EUROFAX 73
Oktobro 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Mesag^o de la Prezidanto

"Karaj geamikoj,
mi g^oje raportas pri la finaj decidoj nun faritaj pri la estonta loko de .a nova Europa Skolta Oficejo en Bruselo kaj en G^enevo C^iuj internaciaj komisiitoj ricevos kompletajn informojn pri la telefonaj numeroj kaj la pos^taj adresoj kiam ili estos precizigitaj. Ni intencas ke c^iuj faksaj^oj kaj pos^taj^oj bezonu esti adresitaj nur al unu el niaj oficejoj. Nia interna organizo ebligos ke la komunikaj^oj estu transdonataj al la koncerna komitatano au oficisto sendepende de kie li trovig^as.

La brusela oficejo estos en Avenue de la Porte de Halle, en la sama konstruaj^o de la nova Europa Oficejo de WAGGGS (MSA), kiun posedas la Scouts et Guides Pluralistes de Belgique. La Europa Skolta Komitato estas aparte kontenta ke realig^is sia deziro vidi la novaj regionaj oficejoj en Bruselo sub la sama tegmento.

La G^eneva oficejo estos en nova konstruaj^o en Rue Henri-Christin., nur kelkajn stratojn for de la Monda Skolta Oficejo, sed atingebla perpiede te g^i.

Nia celo estas ke la nova Europa Skolta Oficejo estu funkcianta en ambau urboj ekde la 1a de decembro.

La mono akirita per la vendo de la brusela oficejo en 299 Avenue Molie`re estos investata en la Eusopa Skolta Fondaj^o por la regiono."

David Bull
Prezidanto
Europa Skolta Komitato


Europo por vi! (Europe For You!)

Koran dankon al tiuj kiuj sendis reagojn de la partoprenintoj de la Programo Europo por vi!, kaj al c^iuj kiuj sendis alig^ilojn por Europas^oj '99 (Eurosteps). La datenoj estas nun enirantaj la datenarojn kaj la bros^uro estos kompleta en la angla, franca kaj germana lingvoj fine de tiu c^i monato. Jacqueline Collier ankorau kolektas raportojn, artikolojn, intervuojn kaj jug^ojn pri c^iuj flankoj de Europo por vi!, tial bonvolu sendi kion ajn vi havas. La materialon oni uzos por pli vaste promocii la programon.


Adoleska saneca kaj emocia evoluo

La unua europa seminaro pri la temo de la adoleska saneca kaj emocia evoluo okazis en Budapes^to de la 19a g^is la 25a de septembro. G^i kunvenigis 27 partprenantojn (10 skoltinojn kaj 17 skoltojn) el 16 landoj: Belorusio, Bosnio-Erzegovino, Bulgario, Danio, Francio, Grekio, Hungario, Islando, Irlando, Portugalio, Slovakio, Hispanio, Britio, Jugoslavio. La gvidantaro venis el Germanio, Egiptio kaj Britio. La seminaro celis kurag^igi la naciajn asociojn meti temojn rilatajn al la saneca kaj emocia evoluo en la junularajn programojn por gejunulojn inter 12 kaj 16-jarag^aj, kaj en la trejnadone de iliaj estroj. La partoprenintoj havis la okazon prezenti materialon, serc^rezultojn au projektojn starigitajn en siaj landoj, diskuti ekzemplojn de bonsukcesaj projektoj en la europa kaj araba regionoj, skizi edukajn celojn, agadojn kaj trejnadajn kurserojn, kaj sperti per kreigaj metodoj, kiel interaktiva teatro kaj papergluado. La partoprenintoj estimis ka malmultaj, au neniu, asocioj en nia regiono sufic^e atentis pri la bezonoj de la adoleskantoj rilate al la saneca kaj emopcia evoluo, au donis al siaj estroj la kapablojn necesajn por okupig^i senteme kaj sekure pri tiaj bezonoj, kaj por scii kie ricevi konsilojn kaj helpon. Oni rekomendis ke la asocioj donu al unu ano de siaj teamoj pri la nacia programo kaj la plenkeskulaj rimedoj la taskon trovi manierojn por plifortigi tiun c^i laborkampon, kaj ke oni klopodu por evoluigi kunecon inter skoltaj kaj skoltinaj asocioj, sanecaj spertuloj, konsilantoj, koncernaj s^tataj instancoj kaj fakaj neregistaraj organizoj pri adoleska saneca au emocia evoluo. La raporto enhavos precizajn rekomendojn al la landaj asocioj.


Laborgrupo pri plenkreskulaj rimedoj

La nova laborgrupo pri plenkreskulaj rimedoj renkontig^is unuafoje de la 25a g^is la 27a de septembro en G^enevo. G^ia taskon estas helpi la Europan Skoltan Komitaton realigi la europan Skoltan Planon 1999-2007, kaj precipe g^ian trian parton "La plenkreskuloj kiujn ni bezonas". La grupon prezidas Th.re`se Bermingham kaj g^iaj membro estas Jean-Christoph Carner-Chabran (Francio), Damian O'Connor (Irlando), Tomas Rehak (C^eh^io), Ivo Stajdohar (Slovenio), kaj Kjeld Jespersen (Europan Skolta Oficejo). Partoprenis la kunsidon ankau Philippe Pijollet, Direhtoro de la Plenkreskulaj Rimedoj en la Europa Skolta Oficejo. La c^efa punkto en la tagordo estis kiel organizi la regionan agadon pri plenkreskulaj rimedoj dum tiu c^i jartrio. Prioritare estos helpi la inters^ang^oj de ideoj kaj spertoj inter la landaj asocioj, per diversaj komunikilio, kiel seminaroj, rentontig^oj, kaj elektrona komunikado. La grupo planis la Europan Forumon pri la Junulara programo kaj la plenkreskulaj rimedoj, kiu okazos en majop 1999. Detaloj pri tiu c^i arang^o trovig^as en "Seminaroj kaj arang^oj 1999". G^i kapabligos la partorenontojn ricevi novajn konojn kaj scipovojn, kaj inters^ang^i spertojn en la fako de la plenkreskulaj rimedoj. La invitilo trovig^os en la Europak de novembro.


Laborgrupo pri la Junulara programo

La unua kunsido de la nova laborgrupo pri la junulara programo okazis en Gilwell Park (Britio) de la 11a g^is la 13a de septembro. G^ia tasko estas helpi la Europa Skolta Komitato realigi la Europan Skoltan Planon 1999-2007, kaj c^efe g^ian duan parton "Pli bona skoltado pol pli da junuloj". G^in prezidas George Hourdakis kaj g^iaj membroj estas Jean-Pierre Darimont (Belgio), Bjoern Seelbach (Germanio), Abderrahmen Vaz (Francio), Andrew Wilson (Britio), and Jacqueline Collier (Europa Skolta Oficejo). Partoprenis en la kunsido ankaj David Bull, Prezidanto de la Europa Skolta Komitato. La c^efa tagordero estis la Renovigita Aliro al la Programo (RAP), kaj kiel plej bone helpi la landajn asociojn plibonigi siajn junularajn programojn. La grupo preparis bazajn demandojn pri c^iu pas^o de la proceso RAP por vivigi la diskuton en la landaj asocioj kaj trovis novajn evoluigendajn ilojn por kompleti la Gvidlibron pri RAP. G^i starigis proponon por plibonigi la TTT-pag^ojn pri la Junulara programo kaj starigi ligojn inter la landaj programaj teamoj, elektis temojn por.la venonta numero de la bulteno RAP, kaj analizis planojn por la Europan Forumon pri la Junulara programo kaj la plenkreskulaj rimedoj, kaj pri pluraj sub-regionaj arang^oj. la c^efa celo de tiuj c^i arang^oj estos stimuli la asociojn inters^ang^i siajn spertojn kaj edukajn materialojn, kaj havigi proponojn por la Skolta Plano. Aliaj mallonge pritraktiaj tagorderoj estis Europo por vi! kaj Aventuraj Landoj (Lands od Adventure), kiuj estos la c^efa tagordero de la venonta kunsido. Pli detala raporto aperos en la Bulteno RAP baldau verkota.


La Pac-s^ipvojag^o - Varbi por paco kaj reamikig^o en la Mediteraneo

La projekto Pac-s^ipvojag^o celas trejni 100 junajn perantojn-negociantojn, inter 18 kaj 25-jarag^aj, el landoj de la mediteranea marbordo, pri la temoj de paco kaj batal-mastrumado. Tiuj pac-maristoj estos trejnataj en la s^ipo Zawisza Czarny (la nigra Zawisza, nomo de antikva kavaliro), tri-masta vels^ipo, longa 36 metrojn, posedata de la pola ZHP. G^i estis kondtruita kiel fis^kapta s^ipo en Danzigo en 1952, kaj poste transformita kaj modernigita en 1965 kaj 1980. La s^ipo jam akceptis pli ol 15000 gejunulojn kaj travelis en la Balta kaj en la Norda maroj, g^is la insuloj Kanariaj, Kanado, Usono kaj Bahamo.

Dum augusto kaj septembro 1999 okazos 10 surs^ipaj seminaroj, dum la s^ipo veturos de Aleksandrio en Egiptio al Pireo en Grekio, vizitante dumvoje Gaza, Haifa, Beiruton, Limassol, Famagoston, kaj Istanbulon. Partoprenante en c^iuj eroj de la c^iutaga s^ipa vivo, la junaj partoprenontoj ricevos pli profundan komprenon de la mara medio, la ventoj kaj la mar-tajdoj. Kelkaj povos ec^ lerni navigacii per la steloj. C^iuj povos profiti de la tempo surtere en la halt-havenoj por ekkoni la lokajn kulturojn. Kunlabore kun la lokaj autoritatoj, oni arang^os ekspoziciojn, spektaklojn kaj aliaj agadojn koincide kun la vizitoj de la Pac-s^ipvojag^o. Tiuj c^i "Pacaj Arang^oj", organizotaj far c^iu el la sep landoj kaj teritorioj vizitotaj de la s^ipo, alvokos al granda movado de junularo por montri g^ian engag^og^on al paco, reamikig^o kaj evoluo.

La Pac-s^ipvojag^o estas planita kaj realigata far Monda Organizo de la Skolta Movado, kun la helpo de la Europa Unio, de la Nord-Suda Centro de la Konsilio de Europo, kaj de UNESKO, kunlabore kun la Europa Junulara Forumo kaj sub la protektado de Jacques Santer, prezidanto de la Europa Komisiono. La partoprenontoj estos elektataj ene de la organizoj kiuj estas anoj de la Europa Junulara Forumo kaj g^iaj kunlaborantoj.

Por pliaj informoj, bonvolu retskribi al: peace.cruise@euro.scout.org, au kontakti la Europan skoltan Oficejon.


La demando 2000

Dum la jaro 2000 alproksimig^as, la gejunuloj devus eble rigardi malantauen kaj ankau pensi kune pri la estonteco. Europo travivas transformperiodon kaj estas g^ia junularo kiu vivos kaj desegnos tiun estontecon. La Fondaj^o Heinrich Boell organizas internacian junularan konkurson. Gejunuloj (naskitaj post la 31.12.1971) estas invitataj prezenti mallongan sed signifan demandon pri la estonteco, kun mallonga aldona teksto klariganta kial tiu demando gravas por ili. Internacia j^urio elektos kaj premios 8 el la prezentitaj demandoj, kaj la elektitaj demandoj starigos la temojn de pluiraj internaciaj renkontig^oj por gejunuloj el almenau 15 europaj landoj, kiuj okazos venontjare en la europa kultura c^efurbo por 1999, Weimar (Germanio). La findato por sendi la konkursaj^oj estas la 1a de novembro 1998. Por ricevi pliajn informojn (en la germana, angla, franca au rusa lingvo) bonvolu kontakti la Fondaj^on Heinrich Boell Tel: +49.30/285 34 381 Fakso: 49.30/285 34 308 E-pos^to: Scheurich@Boell.de


Neformalaj Retoj

Kiu interesig^as por partopreni la venontan renkontig^on de la reto nord-suda kaj de la reto Overture, en Berno (Svisio) de la 23a g^is la 25a de oktobro, devus alig^i tui kaj senpere c^e la Svisa Skolta Movado . Fakso: +41.31/328 0549, au alig^i per la TTT c^e: www.pbs.ch/internationales/network98.html

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.