EUROFAX 78
Marto 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Nova Manlibro de Lupidestroj

La anglalingva versio de la Manlibro de Lupidestroj estis publikigata de la europa kaj interamerika regionoj. La regionoj kune prezentis kaj distribuis ekzemplerojn en la Mondj^amboreo. Aldonaj ekzempleroj estos sendataj al c^iuj europaj asocioj c^imonate.

Per la publikigo de tiu c^i verko, la koncepto Macpro-RAP transiras al nova fazo: la terena uzado en la lupida branc^o.

G^i celas la bezonojn de geknaboj inter 7 kaj 11 jarag^aj kaj enhavas c^apitrojn pri: kiel aptigi erojn de la skolta metodo al tiu c^i ag^o, kiel elekti, disvolvigi kaj taksi agadojn, kiel mastrumio la jaran programon kaj kiel taksi la personan disvolvig^on. G^i ne nur bazig^as sur solida teoria koncepto kaj donas praktikajn sugestojn por okupig^i pri lupidaro tago post tago, sed g^i ankau havas belajn bildojn kaj multajn ideojn por la naciaj programaj teamoj. Por kromaj ekzempleroj kaj helpo por c^e eldonado en via lingvo, bonvolu kontakti la Europan skoltan Oficejon.


Seminario pri la Povo de Informado kaj Komunikado

Tiu c^i seminario okazos c^e la Europa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, de la 2a g^is la 9a de Majo 1999. G^i celas: kapabligi la landajn geskoltajn asociojn interkonigi ideojn kaj spertojn pri kiel liveri al gejunuloj aliron al temaj informoj, identigi diversajn komunikilojn klaj analizi ilian utilecon kaj allogecon por la junularo. La partoprenontoj devus esti junaj mastrumantoj de novigaj projektoj en la fako de informado kaj komunikado, au anoj de landaj, regionaj au lokaj teamoj kun tasko mastrumi informadon kaj komunikadon, kapablaj komuniki angle au france, ag^aj inter 18 kaj 30 jarojn. La findato por alig^i c^e la Europa Skolta Oficejo estas la 15a de marto.


Lastaj novej^oj de la Paca S^ipvojag^o

Ig^u paca maristo!

La alvoko por partoprenontoj estas sendita al la landaj skoltaj asocioj de la europa kaj araba regionoj, kaj al la organizoj anaj de la Europa Junulara Forumo kaj de la Mediteranea Junulara Forumo. La akndidatoj devas ag^i inter 18 kaj 25 jarojn kaj esti de landoj de la mediteranea marbordo. LA findato por alig^i estas la 23a de aprilo. Pli da informoj pri la Paca S^ipvojag^o haveblas de Anna Keep au Richard Amalvy, retpos^te: peace.cruise@euro.scout.org.

Bonsukcesaj vizitoj

Richard Amalvy, la projektestro, vizitis dum Februaro Grekion, Turkion kaj Israelon. La Landaj Organizaj komitatoj de la Paca S^ipvojag^o estas nun kreataj kaj starigis la necesajn oficialajn kontaktojn por garantii fruktodonan kunlaboron ja la loka nivelo. Li ankau vizitis la Delegitejojn de la Europa Unio, kiuj estis informitaj de Bruselo pri la projekto. Eblas pligrandigi nian rolon en la programo Media. Nia kunlaboro kun aliaj junularaj organizoj estas alte s^atata.

La Paca S^ipvojag^o kiel gvidprojekto

La Paca S^ipvojag^o integrig^is en la nova programo Junularo por Europo (Youth fo Europe) de la Europa Unio kiel gvidprojekto. G^i trovig^as kadre de la Ago D, kiu subtenas junularaj sâng^oj kun landoj ekster Europa Unio. Tiamaniere, la Europa Komisiono subtenas la inters^ang^ojn lau la vojo de la s^ipo. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Anna Keep au Richard Amalvy c^e la Europa Skolta Oficejo, au vian landan agentejo Junularo por Europo.


Skolta Europa J^amboreo 2001

La planado de la venonta Skolta Europa Jamboreo jam komencig^is. En 1997 estis subskribita interkonsento inter ASDE kaj MSC (Hispanio), ZHP (Pollando), Scouts de France kaj The Scout Association (Britio) por starigi komunan arang^on por iliaj skoltaj branc^oj kaj kunlabori por plibonigi iliajn junularajn programojn. Pro la granda intereso de aliaj asocioj, la organizantoj decidis proponi rezolucion al la Europa Skolta Konfernco de 1998. La konferenco decidis ke la menciitaj asociopj organizos la arang^on nome de la tuta Regiono en 2001. La arang^o okazos en Jambville, Francio, de la 29a de Julio 2001 (malfermo) g^is la 3a de Augusto (fermo), kun ebleco plilongigi la restadon en aliaj tendaroj en Francio, au per hejma gastigado en najbaraj landoj.

G^i celos geknaboj ag^aj inter 11 kaj 15 jarojn kaj la partprenado okazos per landaj partoloj, alig^intaj per landa tac^mento. Oni fakte subtenos la g^emelig^on inter patroloj de malsamaj landoj. La programo bazig^os sur la tri c^efaj fakoj proponitaj de la programo Aventurlandoj de la europa Skolta Regiono: esplorado kaj aventuro, gajni novajn teritoriojn kaj la bando. La J^amboreo utilos liel eksperimentejo de novaj agadoj kaj inters^ang^ejo de ideoj inter landaj asocioj pri kiel plibonigi la programon por la skolta branc^o.

La organizantoj volus ke kiel eble pli da asociaoj partoprenu en la planado kaj mastrumado de la arang^o, por ke g^i estu vere europa j^amboreo. Plki detalaj informoj haveblos c^e la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj en Malto.


Taksado de Europas^oj (EusoSteps) '98

La enketiloj pri la rezultoj de Europas^oj' 98 estas jam analizitaj. Ni ricevis respondojn de 20 Europas^oj de 12 landoj, el 64 en 22 landoj. Aldonajn reagojn ni ricevis de le gejunuloj per la enketilo enhavata de la brros^uro Europas^oj '98, kaj de partoprenintoj en la Europa Konferenco kaj en la Konferenco de Mastrumantoj de Europaj Geskoltaj Centroj.

Entute 5.851 gejunuloj inter 16- kaj 22-jarag^j vizitis la 20 Europas^ojn analizitaj en 1998. La 10 Europas^oj kun la plej alta nombro da eksterlandaj vizitintoj en tiu ag^grupo estis, en malkreska ordo, Kandersteg, Apulia, Bécours, Vässarö, Veruda, Mediteranea arbaro, B.-P. Park, Bucher Berg, Saõ Jacinto, Buitenzorg. La landoj de kie plej da gejunuloj vizitia Europas^ojn estia, en malkreska ordo, Belgio, Germanio, Britio, Francio, Italio, Hispanio, Nederlando, Romanio, Luksemburgio, Danio.

G^enerale, la Europas^oj s^atas la programon c^ar g^i helpas igi iliajn programojn pli defiaj kaj internaciigi ilin, tiel permesante al ili allogi pli da adoleskuloj kaj gejunuloj el sia landoj kaj el eksterlando. Ili tamen rimarkis ke necesas plibonigi la varbadon je c^iuj niveloj per laborgrupoj, trejnkursoj kaj eldonaj^oj, kaj ke la landaj asocioj helpu la grupojn preparig^i antau partopreni en Europas^o. La gejunuloj ankau s^atis la programon kaj taksis sian partoprenandon amuza kaj ric^iga sperto. Ili tamen petis pli da subtenon de siaj asocioj kaj de la Europas^oj por plani kaj ekzekuti iliajn projektojn. La landaj asocioj s^atis la programon Europo Por Vi!, sed petis pli da informoj kaj da helpo de la Europa Regiono por apliki g^in je la loka nivelo.

Baldau publikig^os detala raporto kun la rekomendoj por la landaj asocioj, la Europas^oj, la partoprenantoj kaj la Europa skolta regiono. G^i estos dissendata per la Europak.


Novaj^oj de la Europaj Laborgrupoj

La Europaj Laborgrupoj renkontig^is en Gilwell Park, Britio, de la 19a g^is la 21a de Februaro por analizi la progresoj c^e la apliko de la Europa Skolta Plano 1999-2007. La c^efa tagordero por la laborgrupo pri la junulara programo estis la preparo por la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. Inter la aliaj tagorderoj estis RAP, Europo Por Vi!, la Europa Skolta J^amboreo, Eurofolk kaj la Europaj Seminarioj, la uzado de la TTT-ejo kaj komunikiloj.

Ankaj la laborgrupo pri Plenkreskulaj Rimedoj laboris por prepari la Forumon kaj disvolvis proponon por europa trejnado kaj inters^ang^a programo por trejnistoj.

La grupo pri komunikado disvolvis planon por plibonigi la komunikadon en la regiono. G^i proponis ka antau la fino de la jaro 2002 c^iuj landaj asocioj havu elektronaj komunikiloj por komuniki kaj inters^ang^i ideojn kun aliaj per la Interreto. Aliaj ideoj prezentitaj, kiel la starigo de forumoj kaj dissendolistoj por faciligi la kunlaboron en diversaj fakoj de la Europa Skolta Plano, kaj la kreado de virtuala biblioteko kaj rimedejo, monhelpo por ilaro kaj trejnado, estos proponataj al la Europa Skolta Komitato por decido dum la c^imonata kunsido.


RAP - Sendu al ni reagojn!

Ni nuntempe preparas g^isdatigon de RAP kaj s^atus ricevi raportojn pri la maniero kiel la landaj asocioj aplikis RAP-on. Bonvolu sendi viajn reagojn, rimarkojn kaj sugestojn al Jacqueline Collier c^e jcollier@euro.scout.org. Antaudankon pro via kunlaboro.


Alig^o al la Neformalaj Retoj

Se vi ne ankorau alig^is por partopreni en la renkontig^oj de la retoj Nord-Sudo kaj Overture kiuj okazos de la 19a g^is la 21a de Marto en Courrière, Belgio, tiu c^i estras via lasta ebleco! Anbau retoj, dum tiuj c^i renkontig^oj, debatos interkulturan trejnadon por plenkreskuloj kaj inters^ang^os ideojn, spertojn kaj materialon. Por pli da detaloj, bonvolu kontakti la gastigantan asocion: Fédération des Scouts Catholiques de Belgique, fakso +32 2 511 46 87.


Aliaj urg^aj findatoj

Europaj Skoltaj Seminarioj kaj arang^oj

Bonvolu sendi viajn alig^ilojn al la Europa Skolta Oficejo kiel eble plej frue per Fakso, pos^to au retpos^to.

Mondaj Skoltaj arang^oj

Bonvolu sendi alig^ilojn pri mondaj arang^oj rekte al la Monda Oficejo.


Bonvenon al Anne-Christine

La Europa Skolta Oficejo g^oje bonvenigas Anne-Christine Vogelsang el Svisio. S^i eniras la teamon kiel administra asistantino. S^i eklaboros en G^enevo la 1an de Marto kaj estas atingebla cê eurobureau@euro.scout.org.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.