EUROFAX 75
Decembro 1995 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Europaj Oficijoj translog^ig^as

Jen la novaj konktaktejoj de la Europa Skolta Oficejo.

Europa Skolta Oficejo, Rue Henri-Christiné 5, CH-1205 G^enevo, Svisio
Tel: +41.22/705 11 00 Fax: +41.22/705 11 09 Email: eurobureau@euro.scout.org

Europa Skolta Oficejo, Avenue Porte de Hal 39, B-1060 Bruselo, Belgio
Tel: +32.2/534 33 15 Fax: +32.2/706 52 67 Email: eurobureau@euro.scout.org

La g^eneva oficejo plene funkcios ekde la 4a he Januaro 1999. La brusela, pro devoj de la personaro rilate al la monda jâmboreo, plene funkcios nur ekde la 18a de januaro 1999. Intertempe, eblos kontakti la personaron de la Europa Skolta Oficejo pere de la Monda Skolta oficejo. La Europa Skolta Oficejo estos fermita de la 24a de decembreo g^is la 4a de januaro.

Ekde tij, la konktaktejoj de la nova Europa Oficejo de MSA (WAGGGS) estos:

Europa Oficejo WAGGGS, Avenue Porte de Hal 38 (Pos^tkesto/Boîte 1), B-1060 Bruselo, Belgio. Tel: +32.2/541 08 80 Fax: +32.2/541 08 99


Skolta Europa fondaj^o de la centa datreveno

Se via asocio ankorau ne sendis alig^ilon al al Skolta Europa Fondaj^o de la centa Datreveno por subteni projektojn en 1999, bonvolu noti ke la datlimo por alig^oj alvenantaj al la Europa Skolta Oficejo en G^enevo estas la 31a de Decembro 1998. Pos^taj alig^iloj devos esti adresataj al Europa Skolta Oficejo, Box 327, CH-1211 G^enevo 4,Svisio.


La paca s^ipvojag^o

La Apoga Komitato kaj la Programa Komitato kunsidis en G^enevo de la 27 g^is la 29a de novembro por elpretigi la arang^ojn por la Paca S^ipvojag^o.. Tiun grandiozan projekton mastrumas la Monda Organizo de la Skolta Movado kaj patronas la prezidando de la Europa Komisiono S-ro Jacques Santer. G^i akceptas anojn de la junularaj organizoj kiuj estas en la Europa Junulkara Forumo kaj en la Mediteranea Junulara Forumo.

La Nigra Kavaliro, apartenanta al la pola geskolta asozio ZHP ekvojag^os el Aleksandrio en Egipto la 1an de augusto 1999 kaj atingos Pireon en Grekio la 21an de septembro. G^i haltos en la palestinaj teritorioj en Gaza, en Israelo en Haifa, en Libano en Beiruto, en Cipro en Larnaca, en Grekio en Rodoso, kaj en Turkio en Antalya kaj Istanbul. C^iu el la 4 vojag^oj dauros almenau 10 tagojn kaj implikos 25 partoprenantojn inter 18 kaj 25-jarag^aj, el la landoj de la Mediteranea Maro. Kaj 4 trejnistojn. Krom la 96 junuloj surs^ipe, miloj da homoj estos invitataj al la Pacaj Arang^oj liuj estos organizataj en c^iu halthaveno. La Europa Unio, la Konsilio de Europo kaj UNESKO entuziasme subtenas la projekton kaj prezentas g^in en siajn proprajn programojn kiel c^everkon. G^i pruvos kiel la Skoltismon povas doni al la gejunuloj eblecojn partopreni en vera agado en la socio, kaj efektive kontribuos en la batalo kontrau la antaujug^o kaj la sentoleremo, kaj al la konstruado de la paco. La apoga Komitato respondecas pri la organizado kaj la financa mastrumado de la projekto. G^in prezidas Jacques Moreillon, G^enerala Sekretario de la Monda Organizo. Anas en g^i reprezentantoj de la G^enerala direktorio XXII de la Europa Komisiono, de la Nord-Suda Centro de la Konsilio de Europo, de UNESKO, de la Europa junulara Forumo, de la Europa Skolta Regiono, de la Araba Skolta regiono kaj de la Monda Skolta Komitato. La Apoga Komitato pristudis la budg^eto por la Paca S^ipvojag^o kaj por la Pacaj Arang^oj kaj ricevis raportojn pri la prelarado okazanta en pluraj havenurboj.

La Programa Komitato de la Paca S^ipvojag^o enhavas reprezentantojn de Casin, specialigita en internacia negociado kaj evitado de konfliktoj, kaj de Beyond la Masko (Trans la Masko), specialigita en interaktiva teatrado, krom la supre menciitaj organizoj. Tiu komitato preparis la programon por motivigi la partoprenontojn kaj helpi ilin atingi la ecojn de pac-makleristoj en siaj komunumoj. G^i ankau planis la enhavon de la Pacaj Arang^oj kaj la trejnado de la trejnistoj, kiu okazos de la 25a de aprilo g^is la 2a de majo en la Internacia Skolta Centro de Kajro .

Per Europak oni jam dissendis informmaterialon. Baldau sekvos pli detalaj informoj kaj alig^iloj por gejunuloj kaj trejnistoj. Atentu ke ankau se via lando ne estas sur la mediteranea bordo, via asocio rajtas doni trejniston ag^a malpli ol 35 jarojn, sperta pril laboro kun gejunuloj, c^efe en la mastrumado de la konfliktoj. Ankau eblas kunlabori organizante inters^ang^oj kun maditeraneaj landoj. Pol pli da informopj, bonvolu kontakti Richard Amalvy au Anna Keep: Email peace.cruise@euro.scout.org.


Seminario pri mastrumado

En januaro estos dissendataj la invitiloj kaj la invitiloj por la Seminario priu Mastrumado. G^i okazos en la Internacia Skolta Centro de kandersteg de la 6a g^is la 11a de marto. Bonvolu noti ke pro tio la alig^limo estos tre frua: 11a de februaro. La Seminario celas plifortigi la mastrumado de landaj skoltaj organizoj kaj asocioj, trejni iliajn pintajn mastrumantojn, helpi ilin mastrumi financajn, teh^nikajn kaj homajn rimedojn, apogi la disvolvigon de la junularan programon kaj de sistemo por mastrumi la plenkreskulajn rimedojn. La partoprenontoj devas esti pintaj mastrumantoj de landaj skoltaj asocioj au organizoj (ekzemple: C^efaj Skoltestroj, Direktoroj, C^efaj Komisiitoj) kapablaj kompreni kaj paroli bonan anglan au francan, Piu c^i arang^o ne havas ag^limon.


Povo de informado kaj komunikado

La datoj de la seminario pri Povo de Informado kaj Komunikado estas nun konfirmitaj: de la 2a g^is la 9a de Majo 1999. G^i okazos c^e la Europa Junulara Centro en Strasburgo, Francio. G^i helpos landajn geskolatjn asociojn inters^ang^i ideojn kaj spertojn pri kiel doni al gejunuloj facilan aliron al temaj informoj, kaj identigi plurajn informilojn kaj analizilojn, ilian utilecon kaj allogecon por la gejunuloj. La partoprenontoj devas esti regionaj au landaj teamanoj kun la tasko mastrumi informado kaj komunikado en landaj asocioj, au junaj mastrumantoj de novigaj projektoj en la fako de informado kaj komunikado. Il devos ag^i inter 16 kaj 26 jarojn kaj povi bone komnuki en la angla au en la franca. La invitilo kaj la alig^ilo estos sendataj per la Europak de januaro. La alig^iloj devos atingi la Europa Skolta oficejo g^is la 15a de marto.


5a Euroraba renkontig^o

Bonvolu noti ke la dato de la venonta euraraba renkontig^o, gastigota de la Soma Hellinon Proskopon en Ateno, Grekio, s^ang^ig^is al 20a-26a de septembro 1999 por okazi samtempe kun la alveno de la Paca S^ipvojag^o. Sekve al la temo de la antaua renkontig^o en Kuvajto, kiu temis pri la disvolvigi la programon por adoleskuloj, la temo de tiu c^i renkontig^o estos Junularo por la Junularo. G^i rilatos al:

  1. helpi gejunulojn krei eblecojn por aliaj gejunuloj en siaj komunumoj;
  2. trejni plenkreskulojn por apogi la gejunulojn;
  3. malfermi nian movadon al c^iuj gejunuloj.

Landaj asocioj de la regionoj europa kaj araba inters^ang^os studojn pri ekzemploj en tiuj fakoj, kaj siajn spertojn pri duflanka kaj multflanka kunlaboro, amendos gvidliniojn pri kunlaboro kaj preparos agoplanon kun landaj kaj regionaj agadoj. Invitilo kaj alig^ilo estos sendata per la janara Europak.


Palestina skolta asocio

Renkonto inter la europaj asocioj kaj reprezentantoj de la europa kaj araba regionoj kiuj okupig^as pri la apogo al starigo de la Palestina Skolta asocio okazis en G^enevo la 30an de novembro. Oni skizis la agadon faritan ekde la euraraba studvojag^o al la Palestinaj Teritorioj en junio 1997 kaj oni decidis novajn c^efprogamerojn. Oni decidis kunordigi la agadon de la du regionoj kaj starigi kadron en kiu landaj asocioj povas labori. Post preparo de detala agadplano far la Palestina Skolta Asocio, la du regionoj la apogantaj asocioj faros apogplanon dum la venonta renkonton en Kajro de la 16a g^is la 18a de aprilo 1999. C^iuj europaj asocioj interesitaj por partopreni, precipe organizante g^emeligojn kaj inters^angojn de gejunuloj, donante trejnadon kaj ekipante distriktajn trejnejojn, devus kontakti Jacqueline Collier, taskita per la euraraba kunlaboro en la Europa Skolta Uficejo: jcollier@euro.scout.org.


Kandersteg plunumas pligrandigan projekton

Preskau 10 000 gejunuloj el 35 landoj vizitis la centron en 1998, por sperti unikan etoson renkonti aliajn homojn kaj lerni novajn aferojn. Dum la pasintaj 4 jaroj, la Internacia Skolta Centro de Kandersteg plenumis gravan pligrandigon de siaj ejoj, kaj en junio 1996 oni oficiale malfermis la kromdomo de la Chalet. C^i tiu jaro, la 75a datreveno de la fondado de la centro, vidis multajn eventojn kaj la finpretigon de novaj log^ejoj por la personaro kaj la gastoj. La Komitato Kandersteg aprobis la finan bug^eton kaj tiel la projekto atingis bonsukcesan plenumon.

Multajn dankojn al c^iuj kiuj helpis la centron realigi sian revon sum la pasintaj kelkaj jaroj, precipe al Peter Eigenmann, la arh^itekto de la projekto. Danke al iliaj kunmetitaj streboj, multe pli da gejunuloj spertos nun la "kanderstegan sorc^on". Por pli da informoj pri la centro, bonvolu kontakti John Moffat, Tel: +41 33 675 82 82 Email: director@kandersteg.scout.org.


Margeskolta seminario

Bonvolu noti ke la dato de la 6a europa Margeskolta Seminario s^ang^ig^is al 8a-12a de junio 2000. La dato de la Seminario pri la Mara Medio restas de la 4a g^is la 10 de septembro 1999. Ambau arang^oj okazos en Perkoz, Pollando.


Kaj fine

La komitatanoj de la Europa regiono kaj la personarodeziras al c^iuj nuiaj membroj en Europo g^ojan festotempon kaj pacan kaj fruktodonan novan jaron.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.