EUROFAX 71
Augusto 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Kie restadi en Europo 1999

En la julia Europak-o, la asociaoj ricevis tutan alig^ilaron por la 1999-jara eldono de Where to stay in Europe (Kie restadi en Europo), la listo de la europaj centroj kaj tendumejoj. La nuna eldono havas informojn pri c^irkau 280 centroj en 23 landoj, kaj ni esperas plialtigi la nombron de centroj kaj landoj prezentotaj venontjare.

Ni rekomendas al c^iuj asocioj diskonigi tiujn c^i informojn al ilialandaj centroj por doni al la geskoltoj pli da eblecojn en Europo. La centroj kiuj deziras alig^i devas plenigi la necesajn formularojn kaj resendi ilin al iliaj landaj estrejoj. La limdato por la ricevo de la alig^iloj c^e la Internacia Skolta Centro en Kanderstag estas la 30a de septembro 1998 (Atentu: en la julia Europak-o oni erare menciis la 31a de augusto kiel limdato). Oni devas obei tiun limdaton c^ar multe da tempo estas bezonata por enigi c^iujn informojn kaj prepari la libreton por la presado.

Se vi havas demandojn au bezonas pliajn informojn, bonvolu kontakti John Moffat c. la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, CH-3718 Kandersteg, Svisio, Telefono: +41.33/675 82 82; Fakso: +41.33/675 82 89


La Europa tendaredej^ora programo 1999

C^iuj asocioj mambraj de MOSM (WOSM) ricevis kompletan dokumentaron por alig^i al la Europa Tendardej^ora Programo 1999. Tiu c^i programo celas helpi junajn usonanojn evoluigi ilian estrecon kaj interkulrutan lernadon per volontula de^orado ne europa Skolta Centro. La centroj kiun deziras gastigi partoprenanton de tiu programo devas jam posedi firman dej^orantaran programon kaj kapabli gastigi eksterlandan skolton por almenau 6 semajnoj. Plenigitajn alig^ilojn oni sendu al la Internacia Skolta Centro en Kendersteg g^is la 31a de augusto 1998. La malfruaj alig^oj ne validos por la programo de 1999.


Eurosteps (Europas^oj)

Bonvolu resendi vian plenigitajn alig^ilojn al Eurstep '99 al la Europa Oficejo g^is la 11a de septembro. La Alig^ilo trovig^as en la junia Europak-o. Bonvolu, aldoni mapon, fotojn, lumbildojn au vidbendon, se vi ankorau ne faris tion. Bonvolu ankau eventuale sendi la taksilon pri Europas^oj '98


Europak

La septembra Europak-o enhavos la raporton de la 16a Europa Skolta Konferenco, inkuzive de la Regiona Skolta Plano 1999-2007 kaj de la rezolucioj, kaj la dokumento Seminarioj kaj Arang^oj '99, por helpi la landajn skoltajn asociojn c^e ilia planado. Inter la c^efaj venontjaraj arang^oj trovig^as komunaj seminarioj kun WAGGGS (MSA) pri la sekvaj temoj: volontula junulara laboro, evoluada edukado, informo kaj komunikado, la mara medio, skolta geskoltado, infanaj rajtoj, internacia estrado. Okazos renkontig^o de la europaj junularaj reprezentantoj, du renkontig^oj de la retoj Nord-Suda kaj Overture, kaj la europa geskolta Mastruma Konferenco. Aldone, la MOSM organizos seminarion pri projekta mastrumado, forumon pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj, Euro-araban renkontig^on kaj la Pac-s^ipadon.


Projekto por c^iuj

La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estis konge konsiderati "la sekreto plej bone gardata en la mondo" (verkas Janneke Rebergen de Scouting Nederland), tamen g^i estos 50-jara la venonta 10a de decembro 1998. La Deklaracio proklamas la bazajn rajtojn kiujn c^iuj civitanoj de la mondo devus g^ui. Kelkaj el ili, kiel la rajto al la libertempo kaj la asocia rajto, estas gravegaj por volontulaj asocioj kiel la niaj. Por substreki la gravecon de tiuj c^i rajtoj, Scouting Nederland, invitite de Amnestio Internacia, akceptis engag^ig^ en tiu projekto. Dum nia landa skolta tago, ni kolektis pli ol 30.000 subskribojn favore al la Deklaracio. Niaj c^iuag^aj anoj iris surstrate, ne nur rimarkigante ke Scouting Nederland estas kreskanta organizo, sed samtempe klarigante che la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj ekzistas por c^iuj Amnestio Internacia klopodos c^ijare kolekti kiel eble plej multe da subskriboj el la tuta mondo, kaj tre vers^ajne ankau el via lando. Ege pli da geskoltoj povus fari tion kion faris la geamikoj de Scouting Nederland. Alproksimig^ante al la Monda J^amboreo, viaj membroj povas klarigi al viaj samlandanoj ke nia geskolta vivmaniero estas rekte ligita al la liberecojn kiujn nu g^uas. Aliaj devus havi la saman liberecon, c^u ne? Ni esperas ke la europaj asocioj bonvolu helpi Amnestion Internacian malkovri "la sekreton plej bone gardatan en la mondo". La tasko estas simpla, sed la signalo tiel donata de la geskoltoj ne povos ne esti rimarkata. Ni malkovru la sekreton plej bone gardatan en la mondo dum ni pretig^as por la Monda Skolta J^amboreo!


J^amboreo sur la ondoj / J^amboreo en la interreto

La datoj por tiuj c^i du eventoj, kiuj samtempas, estas 17a-18a de oktobro 1998. Ambau proponas bonegajn eblecojn por kunigi skoltojn tutmonde per radia au elektronika komunikado. Se vi ne ne jam pensis pri implikigi viajn mambrojn, kial ne provi c^ijare? Vi trovos pli da informoj pri tiuj eventoj vizirante la koncernajn TTT-pag^ojn c^e la URL-oj: www.scout.org/jota kaj www.scout.org/joti au rigardu en la Scoutpak de la 23a de junio.


Dungo

La Europa Skolta Oficejo intencas dungi Helpantan Direktoron pri Publikaj Rilatoj, por helpi la Direktoron pri Publikaj Rilatoj en lia laboro, c^efe se temas pri komunikado kaj rilatoj ligitaj al la Pac-s^ipado.

Liaj au s^iaj c^efaj taskoj estos la sekvaj:

La sukcesa kandidato ankau helpos la Direktoron pri Publikaj Rilatoj c^e c^iuj liaj taskoj rilataj al reprezentado kaj komunikado kun la diversaj europai instancoj kaj europaj junularaj forumoj.

La kandidatoj devos posedi la sekvajn ecojn kaj kapablojn:

La posteno havos bazon en bruselo kaj la kandidatoj devos jam posedi au akiri log^rajton kaj laborrajton por Belgio.

La dungo estas unujara, komencanta la 1a de oktobro 1998, kun ebleco de jara renovigo. La elspezoj por translog^ig^i kaj instalg^i ne estos repagataj.

La interesitoj estas invitataj sendi kandidatig^leteron kaj CV-on antau la 1a de septembreo 1998. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Aidan Jones, Europa Skolta Oficejo, 299 Avenue Molie`re, B-1050 Bruselo, Fakso +32/2/3470007. Retpos^to: ajones@euro.scout.org


Contacts @euro.scout.org

La internaciaj komisiitoj kaj iliaj asocioj kiuj uzas retpos^ton povas kontakti la Europan Skoltan Komitaton kaj la Honotan Kasiston per la jenaj retadresoj:

La unuopaj funkciuloj de la europa Skolta Oficejo povas esti kontaktataj per la sekvaj adresoj:

La retpos^ta adreso de la Europa Skolta oficejo en Bruselo estas:

Kaj, kompreneble, vi povas rekte skribi al Eirofax per la adreso:


Contacts @wagggseurope.org

La anojn de la Europa oficejo de MSA (WAGGGS) eblas kontakti per la jenaj adresoj:

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.