EUROFAX 72
Septembro 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


EuroSteps 1999 (Europas^oj 1999)

La lasta findato por alig^i kaj arang^i Eurostep-ejon en 1999 estas la 11a de septembro. Bonvolu faksi vian alig^ilon al Jacqueline Collier c^e la Europa Skolta Oficejo g^is tiu dato.


Europe For You! (Europo por vi!) Spertoj

Kurag^igite far la multaj sukcesaj rakontoj kaj favoraj mesag^oj reicevitaj de la landaj asocioj c^i-somere pri Eurostep, Pasporto por Europo kaj al.iaj eroj de la programo Europo por Vi, la Europa oficejo volus eldoni bultenonpor plidisvastigi tiujn informojn. Bonvolu sendi kopiojn de raportoj, artikoloj, intervjuoj, jug^oj au ian ajn reagon de la partoprenantoj al Jacqueline Collier. Ni danke ricevus ankau fotojn, lumbildojn. Multajn dankojn al c^iuj kiuj jam sendis informojn, inkluzive de Ian Caunt, Media Asistanto c^e la Internacia Skolta Centro en Kanderstag, kiu vizitis Eurostep-ejon en Jugoslavio, jam c^i-somere, kaj skribas:

"La Eco-Camp Pancevo okazis c^e la EuroStep-ejo en la insulo Bela Stena, meze de la rivero Danube apud Belgrade. Mi estis en la tendaro de la 21a g^is la 24a de augusto kaj gvidis informain sesiojn pri SCENES (Skoltaj modelaj Centroj por Naturo kaj Medio) kaj media eduko. Tio enhavis ankau la gvidadon de senso-vekaj ludoj similaj al tiuj kiujn vi uzas en Kandersteg. La partoprenantoj venis el Bosnio-Herzegovino, Bulgario, Francio, Makedonio (Ek-Jugoslava Respubliko), Slovenio kaj Jugoslavio. Estis rimarkinde kunvenigi skoltojn el tiom multaj eks-jugoslavaj landoj en spirito de amikeco kaj kunlaboro. La plimulto estis inter 17- kaj 25-jarag^aj kaj venis pro ilia intereso en la medio. La jugoslavaj skoltoj esperas ricevi kontrakton por uzi au la tutan insulon Bela Stena au alian apudan insulon, kiuj povus ig^i centron de SCENES. La tendaro montris la grandan favoron kiu ekzistas por la medio. Tiuj Roveroj kaj junaj estroj ege agemas kaj ilia entuziasmo devas ricevi apogon nun. Ni ankau vizitis la jugoslavan oficejon de la Regiona Media Centro por meza kaj orienta Europo (REC). La REC dej^oras por 15 landoj de meza kaj orienta Europo (retpos^to: rec-info@rec.org) Ilia programo concernas diversajn madiajn temojn, inkluzive de mondaj madiaj problemoj, eltenebla evoluo, Ag^endo 21, organizado de projektoj kaj komunikado".


Neformalaj retoj

La venonta renkontig^o de la retoj Nordo.sudo kaj Overture okazos en Berno (Svisio) de vendredo la 23a g^is dimanc^o la 25a de oktobro. La partoprenkotizo estos CHF 130.- G^i ne inkluzivas la transporton al Berno. Berno havas flughavenon kun ligoj al la c^efaj europaj urboj. La programo kaj la alig^ilo trovig^as en kla Interreto c^e la adreso www.pbs.ch/internationales/network98.htm, kaj vi povas ankau kontakti la internacian sekretarejon de la svisa geskolta movado: Telefono: +41.31/328 05 45 Fakso: +41/31 328 05 49 Retpos^to: sekretariat@pbs.ch


C^imonataj findatoj por alig^i al seminarioj

Adoleska saneca kaj emocia evoluo: restas lokoj en la europa seminario pri la Adoleska saneca kaj emocia evoluo kiu okazos en la Europa Centro en Budapes^to (Hungario) de la 19a g^is la 25a de septembro 1998. Bonvolu toj sendi fakson al la Europa Oficejo se vi volas partopreni.

Mastruma trejnado: tiu c^i seminario, okazonta en M.lan, Francio (30a de oktobro - 4a de novembro), celas kapabligi volontulojn kaj profesiulojn por praktiki bonan mastrumadon de siaj asocioj je la landa nivelo. Findato por alig^i estas la 20a de septembro.

Edukado al partoprenado demokracia socio: tiu c^i seminario okazos en Jerusalemo (Israelo) (23-29 de novembro), g^i celas helpi la landajn asocioj evoluigi altkvalitajn neformalajn edukprogramojn kiuj kapabligi iliajn mambrojn aktivig^i kaj respondacig^i en demokratia socio. La findato por alig^i estas la 26a de septembro.

Geestroj edukantaj gejunulojn - seksa identeco kaj seksaj roloj de la geestroj. Iama titolo "viraj estroj en skoltinismo" (Eurofax No. 70, Julio 1998), tiu seminario de la Europa Regiono de WAGGGS okazonta en Beinwil-am-See, Svisio (12a-15a de novembro), celas starigi kopnscion pri la rolo de geestroj edukantaj gejunuloj. La findato por alig^i estas la 25a de septembro.


Kie restadi en Europo 1999

La Centroj kiuj deziras aperi en la eldono 1999 de tiu c^i populara listo devas plenigi la necesajn formularojn jkaj resendi ilina al siaj landaj estrejoj La limdato por la ricevo de la alig^iloj, aprobitaj de via internacia komisiito, c^e la Internacia Skolta Centro en Kanderstag estas la 30a de septembro 1998

Por pliaj informoj, bonvolu kontakti John Moffat c. la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, CH-3718 Kandersteg, Svisio, Telefono: +41.33/675 82 82; Fakso: +41.33/675 82 89

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.