EUROFAX 79
Aprilo 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Mesagho el Jugoslavio

"Karaj geamikoj,
malgrau la streboj de pluraj flankoj, la situacio an nia lando estas nun tia ke ni estas che la komenco de sufiche neatendita kaj malghoja periodo.. Bedaurinde, paco malgajnis batalon kaj le venontaj tagoj setos malghojaj por nia lando kaj por la skoltismo en Jugoslavio. Mi skribas al vi nur por informi vin ke ni daurigos nian laboron lau la chirkauaj kondichoj. Chiam kiam eble, ni provos plene labori kaj partopreni internaciajn aranghojn. Ni provos kontaktadi kun vi. Niaj retposhtaj adresoj estas: scoutyu@classroom.opennet.org (Jugoslava Skolta Asocio); ztpbginv@eunet.yu (Internacia Komisiito, Marko Petrovic). Fakso +381 11 3616816, au +381 11 3110526. Vi povas ankau kontakti nin pere de la Jugoslava Rugha Kruco, kie ni havas bonajn geamikojn, kaj kies nia nova vicprezidanto, D-ro. Radovan Mijanovic, estas prezidanto. Ni esperas ke tiu chi fisongho baldau finighos.

Skolte via, Milutin Milosevic, provizora Ghenerala Sekretario"

Ni ne forgesu ke ni havas gefratojn en Jugoslavio kiuj agadas chiutage por demokratio, bonaj interkomunumaj rilatoj kaj paco. La Europa Skolta regiono faros chion eblan por subteni la Jugoslava Skolta Asocio tra tiu chi misevento, kaj preghos por frua reveno de paco kaj stableco en la Balkanoj


La verda insulo

"Ni ekrakontas la historion de Vladimir kaj Ewa. Sed ghi povus ankau esti tiu de Mircea kaj Dîna, Piotr kaj Ewa, au ech Boris kaj Anna, Maimu kaj Tonu, au Myriam kaj Ahmed* Fakte ni kunmeti plurajn realajn situaciojn por vivigi la personojn de nia rakonto. Tiuj chi personoj efektive ekzistas en la realo. Ni renkontis ilin centope en chiuj tiuj partoj de Europo kie la Skoltismo reelterigas kaj disvolvighas. Ili, inoj kaj malinoj, estas 20 au 30-jaraghaj au eble pli maljunaj, kaj varme interesighas pri edukado de gejunuloj. Ili komprenis ke edukado estas la maniero por transdoni siajn vivalorojn al gejunuloj, kaj por renovigi kaj plibonigi la societon kapabligante la gejunuloijn plenumi siajn eblecojn kaj akiri memkonscion. Ili elektis Skoltismon kiel ilo. Ili ne diras vanajn vortojn, sed agadas chiutage pacience kaj konstante. Ni volas rakonti iliajn historiojn kaj iliajn malkovrojn esperante ke vi povas lerni el ili ion por viaj agadoj".

Se vi volas malkovri kiel la jhus starigita teamo por la landa programo de orienteuropa lando alfrontas la defioj projekti sian novan programon per RAP, vi povas nun elshuti la unuan chapitron de La Verda Insulo de la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono. La verko aperos poparte kaj ni esperas ke ghi vigligos la diskuton en via landa teamo.


Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj.

Tiu chi elstara arangho por membroj de landaj teamoj pri Junulara Programo kaj pri Plenkreskulaj Rimedoj okazos en Malto de la 29a de Majo ghis la 5a de Junio 1999. La findato por alighi estis la 26a de Marto. Se vi maltrafis la findaton, sed deziras esti konsiderata se estus ankorau lokoj, bonvolu sendi vian alighilon al la Europa Skolta Oficejo en Ghenevo, kiel eble plej frue por eviti seniluziighon.


Alighu al la pacha Shipvojagho

Tiu chi elstara europ-araba kunlabora projekto estas por gejunuloj de 18 ghis 25-jaraghaj, elektitaj el junularaj organizoj en la landoj de la mediteranea marbordo. Alighantoj povas partopreni unu el la kvar trajnadoj kiuj dauros po 12 tagojn, inter la 5a de augusto kaj la 21a de septembro, en la shipo "Nigra Zavisha" (Nigra kavaliro). Informoj kaj alighiloj estis dissenditaj al la landaj skoltaj asocioj kaj al la landaj junularaj konsilioj de la akcepteblaj landoj kaj ankau haveblas laupete che la Europa Skolta Oficejo. La findato por alighi estas la 23a de aprilo. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Richard Amalvy au Anna Keep en Bruselo: peace.cruise@euro.scout.org


Savi la Sfinkson

La dua Internacia Junulara Renkontigho por la Proteltado de la Kultiraj Bienoj okazos en la Internacia Skolta Centro de Kajro de la 1a ghis la 11a de septembro 1999. Ghin organizos la Araba Skolta Regiono kaj la Egipta Oficejo por la Antikvajhoj. La partoprenondoj devas esti viraj Roveroj aghaj inter 18 kaj 25 kaj bone scipovantaj la anglan au la francan lingvon.

LA programo enhavos laborgrupojn pri la tehhniko por protekti antikvajhojn kaj monumentojn, partoprenadon en projektoj por protekti la piramidojn lkaj la Sfinkson, viziton al la Egipta Muzeo kaj al pluraj kulturajn lokoj. La organizantoj prizorgos la gastigadon, manghojn, transportadon kaj programkostojn en Egiptio. La partoprenontoj au iliaj junularaj organizoj devos pagi por sia vojagho al Egiptio. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la Araban Skoltan Oficejon fakso +202 2633314, retposhto: wosomo@idscl.gov.eg


Novajhoj de la Europa Skolta Komitato

La Komitato kunsidis en Kandersteg de la 12a ghis la 14a de Marto. Ankau la Europa Komitato de MSA (WAGGGS) kunsidis tie kaj la du komitatoj ankau faris sian kutiman kunan kunsidon sabate por analizi la kunlaborajn planojn kaj la komunajn aranghojn. Kiel kutime, la du prezidantoj eldonos leteron al la asociojn post la kunsido. La Komitato analizia raportojn de niaj laborgrupojn kaj aparte interesighis pri la finaj planoj por Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj en Malto. Oni detale pridiskutis la financajn flankojn de la Paca Shipvojagho kaj la Komitato ankau ricevis evoluan raporton pri la planado de la projekto mem.

La kopmitatanoj estis tre kontentaj ke la monkolekto por la Paca Shipvojagho estis tre fruktodona danke al la strebo de la personaro de la Europa Skolta Oficejo kaj al la persona helpo kaj konsilo de Jacques Moreillon. Chefa malfacilajho por la Komitato estis la ekzamenado de la 35 ricevitaj petoj de financa subteno de la Europa Skolta Jarcenta Fonduso. Che la longa selektado, la Komitato sekvis kelkajn principojn:

La Komitato bezonis iom da tempo por prijughi sian labormetodon kaj pripensi plibonigojn. Ghi provredaktas sian statuton kaj baldau prezentos ghin al la asocioj.


Seminario pri Mastrumado

De la 5a ghis la 11a de Marto okazis en Kandersteg la dua seminario pri mastrumado, kun 32 partoprenantoj el 19 asocioj. La chefaj temoj estis: organiza teorio, strukturoj kaj sistemoj, enkonduko al strategioj por Skoltismo, kiel disvolvigi junularan programon, kiel projekti mastrumsistemon por plenkreskulaj rimedoj, longperiodaj projektiloj, analizado de asocia kulturo, administrado de asociaj financoj, kresko, merkatado. La Europa Skolta Regiono planas aranghi similan seminarion chiujare.


Neformalaj Retoj

La Nord-Suda kaj la Overture reto j kunvenis en Courrière (Belgio) de la 19a ghis la 21a de Marto. La gastiganto, la Katolika Federacio de Skoltoj en Belgio, preparis belegan dekan naskightagan feston por la reto Nord-Sudo, kiu unuafoje kunvenis en Belgio en Januaro 1989. Tiu reto kunvenigis 20 partoprenantojn el 15 asocioj el 10 landoj. Ghisdatigo pri la nunaj projektoj de la socioj eltrovigis novajn tendencojn: la plejmulto de la asocioj nun koncentrighas pri longperiodan kunlaboron kun unu alia lando kaj la edukaj celoj de la kunlaboraj projektoj estas atente prizorgataj.La reto revizis la Charton de Marrakesho, kiu starigas taugan kadron por kunlaboro, kaj decidis disvolvigi praktikajn ilojn por helpi che ghia plenumo. Ghi ankau diskutis pri la sekvoj de la Mondjhamboreo, kaj aparte de la Globa Evolua Vilagho, kaj pri la preparoj cpor la Monda Skolta Konferenco.

La reto Overture kunvenigis 14 partoprenantojn el 10 asocioj el 7 landoj. Ghi bonvenigis novain membrojn Danio kaj Norvegio. Ghi revizis projektojn plenumataj por malfermi la skoltismon al gejunuloj de chiuj sociaj, etnaj kaj religiaj devenoj. Kun helpo de ekstera fakulo, ghi pridiskutis la kriteriojn por bonsukcesa interkultura lernado.

La venonta kunveno de ambau retoj okazos en Kopenhago de la 22a ghis la 24a de Oktobro, gastigate de la Dana Baptista Skolta Asocio. La datoj deciditaj por la jaro 2000 estas 17-19 de Marto en Lisbono che AEP kaj 20-22 de Oktobro en Helsinko che GSF.


Reto por Geskoltaj Reprezentantoj

Chu vi estas skolt(in)a reprezentanto en via landa junulara konsilio au en internacia organo? Chu vi interesighas pri kiel reprezenti geskoltismon che aliaj junularaj organizoj en via lando? Se jes, la jara retkunveno por Geskoltaj Reprezentantoj povas taugi por vi. La datoj de tiu chi arangho shanghighis al 22-24 de Oktobro 1999. Informo pri la loko kaj alighilo baldau venos per Europak.


Europa Volontula Servo

Tiu chi programo, financata de la Europa Unio, ebligas al junaj volontuloj aghaj 18-25 jarojn travivi laborsperton eksterlande por mallonga (minimume 3 semajnoj) au longa periodo (de 6 ghis 12 monatoj). Vi povas elshuti pli da informojn el la Reto che www.europa.eu.int au kontakti vian landan agentejon Junularo por Europo.


Trejnkursoj de la Konsilio de Europo

Chijare, la Junulara Direkcio de la Konsilio de Europo aranghas kursojn pri organiza mastrumado, nivelo kaj kvalito che junulara informado kaj konsikado, trejnado de trejnistoj, Europa-Mediteranea kunlaboro,. La partoprenontoj devas aghi inter 18 kaj 30 jarojn. Informoj kaj alighiloj trovighas en la chimonata Europak.


Findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.