkatadon kaj publikajn rilatojn de la centroj, ghistata informado pri la Europaj regionoj, personaron de la centroj, sekurecon de la agadoj kaj monkolektadon kaj patronadon. La partoprenontoj havos la eblecon prezenti al la aliaj laboradojn bazitajn sur eroj de ilia propra centro. La konferenca kotizo estas CHF 430 po persono kaj la maksimuma partoprenantaro akceptebla estas 65 personoj. La partoprenantoj el asocioj anoj de MOSM rajtas peti 25%an financan helpon. Fundado estas esperata por malaltigi tiun chi maksimuman kotizon.

Alighiloj haveblas che la landaj asocioj au rekte de la Internacia Skolta Centro de Kanderstag. La aligha findato plilongihghis ghis la 22a de majo. Pos la fina elekto, lapartoprenontoj ricevos tutan informpakajho meze de julio. Por alighi au ricevi pliajn informojn, bonvolu kontakti John Moffat che la Internacia Skolta Centro Kandersteg, 3718 Kandersteg, Svisio Telefono: +41 33 6758282, Fakso: +41 33 6758289, Retposhto: director@kandersteg.scout.org.


Euro.Scout.Doc

La Europa Skolta regiono bezonas efikan ilon por liveri al sia membraro ghisdatajn informojn pri la realigo de la Europa Skolta Plano 1999-2007. Anstatau diversaj bultenoj pri diversaj temoj, oni strarigis novan ilon nomata Euro.Scout.Doc. Ghia formato estas simpla kaj simila sendepende de la temo, kun koloroj kaj subtitoloj klare montrantaj la koncernajn strategiajn prioritatojn. Ghi estos disdonata per Europak kaj che la regiona TTT-ejo. La unua numero prezentas ghisdatigon pri la programo "Europo por vi!" kaj pri ghia realigo far la landaj asocioj. La venontaj numeroj temos pri la Centjara Fonduso, pri Komunikado, RAP, Plenkreskuloj en Skoltismo, Junularaj politikoj, Euro-araba kunlaboro kaj Paca Shipvojagho. LA Europa Skolta Oficeko danke akcepotos tiurilatajn sugestojn kaj rimarkojn de la asocioj.


Adobe Acrobat

La uzantoj de la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono estos rimarintaj ke multaj dokumentoj diponeblas en formato de portebla dokumento (.pdf). Tiu chi formato igas la dokumentojn facile transfereblaj al diversaj platformoj sen ia ajn malsameco en la formato au aspekto. Por legi tiajn dokumentojn, vi bezonas la programon Adobe Acrobat® Reader, senpage elshtebla che www.adobe.com Kial la Europa Skolta Regiono uzas tiun chi sistemon? Ni opinias ke estas pli bone disponigi la informojn kiel arhhovoj .pff che nia TTT-ejo, tiel ke vi chiuj povu konektighi kaj trovi la bezonatajn informojn en tauga tempospaco. Ni ankau esperas ke tio facilifos la informfluon inter la skoltaj asocioj, char ne plu necesos fotokopii invitilojn, raportojn, ktp. Eblos simple sendi retposhtajhon al la interesitaj anoj rekomendante viziti la www.scout.org/europe por meme kolekti la informojn kiam ili volas.


Improware

La TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono ekzistas de preskau du jaroj.

Jam de ghia komenco, ghi estis gastigata de la svisa kompanio Improware AG, kiu liveris senpage chiujn servojn kaj helpon. Ni volas tial danki pro la malavara subteno kaj esperas daurigi tian kunlaboradon en la estontco.


Findatoj

Europaj Skoltaj seminarioj kaj aranghoj.

Mondaj Skoltaj aranghoj

Europa Unio


(aldonajho ne tradukita)

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.