EUROFAX 76
Januaro 1999 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


19a Skolta Mondj^amboreo

La J^amboreo en C^ilio estis granda bonsukceso. La mirinda tendumejo de Picarquin trovig^is en bela natura c^irkauaj^o, la vetero estis varma kaj suna, la c^ilaj gastifantoj estisa amikemaj kaj bonvenigaj, kaj la partoprenintoj el la tuta mondo estis g^ojaj kaj entuziasmaj pri la j^amborea programo kaj pri la subtendara vivo. Entute partoprenis 30.948 geskoltoj, estroj kaj internacia helpteamanoj el 157 landoj kaj teritorioj. 9.183 el ili venis el Europo. Multaj el la 38 cheestantaj landoj sendis sian plej grandan tac^mento al transmara arang^o. La tri europaj landoj kun la plej grandaj tac^mentoj estis Britio (2.004), Francio (1.266) kaj Germanio (940). Europo do sukcesis grande kontribui kaj, kompreneble, profiti de tiu "unufoja en la vivo" evento.

La Monda Skolta Komitato kaj la Monda Skolta Oficejo kunsidos la 19an de marto en G^enevo por taksi kaj plani kaj eltiri kiel eble plej multajn utilajn sekvojn por la venonta Skolta mondj^amboreo. G^i okazos en Sattahip, Tajlando, de la 28a de decembro 2002 g^is la 8a de j^anuaro 2003. Se vi s^atas konigi viajn ideojn kaj spertojn pri la c^ila au pri antauaj j^amboreoj, bonvolu sendu viajn komentojn (fakse au retpos^te, angle, france, hispane au portugale) antau la fino de Februaro al Jean Cassaigneau, Monda Skolta Oficejo, fax +41.22.781 20 53, e-pos^to: jcassaigneau@world.scout.org. Bonvolu ordigi viajn komentojn sub titoloj kiel: preparado, junulara programo, infrastrukturoj, ceremonioj, gastigado. La plej gravaj demandoj estas: kiuj estas la bonaj aferoj kiujn ni volas revidi en Tajlando? Kion ni volas vidi plibonigita en Tajlando? Ni esperas ke multaj europaj asocioj kontribuos per siaj ideoj, kaj ki esperas fari ec^pli bonan venontan Skoltan Mondj^amboreon.


Gravaj eventoj en 1999

Multaj aferoj okazos en 1999 kaj viaj asociaoj vars^ajne havos problemon elekti. Bonvolu noti la sekvajn eventoj por c^efaj estroj:

Ni rimarkigas ke la Europa margeskolta seminario okazos en Perkoz, Pollando, de la 8a g^is la 12a de junio 2000, kaj ne en 1999, lau la unua propono. Informoj pri c^iun Europaj seminarioj kaj eventoj, kun raportoj pri la antauaj seminarioj kaj eventoj, povas esti els^utataj el la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono: www.scout.org/europe.

Mallonga informo pri c^iu el la c^ijaraj Europas^oj (EuroSteps) trovig^as en la speciala aldono al tiu c^i numero.


Europa Centjara Skolta Funduso

La Europa Skolta Plano, aprobita far la Luksemburga Konferenco pasintjare, proponis havigi rektan financan helpon al la landaj asocioj por subteni novigaj projektoj.

Petiloj astas senditaj al c^iuj asocioj dum oktobro kaj ni g^ojas anonci ke, c^e la findato, ni estis ricevintaj 31 petojn. La finaj decidoj okazos dum la marta kunsido de la Europa Skolta Komitato. La mono estos disponebla per la Fonduso por Europa Skoltismo.

La komitato multe interesig^as pri la Fonduso, kaj unuopaj komitatanoj kaj oficistoj volonte kunlaboros kun la asocioj por diskuti petojn au prilabori la venontajn.


Novaj^oj en la Europa Komitato

La Europa skolta Komitato kunsidis en Parizo dum la semajnfino 6-8 de novembro 1998. G^i ankau renkontis la Europan Komitaton de WAGGGS por diskuti pri la Komuna Plano kaj aliaj temoj. Malgrau la densa programo, la Komitato sukcesis renkonti reprezentantojn de preskau c^iuj geskoltaj asocioj de Francio. Dankon al Scoutisme Francais kiu arang^is la aferon.

La Komitato diskutis pri diversaj temoj, inter alie:

La Paca S^ipvojag^o

La Komitato estas tre entuziasma pri la Paca S^ipvojag^o, donanta la eblecon partopreni en la konstruado de la paco en la mondo. Ni povas ankau plibonigi la kunlaboro kun la Araba Regiono kaj kun aliaj internaciaj organizoj, kiel UNESKO, la Konsilio e Europo kaj la Europa Unio.

Centra kaj Orienta Europo

La Komitato konfirmis sian strebon por helpi c^iujn asociojn lau la bezonoj kaj la celon okazigi eventojn kaj agadojn en Centra kaj Orienta Europo, kiel eble.

La Europa Skolta Plano

La kvar laborgrupoj, prezidataj c^iu de Komitatano, estas nun bone progresintaj laj siaj planoj. Se vi havas proponojn pri la Regiona Plano, bonvolu kontakti la koncernan laborgrupa prezidanto:

Financo

La Komitato aprobis la bug^eton por la nova jaro kaj g^oje rimarkis la progreson farita por reveni de la deficiton de la pasinta jartrio. Per Hylander (phylander@euro.scout.org) laboras kun Bill McDonald (wmcdonald@euro.scout.org), honora kasisto. La asocioj ricevos financan raporton aprobotan de la Komitato dum marto 1999.

La Monda Skolta Konferenco 1999

Estas prepaparata antauplano por tiu evento. Speciale por la regiona renkontig^o, okazonta kiel kutime dum la Konferenco en Durban. Ni esperas bonan c^eeston de europaj asocioj.

Europa Skolta konferenco

La raporto pri la luksemburga konferenco estas publikigita kaj estas havebla c^e la TTT-ejo. La planado de la venonta conferenco de 20001 komencis kun Junak en C^ekio, kune kun WAGGGS.

Kandersteg

La nombro de la gastoj en Kandersteg en 1998 kreskis kompare kun 1997 kaj la Komitato gratulis John Moffat, la Direktoro, kaj lian ekipon. La Europa Komitato de WAGGGS kaj la Europa Skolta Komitato kunsidos en Kandersteg en marto 1999.

Personaro

La Komitato bonvenigis Anna Keep al sia nova posteno de vicdirektoro pri eksteraj rilatoj, en la Europa Skolta Oficejo en Bruselo.

Ni bedauras adiaui kaj danki Ray Saunders, kiel direktoro pri komunikado, posti lia transiro al posteno de direktoro pri informadiko c^e la Monda Skolta Oficejo. Inter aliaj taskoj, li bonsukcese produktis 75 numerojn de Eurofax (de septembro 1992 g^is decembro 1998). Dankon Ray, kaj ne forgesu europon.


Novaj^oj en la Europa Skolta Oficejo

Nun, dum la Europa Skolta Oficejo estas plene funkcianta en g^iaj novaj sidejoj, kaj la Regiono preterpasis sian lastatampan financan kaj administran malfacilaj^on, la personaro pretas kaj emas okupig^i pri novaj defioj kaj doni sian plejbonon por halpi la landajn asociojn en 1999. Se vi deziras kontakti unuopajn teamanojn, vi povas tion fari tie c^i:

Bruselo:

G^enevo:

Kandersteg:


Kial Eurofax aspektas nove

La Europa Komitato de WAGGGS anoncis sian intencon lanc^i apartan faksan bultenon por siaj membroj, kaj sekve eksprimis sian deziron ke Eurofax ne pli aspektu kiel komunan publikaj^on de la Europa regiono de WAGGGS kaj de la Europa Skolta Regiono. Eurofax tial revenas al sia unua celo: servi c^efe al la anoj de la Monda Organizo de la Skolta Movado en Europo.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.