EUROFAX 69
Junio 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Prezentado de David Bull

David Bull, brito, estas elektita prezidanto far la nova Europa Skolta Komitato. Jen lia enkonduka parolado al la Europa Skolta Konferenco:

"Dankon pro via helpo kaj via amikeco. Via nova Comitato pretas servi al vi. Mi devas eble mencii la fakton ke la viraj komitatanoj sin honoras labori kun Therese Bermingham, la unua virino elektita en la Europa Skolta Komitato. Kune kun la Konferenco, mi dankas la eksan komitaton pro g^ia laboro dum la lasta trijaro. G^i estis ekzemplo por ni c^iuj. La nova komitato senpacience deziras labori kun la personaro de la europa Skolta Oficejo, kiun mi volas denove danki pro c^io kion g^i faris g^is nun kaj ankorau faros. La elektoj por la komitato montris bonegaj kandidatojn de la tuta regiono. Mi volas gratuli ilin, kaj esperas ke tiuj kiuj ne estis elektitaj ne senkurag^ig^u, sed daure laboru por la europa skoltaro. Nin atendas pluraj temoj, inter kiuj:

Konklude, mi ripetus kion mi skribis okaze de mia kandidatigo: "Baza kondic^o por ni estas konscii pri la bezono disvolvigi nian subtenon al la junularo kun klara monda kaj europa vidpunkto"

Ankoraufoje dankon, ni komitatanoj vere volas labori kune kun c^iu el vi. La Europa Skolta Komitato kaj la Europa Komitato de MSA renkontig^as c^i-monate en Bruselo (19a-21a de Junio).


Adoleska saneca kaj emocia disvolvig^o

La europa seminaro pri.Adoleska saneca kaj emocia disvolvig^o okazos c^e la Europa Junuilara Centro en Budapes^to, Hungario, la 19a-25a de Septembro 1998. G^i celas instigi la landajn asociojn inkludi sanecan kaj emocian disvolvig^on en siaj programojn por la gejunuloj 12-16jarag^aj, kaj en sian estrotrejnadajn programojn. Findato por alig^i estas la 24a de Julio. La invitilon oni sendis per la aprila Europak.


Eldonita la Gvidlibron de la RAP-uzanto

La Gvidlibro de la RAP-uzanto celas helpi vian nacian plan-patrolon krei novan junularan programon au revizikaj g^isdatigi ekzistantan programon. G^i enhavas enkondukon al la mondskal programa politiko, klarigantan la ligon inter la disvolvigo de junulara programo kaj g^ian diskonigo kaj realigo; nau RAP-ilojn liuj prezentas la c^efajn pas^ojn en la disvolvigado de programo kaj, konklude, "Bezonataj Plenkreskuloj", enkonduko al la politiko de la plenkreskulaj rimedoj, kiu havas proksiman rilaton kun RAP. La verko estis unue disdonita al c^iuj landaj asocioj dum la Europa Konferenco. Kroma ekzemplero estos sendata c^i-monate al la landaj komisiitoj por la programo, kune kun blanka kaj nigra nebindita ekzemplero, uzebla por fari fotokopiojn por la laborgrupoj. Oni ankau faros diskedon per kiu vi povos reprodukti diagramojn kaj fari lumpag^ojn. Ni devas danki c^iujn kiuj implikig^is en la disvolvig^o de tiu c^i projekto.dum la pasintaj tri jaroj, kaj speciale la anojn de la RAP-reto, kiuj helpis nin identigi la bezonojn de la landaj asocioj, kontribuis per ideoj kaj ekzemploj de malsamaj konceptoj, kaj provis surkampe parton de la materialo. G^i liveros utilajn bazajn informojn kaj praktikajn ekzemplojn por instigi al profunda diskuto pri la temoj de la junulara programo en via asocio.


Paco en la Mediteraneo

Dum la paco en la proksima oriento s^ajnas pli rompig^ema ol iam, kaj fremdmalamo s^ajnas kreski en Europo, estas bezono realigi edukprogramojn kiuj helpo la gejunulojn havi pli pozitivajn sintenon kaj rilatojn. Ekde 1995, ASDE (Hispanaj Skoltoj) kaj la hispana komitato por UNICEF laboris kune por plifortigi la pacon en la Mediteraneo per programo de kulturaj inters^ang^oj, estrotrejnado kaj kultura agado. De la 3a g^is la 13a de julio, ili organizos la duan internacian seminarion pri pacedukado por junaj estroj el la mediteranea regiono, kaj seminaron pri interkultura edukado por anoj de NRO (neregistaraj organizoj) kiuj laboras en tiu fako. Sekvos la tendaro "Ponto de Kulturoj", por junuloj inter 14 kaj 16-jarag^aj de la 14a g^is la 24a de septembro. Starig^is reto pri pacedukado, la unua bulteno eldonig^is kaj TTT-ejo ekaperis. Ni deziras al ASDE kaj UNICEF grandan sukceson en tiu grava projekto. Kontaktu la retan sekretaron: pazmed@nodo50.org Fakso: +34.91/3147475 au vizitu la TTT-ejon de la projekti c^e: www.nodo50.org/pazmediterraneo.


Kunveno de la geskolta reto

La tria reta kunveno de la geskoltaj reprezentantoj c^e landaj junularaj konsilioj kaj c^e la europaj junularaj instancoj okazos la 11a-20a de septembro 1998 en Austrio. La formo de la renkontig^o estos c^ijare malsama c^ar la geskoltaj reprezentantoj c^e la landaj junularaj konsilioj alvenos j^audon la 17an por partopreni klerigan tagon kaj la la geskoltaj reprezentantoj c^e la europaj junularaj instancoj alvenos vendredon la 18an. Okazos sesioj por pridiskuti c^iujn temojn kiuj interesas diversajn grupojn kaj kunigi sciojn. Se vi deziras pli da informojn pri tiu c^i evento, bonvolu kontakti la Europan Skoltinan Oficejon.


La Sentimuloj

La Sentimuloj temas pri skoltoj en orienta kaj centra Europo, kiuj pluvivigis la skoltan spiriton malgrau la oprimo kaj persekutoj dum pluraj jardekoj, kaj revivigis la skoltan movadon kiel eble plej frue. La Skoltismo naskog^is en 19907 kaj rapide disvastig^is en multaj mondpartoj. C^irkau la fino de la 1930aj jaroj la skoltismo firme ekzistis en pli ol 50 landoj, sed por kelkaj el ili malhelaj tagoj estis venontaj. La valoroj de la skoltismo ne estis akcepteblaj al totalitaraj kaj komunismaj reg^imoj. La skoltismop estis malpermesata kaj la skoltoj estis persekutataj dum 30, 40, au ec^ 50 jaroj, sed la skolta spirito neniam mortis. G^i pluvivis en la koroj kaj mensoj de tiuj kiujn g^i estis tus^ita, kaj g^i ig^is espero kaj revo por multaj junuloj kiuj atendis la tagon kiam ili povos esti skoltoj nekas^ite. La verkisto Piet Kroonenbrg estis skolto ekde kiam li faris la lupidan promeson en la tago de lia oka naskig^tago. Dum la dua mondmilito, li estis aktiva skolto dum skoltismo estis malpermesata en Nederlando, kaj c^io devis okazi "subtere". Post la milito, li laboris kun rifug^intoj, el kiuj kelkaj estis skoltoj kiuj volis daurigi skoltismon kien ajn ili iros. Dum la jaroj, li uzis multe da sia tempo kiel bonvolula membro de la nederlandaj skoltoj, ofte kun taskoj de internacia intereso. Pro lia intereso pri la ekziliaj skoltaj movadoj, kaj la skoltismo restinta en iliaj devenlandoj, li faris vastajn serc^ojn kaj finfine verkis "la forgesita movado"-n, neoficiale eldonita en 1989. Piet esta historia konsultanto de la europa skolta Komitato. Ekzempleroj de "La Sentimuloj" (The Undaunted) haveblas c^e Scout Resources International, Les Longeray, Bor.al, F-74370 Metz-Tessy, Annecy, Francio. Fakso: +33.4/50.27.37.10 E-pos^to: score@world.scout.org Prezo: FRF 150 (USD 25), inkluzive surfaca sendado. C^iuj landaj asocioj enEuropo ricevos donacan ekzempleron.


Eurosteps 1999

Por helpi viajn membrojn bone antauplani por la 1999, ni ekkolektas la informojn por la venontjara bros^uro Eurosteps, kiu estos eldonita en Angla, Franca kaj Germana venontan novembron. Eurostep (Europas^o) estas loko kiu povas esti konstanta centro au provizora tendaro. G^i devas esti malmultekosta, disponigi bazajn servojn kaj esti atingebla per publika transportilo au disponigi transportilon. C^efe, g^i devas oferti al gejunuloj 16-22jarag^aj la eblecon partopreni originalajn kaj defiajn projektojn kun alialndaj gejunuloj. Tiuj c^i projektoj devas rilati kun la 6 bazaj fakoj de Pasporto por Europo: esploro kaj malkovro, vivkvalito, demokratio, kulturo, solidareco, kariero kaj sociaj ecoj. La alig^ilon estas sendita al c^iuj internaciaj komisiitoj per la juna Europak. Bonvolu plenumi g^in per la detaloj de via(j) projekto(j). Se via Eurostep jam aperas en la c^ijara bros^uro, kaj vi volas ke g^i plu a^peru en 1999, bonvolu klare indiki en la alig^ilon la necesajn s^ang^ojn. Bonvolu tee zorge kontroli la informojn pri datoj, prezoj kaj kontaktoj. La limdato por aperi en la bros^uro de 1999 estas 11a de septembreo 1998, sed ju pli frue vi povas sendi la necesajn informojn, des pli frue ili povos esti enmetataj en la datenaron kaj plirapidigi la eldonadon. Bonvolu sendi pos^te klaran blanknigran mapon montrantan la pozicion de la Eurostep, kaj fotojn au lumbildojn, se vi ankorau ne faris tion. Se vi havas rilatan vidbendon, bonvolu sendi al ni kopion por eble uzi g^in en eventuala estonta varba vidbendo. Per Europak vi ankau ricevos taksan formularon pri Eurostep 1998. Bonvolu helpi nin kolektante informojn pri la nombro de partoprenintoj en vialandaj eurostep-oj c^i-somere, kaj iliajn opiniojn, spertojn kaj sugestojn pri la plibonigo de la programo. Speciale utilas c^itaj^oj de gejunuloj au surbendigitaj intervuoj.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.