EUROFAX 74
Novembro 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Junularo en centra kaj orienta Europo en s^ang^perido

Kvardekses landaj estroj el dekkvin asocioj el dekdu landoj de centra kaj orienta Europo renkontig^is en Varsovio, Pollando, de la 23a g^is la 25a de oktobro. La temo de la renkontig^o estis Junularo en centra kaj orienta Europo dum s^ang^periodo.

La renkontig^o pristudis la situacion de la junularo dum la periodo da socia s^ang^o kiu sekvis la ideologian kaj ekonomian transformigo de la landoj de centra kaj orienta Europo, kaj analizis la eblecon uzi la celojn, principojn kaj metodojn de Geskoltismo por helpi al la edukadp de la junularo en tiuj landoj. La partoprenintoj konkludis ke iliaj asocioj havas multon komunan, pro la similaj sociaj, historiaj kaj geografiaj kondic^oj en kiuj ili vivas. Kiel alie, la geskoltismo povas oferti tre efikan ne-formalan edukan eblecon por la junularo de tiuj landoj. La partoprenintoj interkonsentis ke devas multe plibonig^i la kunlaboro bazita sur la junularaj programoj kaj kulturaj inters^ang^oj inter iliaj asocioj, kiu povus profiti al multaj gejunuloj en la landoj de centra kaj orienta Europo.C^iuj reprezantataj asocioj engag^ig^is plene kalkuli la konkludojn de la renkontig^o en siaj estontaj planoj.

La reprezentataj landoj estis Blankrusio, C^eh^io, Latvio, Litovio, EJR-Makedonio, Moldavio, Pollando, Romanio, Slovakio, Slovenio kaj Jugoslavio. Cêestis ankau pluraj reprezentantoj de la monda kaj regiona nivelo de ambau WAGGGS (MSA) kaj WOSM (MOSM). La renkontig^on gastigis la pola geskolta asocio ZHP.


Regiona forumo pri la Junulara programo kaj plenkreskuloj en skoltado

La Region Forumo pri la Junulara Programo kaj Plenkreskuloj en Skoltado okazos de la 29a de Majo g^is la 5a de Junio 1999 en la Centro Mount St. Joseph Centre, Malto, gastigate de la malta skolta asocio. G^i celas helpi la landajn skoltajn asociojn plibonigi sian junularan programon kaj la mastrumadon de la plenkreskulaj rimedoj. Tiu c^i arang^o estis planata por plenumi la rezoluciojn de la Europa Skolta Konferenco kaj reagi al la bezonoj agnoskitaj kaj al la demandoj starigitaj far la landaj skoltaj asocioj en c^i tiuj du kernaj fakoj de la Strategio de la Monda Organizo. La partoprenkotizo estas CHF 350, kun ebleco malaltigi g^in lau la LBP (landa malneta produkto) de la koncerna lando.

La partoprenontoj devas esti landaj au regionaj c^efoj s^arg^itaj per la jkunulara programo au la mastrumadoo de la plenkreskulaj rimedoj, anoj de landa au regiona programteamo au trejnteamo, au similaj teamoj, aliaj c^efuloj kiuj okupig^as pri la evoluado de la junulara programo au pri strategioj por la mastrumadoo de la plenkreskulaj rimedoj en skoltato. Ne ekzistas ag^limo por tiu arang^o, sed grava kriterio pos elekti la partoprenontoj estas ilia kapablo labori en angla kaj franca lingvoj. La arang^o povas akcepti g^is 200 homojn, krom eventualaj geedzoj kaj infanoj. G^i havos du laborliniojn: nome, la junularan programon kaj la plenkreskulajn rimedojn, kun kelkajn komunaj kunsidoj pri g^enaralaj temoj interesaj por ambau grupoj, por plifortigi la ligojn inter la du temoj. C^iu partoprenonto povas alig^i al unu sola laborlinio. C^iu asocio estas petata sendi plurajn c^efulojn por partopreni en c^iu laborlinio.

La invitilo kaj la alig^ilo estas en la novembre Europak-o kaj ankau troveblas c^e la regiona TTT-ejo. La plenigita alig^ilo oni sendu al la Europa Skolta Oficejo por ke g^i alvenu plej malfrue la 26an de Marto 1999. Ni rekomendas al la partoprenontoj sendi siana alig^ilon kiel eble plej frue.


Retoj nordo-sudo kaj overture

La retoj Nordo-Sudo kaj Overture kunsidis en Berno de la 23a g^is la 25a de Oktobro cê la Svisa Skolta movado.

La reto Nordo-sudo kunvenigis 20 partoprenintoj el 10 landoj. G^i revizis la nunajn planojn de la asocioj, ekzamenis studojn pri kazoj de kunlaborado, diskutis la temo "fido kaj malfido" kaj ekekzamenis la sekvojn de la c^artoj de Kigali kaj de Marraches^ per enketilo preparita de unu el la partoprenantoj. La afero dauros dum la estontaj kuvenoj. Oni inters^ang^is informojn pri projektoj de MOSM kaj de MSA. Fine, la reto aprobis rezumon de siaj celoj kej labormetodoj preparita de iu el la partoprenantoj petite de la reto, kiu mem jam estis difininta la bezonon pri pli konstanta laboro kaj pli bona ena kaj ekstera kompreno de la celoj.

La reto Overture kunvenigis la plej grandan nombron da partoprenantoj en sia vivo: 20 el 9 landoj. La Europa seminario pri almarg^enigita junularo kaj la aprobo de tiutema rezoluzio en la Europa Konferenco estis donintaj novan forton. La c^efa tagordero estis la varbado de plenkreskuloj el etnaj kaj marg^enaj komunumoj. Iu el la partoprenantoj arang^is simulacian ludon kaj sekvis prelego pri kiel alproksimig^i al islamaj familioj. La reto ankau revizis la nunajn projektojn de la asocioj pri laboro kun rifug^intoj, almigrintoj, handikapaj kaj marg^enaj gejunuuloj, kaj planis venontajn numerojn de la bulteno Overture.

La venonta kunveno de ambau retoj okazos en Courrière, en Belgio, de la 19a g^is la 21a de Marto 1999, c^e la Federacio de Katolikaj Skoltoj de Belgio. La reto Nordo-Sudo okupig^os pri la trejnado de estroj kadre de la komunuma evoluo kaj de la kunlaboro, kaj la reto Overture okupog^os pri la interkulturaj trejnmetodoj. C^e la regiona TTT-ejo disponeblas la bazaj labordokumentoj, inkluzive de la c^artoj de Kigali kaj de Marrakes^, la bulteno Overture, la raporto pri la europaj seminarioj pri marg^enaj gejunuloj kaj pri la konstruado de pacaj kaj amikecaj pontoj, rezumoj de la projektoj kaj raportoj pri la retaj kunvenoj.


Europo por vi!

La bros^uro EuroSteps 99 (Europas^oj 99, en angla, franca kaj germana lingvoversioj) kaj Where to stay in Europe 99 (Kie restadi en Europo 99, en angla kaj franca lingvoj) estas pretaj kaj nuntempe presataj. Ili estos sendataj alé la landaj asocioj kaj al alig^intaj ejoj tuj poste.La léandaj asocioj devus do kapabli disdoni ilin al la lokaj grupoj antau Kristnasko. Se vi ankorau ne mendis ilin, bonvolu rapide fari tion per faksaj^o al John Moffat c^e la Internacia Skolta Centro en Kandersteg. Fax: +41..33/675 82 89.

En 1999 ekzistos 64 EuroSteps in 22 landoj. Inter la novaj landoj estas Latvio kaj Norvegio. Ili estas ekscitaj projektoj por gejunuloj inter 16- kaj 22-jarag^aj en Belgio, Francio, Italio, Germanio, Slovenio, Hispanio, Svisio, Britio kaj Jugoslavio. Temas pri projektoj pri la 6 bazaj temoj de Pasporto al Europo, kaj pri muziko, pentrarto, fotoarto, dancarto, tradiciaj metioj, restaurado de antikvaj monumentoj, protekti kulturan kaj inustrian posedaj^on, socia laboro kun viktimoj de milito, handikapuloj kaj malprivilegiuloj, antaudefendo kontrau arbaraj fajroj, ripari difektojn kauzitajn de tertremo, g^ardenprizorgado, birdobservado, hajkado, vels^ipado, kaj pluraj mediaj aferoj. Estas io por c^ia emo.

Bulteno kun rezumo de c^iuj EuroStep kaj reagoj de la asocioj pri diversaj flankoj de "Europo por vi" estos baldau dissendata per Europak, kune kun raporto pri la du europaj seminarioj pri "Europo por vi": Sperto kaj Aventuro, gastigataj de la Verband Christlicher Pfadfinder und Pfadfinderinnen, Landesverband Bayern. La informo ankau haveblos c^e la regiona TTT-ejo: www.scout.org/europe


Together - We make a great team!

Internationally renowned travel guides publisher Lonely Planet helped by providing maps for this year's Europe For You ! publications. During the last 25 years, Lonely Planet has built up a wealth of experience and a stable of writers who have produced guidebooks to nearly every country on the planet. Lonely Planet Travel Guides explore a destination in depth whether city, country or continent with options to suit a range of budgets.

As the name suggests, Lonely Planet Shoestring Guides are designed for travellers who want to make their money stretch as far as possible: for the truly budget-conscious traveller, these 'tried and true' classics offer reliable, first-hand advice on transportation, where to eat and accommodation.

For a free, full-colour catalogue, or to subscribe to their free quarterly newsletter, Planet Talk, please contact: Lonely Planet Publications, 10a Spring Place, London, Great Britain, NW5 3BH. Email: go@lonelyplanet.co.uk Or visit their web site at: www.lonelyplanet.co.uk where you will find a wealth of information about almost every country on the planet.


Seminarioj kaj arang^oj 1999

La programo de seminarioj kaj arang^oj por 1999 estas senditaj al c^iuj asocioj per Europak kaj haveblas nun c^e la regiona TTT-ejo: www.scout.org/europe. La informoj estos regule g^isdatigataj.


Kunlaboro alportas fruktojn kun Euro<26

Multaj el la europaj landaj sistemoj por la karto Euro <26 havis en sia tagordo kunlaboron kun skoltaj organizoj. Ekde autuno 1998 c^irkau 2000 skoltoj en Aragonio (Hispanio) ig^is avantag^uloj de provprojekto en kiu ili ricevis automate, estante skoltoj, la karton Euro<26 "Carnet Joven" kiu proponas al ili multajn avantag^ojn kiel rabatoj c^e multaj varoj kaj servoj en ilia lando kaj eksterlande. Se en via lando ekzistas sistemo por karto Euro<26 kaj vi volas esplori similan kunlaboron, lernu pli pri tiu cprovprojekto kontaktante Julian Villarroya, Carten Joven, Franco y Lopez 4, 50005 Zaragozo, Hispanio. Tel: +34.976/55 09 04. Fax: +34.976/55 34 32.

Pli ol 2,5 milionoj da homoj en pli ol 20 europaj landoj posedas junularajn kartojn. C^iuj kartoj surhavas la simbolon Euro<26 logo, kiu indikas la lokojn kaj la servojn kiuj proponas avantag^ojn kaj rabatojn. C^iuj organizoj por la karto eldonas senpagan gvidlibron por la membroj kun listo de la haveblaj avantag^oj. Pliaj informoj pri la sistemo Euro<26 trovig^as en c^iuj niaj eldonaj^oj Europo por vi ! Au c^e g^ia TTT-ejo www.euro26.org Email: eyca@euronet.nl

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.