EUROFAX 70
Julio 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Instruado de internaciaj lingvoj

La Europa Junulara Centro de la Konsilio de Europo invitas alig^i al kurso pri la interkultura lingvoinstrruado kiu okazos en Strasburgo de la 10a g^is la 15a de novembro. La kurso celas pruvi ke en lingvokurso eblas varbi por la interkultura instruado por junaj laboristoj kaj partoprenantaj estroj kiuj agas kiel vargistoj en ilia internacia laboro. Tiu estas specialiga kurso por homoj kiuj havas sperton en lingvoinstruado. Pliaj detaloj estas senditaj per la junia Europak. La alig^ilojn oni sendu rekte al la Europa junulara Centro antau la 10a de septembro, kaj kopie al la Europa Geskolta Oficejo. Ni esperas ke niaj membroj scipovu profiti je tiu ebleco. Por pli da informoj, kontaktu Richard Amalvy au Heather Roy c^e la Europa Geskolta oficejo (Fakso: +32.2/346 3917).


Unua Euro-Araba Ekologia Renkontig^o

La Tunezia skolta asocio, kunlabore kun la Araba Skolta Regiono kaj la Europa Skolta regiono, organizos la Renkontig^on kun la temo "Skoltado por eletneble evoluo" de la 1a g^is la 10a de Augusto 1998 (El Arabaj Skoltaj Novaj^oj, n-o 2). La Renkontig^o celas disvastigi la konscion pri mediaj problemoj, plifortigi la reton inter la asocioj kaj la organizoj kadre de la mediprotektado kaj plibonigi la rilatojn inter la Araba kaj la europa Skoltaj Regionoj. La landaj skoltaj asocioj povas partopreni per tac^mento da 24 skoltoj ag^aj inter 17 kaj 22 jaroj (Roveroj) kaj tri estroj. La kotizo estas 200 USD, kaj enhavas c^iujn kostojn de log^ado, nutrado kaj enlanda transporto. La tunezia skolta asocio zorgos pri c^iuj tendaraj log^elspezoj dum la tuta periodo (1-10a de Augusto). G^i aldone prizorgos log^igi la tac^mentojn la tagon antau kaj la tagon post la Renkontig^o. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la Tunezian Skoltan Asocion (Fakso: +216.1/79 12 06), la Araban Regionan Skoltan Oficejon (Fakso: +20.2/263 33 14, E-pos^to: wosmo@idsc1.gov.eg) au la Europan skoltan Oficejon (Tiu c^i projekto anas en la programo Eurosteps '98 -Europas^oj '98- Pliaj detaloj trovig^as en la bros^uro Eurosteps '98.)


Novaj^oj de la arabaj skoltoj

Eurofakso bonvenigas la antaunelongan lanc^on de la E-pos^ta versio de la anglalingva "Arab Scout News", eldonata de la Oficejo de la araba regiono. Tiu c^i evoluo plifortigas la rilatojn inter niaj du regionoj per pliaj konscio, kompreno kaj inters^ang^o. Fawzi Farghali, Direktoro de la Araba Skolta Regiono, invitas c^iujn anojn de la Europa Skolta Regiono skribi al li por eniri la dissendoliston de tiu c^i nova publikaj^o: "Illi povas sendi al ni iliajn petojn kaj elektronikajn adresojn, kaj ni regule sendos al ili niajn novaj^ojn".


Adoleska emocia kaj saneca evoluo

La limdato por alig^i al la Europa seminario estas la 24a de Julio. Tiu c^i estas la lasta atentigo. La seminario okazos en la Europa junilara Centro en Budapes^to, Hungario, de la 19a g^is la 25a de Septembro. Invitilo kaj alig^ilo trovig^as en la aprila Europak.


Reta renkontig^o

La Europa Skolta Regiono kaj la Europa Regiono de la MSA (WAGGGS) organizas nun kune la jaran renkontiog^on por la geskoltojn kiu^jn iliaj landaj asociaj s^arg^is g^isdatigi la regularojn kej programojn por la junularo en landa konsilio, kaj por tiuj kiuj reprezantas la europan geskoltismon en europaj junularaj forumoj. La renkontig^o proponas klerigan kurson por landaj kaj europaj reprezentantoj kaj diskuton pri la problemoj reciproke interesaj. G^i plifortigas la reton por kreskigi la influon de la geskoltismo, kunordigas la sintenon al leg^aro por la junularo en Europo.kaj g^enerale stimulas la partoprenantoj por ceteraj arang^oj. La Renkontig^o okazos en Vieno, austrio, de la 17a g^is la 20a de Septembro 1998. La alig^oj devas atingi la Europan Geskoltan Oficejon antau la 1a de Augusto. La detaloj estis liverataj per la augusta Europak.


Abonu Eurtofax. G^i estas senpaga!

La legantoj kiuj povas aliri la TutTeran Teksaj^on jam povis legi Eurofax en pluraj lingvoj danke al la laboro de libervolaj tradukantoj. Ekde la venonta monato, se vi havas retpos^tan adreson, vi povas ricevi Eurofax rekte de nia nova senpaga retpos^ta abonservo. Kunlabore kun Global Scoutnet, la teksta versio de c^iumonata Eurofax estos disdonata retpos^te en ses lingvoj: Angla, Franca, Germana, Itala, Hispana kaj Esperanta.

Kaj pli! Vi povas nun elekti ricevi la oficialan anglan au francan version en ilia nova formato kiun vi povas malfermi en via komputilo kaj p^resi g^in en la konata "portebla dokumenta formato" (PDF) kreita per Adobe Acrobat. Posedante la taugan legilon, praktike c^iuj komputiloj povas legi tiujn dokumentojn, kaj vi havos ekzempleron de Eurofax multe pli klara ol tiu kiu nuntempe la plimulto de la anaj asocioj ricevas fakse.

David Bull, prezidanto de la Europa Skolta Regiono, estis inter la unuaj kiuj ricevis la provversion: "Eurofax en la formato PDF venas en bona formo kaj estas granda pligonigo kompare kun la antaua nur teksta versio". Ankau Jose' Warletta provis la version PDF: "Mi ne trovis problemojn por malfermi la aldonitan datenaron. Havi version en Adobe acrobat estas bona ideo".

Por uzi la novan PDF-formaton, vi devas instali kopion de la senpaga programo Adobe Acrobat Reader 3.0. Vi povas preni g^in de la TTT-ejo de Adobe. Vi povas trovi g^in ankau en pluraj KD-oj au diskedoj disdonataj kun revuoj pri informadiko.

Eurofax haveblas:

Angle eurofax-pdf-en
France eurofax-pdf-fr
Angle eurofax-en
France eurofax-fr
Germane eurofax-de
Itale eurofax-it
Hispane eurofax-es
Esperante eurofax-eo

Kiel aboni: tri facilaj s^tupoj

C^ion oni faras per simpla retmesag^on:

  1. Skribu novan mesag^on per via retpos^ta programo kaj sendu g^in al listserv@scoutnet.org
  2. En la unua linio de la teksto (ne en la "objekto", kiu ne estos legata) skribu "subscribe" kaj la nomon de la versio kiun vi volas aboni, lau la dekstra kolumno de la c^i-supra listo.
  3. Post malpli ol 24 horoj vi devus ricevi konfirmilon.

Via mesag^o devus aspekti pli mal pli kiel tiu c^i:

To: listserv@scoutnet.org
From: (Via retpos^ta adreso)
Subject:
cc: - - -
subscribe eurofax-pdf-en

Lau la c^i supra ekzemplo, via adreso aldonig^us al la dissendolisto de la angla versio de Eurofax en PDF-formato. Tio estas c^io kion vi devas fari. Vi povas abon c^iam, sed, se vi volas certi ricevi la augustan numeron, vi devus aboni antau la 31a de Julio. Vi povas aboni kiom da versiojn vi volas. La listo de la abonantoj ne estos konigata al iu ajn. La listoservilo ne ebligas tion.


Global Scoutnet

En decembro 1994 okazis en Courrie`re (Belgio) seminario de la Europa Regiono kun titolo "Konstrui la Globan Vilag^on - novaj strategioj por multkultura eduko". Grava rezulto de tiu c^i seminario estis la kunfandigo de c^iuj la tiam ekzistantaj komputilaj retoj en unu solan, nome "Global Scoutnet", kies oni reg^istris la interretan fakon "scoutnet.org". Nun, Global Scoutnet estas la sola skolta komputila reto en du the^nologioj. G^i uzas la retojn BBS (bultenejoj) por atingi kiel eble plej multe da skoltoj en la tuta mondo. Global Scoutnet ofertas forumojn al kiuj eblas aliri kiel al dissendolistoj au kiel al novaj^grupoj (per Interreto) au kiel al Eh^opos^to (per multaj el la BBS-oj de la reto). G^i funkciigas ankaj Pordegon (Gateway) kiu disponigas senpagan aliron al la retpos^to ankau al la uzantoj de BBS-oj kiuj ne estas en la Interreto, kaj g^iaj datenarejoj estas alireblaj per la Interreto kaj per BBS. La sola Interreta fako kiu Global Scoutnet uzas estas scoutnet.org.

Confuzo kaj nervozo inter la anaj asocioj kreis la varbado por alia reto, nome "Global Scoutnet Organization" (GSO), kiu uzas la interretan fakon scout.net. Gravas klarigi ke nia regiono nur havas rilaton kun la Global Scoutnet kreita en nia europa seminario, kaj ne kun GSO.

Gino Lucrezi, elektita internacia kunordiganto de Global Scoutnet, kaj aktiva eno de la Informadika Eksperimenta Grupo de AGESCI, en Italio, klarigas: "Ni hjavas neniun rilaton al GSO. Tio signifas ke c^io kio rilatas al la fako scout.net estas materialo de la GSO, kaj ne koncernas Global Scoutnet, fondita en 1994. La g^usta nomo de nia organizo estas Global Scoutnet, sen mencio de "organizo". Por pli da informoj pro Global Scoutnet, bonvolu rekte kontakti Gino Lucrezi.


Europas^oj (Eurosteps) 1999

Ni multe dankas la Europas^ojn kiuj havigis al ni la alig^ilojn por 1999. Tiuj kiuj ankorau ne faris tion, trovos la alig^ilon en la junia Europak. Bonvolu plenigi g^in per la detaloj de via projekto (aui projektoj) kaj sendi g^in tiamaniere ke g^i alvenu antau la 11a de Septembro. Bonvolu, sendi mapon, fotojn, lumbildojn au vidbendon, se vi ankorau ne faris tion. Kun la alig^iloj de la novaj Europas^oj, vi devus havigi al ni ankau la taksilon pri Europas^oj '98, kaj ciujn informojn ajn kiujn vi kolektis pri la opinioj de la gejunuloj au spertojn pri tiu c^i programo kaj sugestojn por plibonigi g^in.


Seminario MSA (WAGGGS)

La Europa Regiono de MSA organizas seminarion pri "Viraj estroj en la skoltina movato", kiu okazos en Svisio de la 12a g^is la 15a de novembro. La invitilo por la seminario estis sendata al la asocioj per la julia Europak. La limdato por alig^i estas la 25a de Septembro. Pliaj informoj c^e Annis Tammisto, programestrino, MSA Europa Regiono

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.