EUROFAX 77
Februaro 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Ni bonvenigas Bulgarion kiel nia 151a ano

La organizo de la Bulgaraj Skoltoj(OBS) estas nun ano de la Monda Organizo de la Skolta movado. La Skoltismo komincis en Bulgario en la jaro 1911a, kaj estits unue agnoskata de la MOSM en 1923. OBS nun havas 2.000 membrojn, skoltoj kaj skoltinoj, en 57 grupoj en la 29 plej grandaj urboj de la lando. G^ia landa sidejo estas en Sofia. Vi povas kontakti la asocion retpos^te : obs@techno-link.com.


Alvoko pro la Kolombia tertremo

La Kolombia Skolta Asocio petas urg^an helpon de aliaj skoltaj asocioj por povi liveri tegmenton al viktimoj de la tertremo kiu frapis la landon lastatempe. La Monda Skolta Oficejo ricevis mesag^on kies ni publikigas elc^erpaj^ojn:

"Karaj geamikoj kaj skoltaj gefratoj,
vi konas la terurajn kondic^ojn kreitajn de la tertremo en la kafokreska regiono de Kolombio. Pli ol 200.000 homoj restis senhejme kaj tiu c^i estas la plej urg^a problemo liun oni devas solvi. Tempaj tegmentoj por la senhejmuloj.

La prezidento Pastrana petis la Kolombia Skolta Asocio gvidi la strebon por konstrui tempajn tendarojn tiucile. La Nacia Skolta Konsilio kaj la Skoltestro de la Kolombia Skolta Asocio alvokas nun c^iujn skoltojn en Ameriko kaj en la mondo por helpi solvi la tempajn log^bezonojn de tiuj familioj per dono de mono per kiu ni povu ac^eti tendojn. Oni taksis bezonon de almenau 10.000 g^is 14.000 tendoj por 2 g^is 6 personoj po".

Fabia Castaneda Lopez, Landa Skoltestro kaj Alejandro Echavarria,
Membro de la Nacia Skolta Konsilio

Se vi volas donaci monon, bonvolu rekte kontakti la Kolombia Skolta Asocio. Fakso +57.1/287 23 56 Retpos^te: aechavarr@intic.net


Kontraupersonaj minoj

"Karaj skoltoj de la mondo,
pro la minkampoj kiuj c^irkauas nian urbon, ni ne povas iri kien ni volas.. Ni esperas ke vi mem neniam trovig^os en tia situacio."

de Kupa Skolta Grupo en Petrinja, Kroatio

Kiel povas la Skoltismo ne reagi al problemo kies viktimoj estas ofte infanoj? Kiel ni povas resti blindaj al iu el la plej s^okaj skandaloj de nia moderna mondo, kies viktimoj estas gejunuloj? C^iumonate, c^irkau 2.000 homoj, c^efe civiloj, mortas au perdas korpoparton pro la eksplodo de minoj. Multaj milionoj de minoj nun kus^as subtere en pli ol 70 landoj. Dum la pasintaj 20 jaroj kreskis la uzado de minoj por terurigi kaj fug^igi la civilajn log^antaroj. Ilo kauzas terurajn korpovundojn. Ili disrompas familiojn kaj detruas vivojn. La Europa Skolta Konferenco petis ke la Monda Skolta Komitato, la europa Skolta Komitato kaj la landaj asocioj tuj agu por varbi la kompetentajn autoritatojn tute malpermesi la konstruadon, eksporton, depono, transporto, komerco kaj uzado de c^iuj tipoj de kontraupersonaj minoj, kaj uzu tiucelan edukmaterialon por komprenigi la problemon.

La Europa Skolta Regiono, kunlabore kun la Teamo pri Kontraupersonaj Minoj de la G^eneva branc^o de la Svisa Skolta Movado, kaj kun la teknika helpo de Handicapo Internacia, eldonis edukilaron nomata "Minoj". La aro enhavas ludon por komprenigi la problemon al geunuloj inter 8 kaj 16 jaraj. G^in inventis Rovera grupo el G^enevo kiu volis transdoni siajn konvinkojn al aliaj gejunuloj per la fundamento de la skolta metodo "lerni farante". Ni esperas ke aliaj skoltestroj ankaj ludos tiun ludon kun gejunuloj de sia lando. Tiel ili povos helpi solvi la problemon en skolta maniero. La edukilaro estos baldau disdonata per Scoutpak kaj haveblos c^e nia TTT-ejo. Ni dankas la Europan Komisionon, la Junularan Fonduson de la G^eneva Kantono kaj la Fondaj^o Volkart Vision pro ilia helpo c^e tiu c^i projekto.


Plenkreskuloj en la Skolta Movado

Per la decembra kaj la januara Scoutpak oni disdonis du nove pruduktitajn numerojn de la dua serio de Information Exchange (N° 15 kaj N° 16). Eblas ankau els^uti ilin de la europa TTT-ejo


Novaj Europaj Regionaj Skoltaj TTT-pag^oj

Ni esperas ke vi jam vizitis nian novan TTT-pag^oj nun troveblaj c^e www.scout.org/europe. Ili celas plifaciligi la komunikadon ene de la Europa Regiono. Unu el la plaj gravaj plibonigoj estas la ebleco els^uti dokumentojn. Ni pardonpetas ke la novaj pag^oj nuntempe haveblas nur en la angla lingvo, sed la franca traduko devus esti preta fine de Februaro.

Estas kvar c^efak fakoj: La Europa Skolta Plano 1999-1007, Bultenoj kaj raporrtoj, Kio estas en la Europa Skolta Regiono kaj Kion g^i faras?, Ligoj el la Europa skolta regiono. C^e La Skolta Plano, vi trovos la planerojn kaj g^isdatajn informojn pri la progreso okazanta en c^iu temo C^e La Europa Skolta regiono, vi trovos informojn pri la servoj kiujn g^i liveras al siaj membroj, kaj vi povas vidi la anojn de la Europa Skolta Komitato, iliajn taskojn kaj kiel kontakti ilin. Vi povas ekzemple ricevi informojn pri la programo Europo por vi!, pri la europajn seminariojn, kaj els^uti la datenaron Eurosteps 1999, kaj invitilojn al eventoj kiel la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj.

C^e Bultenoj kaj Raportoj, vi povas els^uti Eurofax, Information Exchange, kaj dokumentaron pri diversaj temoj. C^e Ligoj, vi povas ligi al landaj skoltaj asocioj, aliaj Skoltaj regionoj, kaj partneraj organizoj kiel la Konsilio de Europo, Euro<26, Lonely Planet, UNICEF, UNESKO, WAGGGS kaj WWF.

Ni konstante kontrolas la uzadon de la TTT-ejo, kaj jen kelkaj statistikoj:

Vizitu www.scout.org/europe kaj diru al ni viajn proponojn por plibonigo.


Neformalaj Retoj

La retoj Nordo-Sudo kaj Overture renkontig^os de la 19a g^is la 21a de Marto en Courrière, Belgio. Ambau retoj c^efe pritraktos interkultura trejnado por plenkreskuloj kaj inters^ang^os ideojn, spertojn kaj materialojn. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la gastigantan asocion: Fédération des Scouts Catholiques de Belgique. Fakso +32 2 511 46 87.


La Paca S^ipvojag^o

1999 estas la jaro de la Paca S^ipvojag^o. 96 junaj partoprenantoj, elektitaj per la landaj skoltaj organizoj kaj la organizoj anaj de la Europa Junulara Forumo kaj de la Mediteranea Junulara Forumo, partoprenos 4 pac-seminarioj en la s^ipo "Nigra Zavis^a" de la 8a de Augusto g^is la 21a de Septembro.

La elekto de la trejnistoj kaj de la partoprenontoj jam komencis. Atentu la alvokojn por partoprenontoj komence de Februaro. La limdato estos la 23a de Aprilo. La alvoko por trejnistoj, dissendita en Decembro, enhavas gravajn informojn pri kiel kandidatig^i liel ano de la trejntamo de la Paca S^ipvojag^o. LA limdato estas la 5a de Marto.

Ambau dokumentoj haveblas c^e la Europa Skolta Oficejo, kaj pli da informoj pri la Paca S^ipvojag^o g^enerale haveblas de Anna Keep au Richard Amalvy, Europa Skolta Oficejo, Av. de la Porte de Hal 39, B-1060 Bruselo. Tel +32 2 534 33 15. Retpos^to: peace.cruise@euro.scout.org


Monda Skolta Konferenco kaj Monda Skolta Junulara Forumo

La 7a Monda Skolta Junulara Forumo okazos en Balgowan, Sudafriko, de la 19a g^is la 22a de Julio 1999, kaj la 35a Monda Skolta Konferenco en Durban, Sudafriko, de la 26a g^is la 30a de Julio 1999. Por c^iu evento ekzistas dosiero por la landaj skoltaj organizoj, kaj pluraj kopioj de dosiero por la personoj por alig^i. Tiuj c^i dosieroj estis senditaj per la januara Scoutpak kune kun la Konferenca dokumento no. 5, titolita "Disvolvigi celmanifeston por Skoltismo"

La dosiero por la landaj skoltaj organizoj pri la monda Konferenco enhavas informilon, du formularojn por nomumi oficialajn delegitojn kaj akceptatajn observantojn, informojn pri vialanda kotizo de la konferenco, la emblemfolio de la konferenco, informoj pri turismaj vojag^oj post la konferenco, la faldfolio de la programo por la akompanaj personoj kaj faldfolio pri la memoraj^oj, kun mendilo. Se via asocio ne ricevis tiujn c^i dosierojn, bonvoli peti ilin de c^e la Monda Skolta Oficejo.


Urg^aj limdatoj

Europaj seminarioj kaj arang^oj

Bonvolu sendu vian alig^ilon per fakso, pos^to au retpos^to al la Europa Skolta Oficejo kiel eble plej frue.

Mondaj arang^oj

Bonvolu sendi alig^ilojn por la mondaj arang^oj rekte al la Monda Skolta Oficejo.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.