EUROFAX 68
Majo 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Jacques Santer alparolas la konferencon

Jacques Santer, prezidanto de la Europa Komisiono, alparolis la Europan Geskoltan Konferencon dum g^ia lasta tago, la sepan de majo. S-ro Santer substrekis la gravecon de la fakto ke la membros^tatoj turnu sin al la bezonoj kaj la esperoj de la junularo per kreskanta kunlaboro en Europo. S-ro Santer laudis la kontribuon de la geskolta movado en la plifortigo de la paco, solodareco kaj libereco. Li diris: "Akceptante la defiojn de la 21a jarcento, ni ne devas forgesi la celojn kaj la valorojn kiuj estas en la kerno de la europa movado: paco, solodareco kaj libereco. Tiuj c^i valoroj estas la samaj de la junularaj movadoj, de la geskoltoj. Viaj agoj estas modelo de kunlaboro sur europa kaj monda nivelo. Viaj agoj ebligas daurigi niajn komunajn valorojn kaj pretigi la gejunulojn por iliaj estontaj respondecoj, kiujn ili ricevos en la 21a jarcento".

Tiuj c^i temoj klare respegulig^as en la rezolucioj kiujn la Europa Geskolta konferenco adoptis baldau post la parolado de S-ro Santer. La membraj organizoj, votante en du apartaj europaj konferencoj (la skolta kaj la skoltina), esprimis sian grandegan apogon al samaj rezolucioj kiuj skozas la estontan kunlaboron inter la du regionoj en Europo. La unua rezulto estas ke la du regionoj starigis reciprokan bazon por konstrui komunan laboron dum tiu c^i nova jartrio.


16a Europa Skolta konferenco

La 16a Europa Skolta Konferenco bonvenigis 230 partoprenantoj. Krom la 35 c^eestantaj membro-landoj c^eestis inter la gastoj reprezentantoj de la tri landoj en la regiono kiuj ankorau atendas agnoskon: Albanio, Bosnio-Herzegovino kaj Bulgario.

La tagordo de la Konferenco estis vere longrigarda, celante plenumi la sesjaran provperiodon komencita far la resolucio de Helsingborg. Dum tiu periodo oni provizore haltis kelkajn regionain funkcierojn, sed ili estas nun denove en efiko. Oni adoptis novan regionan skoltan planon kiu indikas la direkton g^i s la jaro 2007 kaj la centjara datreveno de la Skoltismo, malgrau g^i estos revizebla okaze de c^iu jartria konferenco.  La Europa Skolta Plano 1999-2007 starigas  g^eneralajn celojn en 5 kernaj fakoj: disvolvig^o de la movado kaj varbado, pli bona skoltado por pli da gejunuloj, bezonataj plenkreskuloj, regiona komunika reto, apogo al la disvolvig^o de la landaj organizoj. Aliaj konferancaj rezolucioj temis pri tre malsamaj temoj, kiel la mona unio kaj la "euroo", eventuala europa j^amboreo en 2001, kaj kontrauhomaj minoj. La tekstoj de c^iuj rezolucioj adoptitaj dum la 16a europa konferenco estas eltireblaj de la oficiala TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono: www.scout.org/europe.

La nova Europa Skolta Komitato konsistas el David Bull (Prezidanto), Per Hylander (Vicprezidanto), Th‚rŠse Bermingham, George Hourdakis, Maarten Veldhuijen, Jos‚ Antonio Warletta.


Europa Skoltina konferenco

La interkompreno kaj la unueco inter c^iuj tipoi de asocioj en la Europa WAGGGS Regiono estas nun tre forta kaj la Europa Skoltina Konferenco donis precizajn indikojn al la Europa Skoltina Komitato rilate al siaj esperoj por la estonteco (skribas Marianne Karstensen) La Europa Skoltina Konferenco ankau aprobis rekomendojn pri la Europa Regiona laborplano de WAGGGS por 1998-2001, La Europa Kontribuo, dissendo kunordigo kaj traduko de dokumentoj, kontrauhomaj minoj kaj votsistemo dum la konferencoj. Estis elektitaj por dej^ori en la Europa komitato de WAGGGS: Regula Furrer (Prezidantino), Sheran Oke (Vicprezidantino), Monika Fabjan, Hanna Lindquist, Barbara Calvi kaj Marjeta Cevc. La komitato kunvenos en Bruselo de la 19a g^is la 21a de junio.

Heather Brandon, Preziadantino de la monda komitato, kaj Lesley Bulman, Directorino de la monda oficejo de WAGGGS c^eestis la Europan Skoltinana Konferencon. En sia parolado c^e la Konferenco, Heather Brandon diris: "En WAGGGS ni kredas ke ni devas daurigi kunlabori kun la MOSM (WOSM) pri komunaj streboj, kaj inters^ang^i niajn komunajn spertojn por liveri pli bonan, simplan kaj fantazian servon al niaj membroj".


Europo por vi! (Europe for You!) - Sperto kaj aventuro 2

 Sekve al laborejo pri Europo por vi! Okazinta en februaro 1997 en la internacia skolta tendejo en Bucher Berg, arang^ig^is seminaro pri la sama temo de la 18a g^is la 24a de aprilo 1998 en Pappenheim, Germanio, planita kaj gastigata far la Verband Christlicher Pfadfinderinnen und Pfadfinder, Landesverband Bayern (Regiona federacio de kristanaj geskoltoj de Bavario), kunlabore kun la Europa Skolta Oficejo. Partoprenis g^in 23 reprezentantoj de skoltaj asocioj el Kroatio, C^eh^io, danio, Francio, germanio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Slovenio, Svisio kaj Jugoslavio. 11 el la partoprenantoj estis la respondeculoj por Eurosteps en siaj landoj. Dum la seminario, la partoprenantoj analizis la junularajn emojn kaj la bezonojn de la gejunuloj inter 18- kaj 22-jarag^aj en la diversaj landoj kaj inters^ang^is siajn opiniojn kaj spertojn pri laborado kun Pasporto por Europo (Passport for europe) kaj Europas^oj (Eurosteps). Ili havis la okazon malkovri la lokan naturparkon, lerni pri naturan turismon, sperti la diversajn agadojn proponitajn en Bucher Berg kaj ricevis praktikajn sugestojn pri planado, trejnado de volontuloj, kreado de firmaa identeco (!) Kaj plibonigo de komunikado. C^iu partoprenanto faris planon plenumota en sia hejmlando; ekzemple: starigi EuroBudon por informi pri Europo por vi!, skizi trejnkurson por estroj, subteno al interkultura lernado c^e la Roveroj, plibonigi ekzistantan Europas^on au plani novajn, starigi reton por subteni la disvolvig^on de europo por vi!. La raporto enhavos rekomendojn al la landaj asocioj por la plenumo.


Sunlevig^Urbo 98 (Sunrise City 98)

La projekto Sunlevig^urbo celas la psih^o-socian relevigon kaj la prevencio kontrau sintenadaj problemoj c^e infanoj kiuj perdis unu au ambau gepatrojn, au suferis aliajn malfacilajn situaciojn (disig^o per batalo, relog^igo, vundo, tkp.) Infanoj viktimoj de milito havas la eblecon, vivante kaj lernante kun siaj samag^uloj en programo kaj tendara vivo surbaze de la skoltaj principoj kaj de la skolta metodo, retrovi, almenau parte, sian  psih^an kaj socian firmecon kaj konscion pri la eblecoj de pli bona estonteco. Danke al la sperto de la pasinteco, la c^ijaraj tendaroj bonvenigos ankau aliajn grupojn da infanoj kiuj povus profiti je tia releviga traktado.

La partopreno de geskoltoj el aliaj landoj estas speciale bonvena en c^iuj flankoj de Sunlevig^urbo. La anoj inter 8- kaj 18-jarag^aj povas veni grupe, kun estro, kaj kontribui plenumi la celojn de la projekto, partoprenante en la agadoj kaj akompanante la partoprenantojn. Spertaj kaj junaj estroj povas ankau helpi kiel bonvoluloj, patrolaj konsilantoj, gvidantoj de laborejoj au de agadoj. Dum julio kaj augusto okazos en la Skolta Centro de Fuzine kaj en la Insulo de la Junularo, c^e la kroatia marbordo, 6 Sunlevig^urbaj tendaroj kiuj dauros almenau du semajnoj.

Partoprenantaj bonvoluloj estas petataj kontribui per 100 USD al la kostoj de ilia nutrado kaj log^ado. Detalajn datojn kaj aliajn informojn (kiel sendi donacojn, ktp) demandi c^e Bonny Bosnjak, Sunrise City, The Scout Association, P.O. Box 26, HR-10020 Zagrebo, Kroatio. Tel/Fax: +385/ 1 65 29 221.


Internacia Junulara Renkontig^o

La araba skolta regiono, kunlabore kun UNESKO kaj la Supera Konsilio pri Junularo kaj Sporto en Egiptio,  organizis internacian junularan renkontig^on en Egiptio de la 27 de marto g^is la 3a de aprilo 1998. La arang^o kunvenigis junaj reprezentantoj el la tuta mondo, reprezentante 21 landoj el la skoltaj regionoj afrika, araba, azia-pacoceana kaj europa. Kaj el UNESKO, la Supera Konsilio pri Junularo kaj Sporto en Egiptio kaj la egipta radio-amatora asocio. La partoprenantoj havis la okazon malkovri la malnovan egiptan civilizacion, inters^ang^i spertojn pri la protektado de la kulturo kaj civilizacio en sia lando, partopreni modelprojekton por protekti la malnovajn monumentojn kaj esprimi solidarecon al la log^antaro de Luksor.

La partoprenintoj jug^is la arang^on tre favore. Rod, el Luksemburgio, diris: "Plej plac^is al mi la kultura vizito al la temploj de Karnak kaj de Luksor. Multe impresis min la piramidoj".  Dimitris, el Grekio, aldonis: "C^io estis perfekta! Estis interese por mi ke multaj homoj el malsamaj landoj kunvenis en unu loko kaj inters^ang^is siajn spertojn kaj opiniojn... La plej interesa agado estis la hejma gastigado, c^ar ni havis la eblecon diskuti kun kelkaj tradiciaj familioj".

La Europa Skolta Regiono varme dankas la araban Skoltan Regionon pro la organizado de tiu arang^o kaj la helpado al junaj europanoj por sperti persone la ric^an kulturan heredaj^on de Egiptio kaj la doneman gastamon de g^ia popolo.


G^is revido, Jean-Pierre

Post pli ol 15-jara valora kaj fidela dej^orado, Jean-Pierre Isbendjian, Regiona Vicdirektoro, decidis inviesti en novan profesian karieron la ecojn kiujn li disponigis al la Europa Skolta Oficejo. Lia decido publikig^is dum la Europa Skolta Konferenco. Dum lia dej^orado c^e la Oficejo, Jean-Pierre ig^is vaste konata en kaj ekster la Regiono. Ni deziras al li c^ion bonan en la estonteco.


Lanc^ita nova Eurofax TTT-ejo

Bonvenon al la novaspekta Eurofax!. Ekde tiu c^i numero ni g^oje anoncas la lanc^on de la nova TTT-ejo de Eurofakso: .scout.org/europe/eurofax/eurofaxen.html. Per tiu TTT-ejo vi ankau  povas eltiri la disponeblan numeron en formato Portebla Dokumentarh^ivo (PDF). Vi povas havigi al vi senpagan kopion de la programo Adobe Acrobat Reader per la ligilo kiu trovig^as en nia pag^o. Krom la oficialaj angla kaj franca versioj produktitaj de la europa oficejo, bonvoluloj disponigas Eurofakson en kelkaj aliaj europaj lingvoj: germana, itala kaj Esperanto. Vi povas aliri al tiuj c^i aldonaj akceptitaj versioj en la TTT-ejo: www.scoutnet.org/eurofax.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.