EUROFAX 67
Aprilo 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


EuroSteps

Oni povas ankorau alig^i por partopreni en Eurostep '98. Oni povas elekti inter 63 interesaj projektoj en 22 landoj. El la novaj projektoj estas: protektado de la mara naturo en Kroatio, biciklado por malkovri la historion kaj la naturon de C^eh^io, protektado de malseklando kaj bird-observado en Finnlando, ekskursi en la Monto Olimpo au vels^ipi en la Saronika golfo en Grekio, lerni pri pacaj aferoj kaj solvo de konfliktoj en Italio, lerni pri konstruado de boatoj, subakvumo, vels^ipado, vel-surfado kaj c^eval-rajdado en Pollando, kanoado kaj  lernado pri "akvo kaj tero" en Portugalio, ekskursi kaj montare bicikladi en Slovenio, pentri klaj partopreni en ekologiaj agadoj en Jugoslavio. Unuafoje EuroStep okazas en Tunezio, pri protektado de la marbordo. Bonvolu varbi viajn geroverojn por partopreni. La organizantoj de la arang^oj ege volas bonvenigi ilin!


Luksemburgio preta por la Konferenco

La organiza komitato finpretigas la bonvenigon por pli ol 400 partoprenontoj de la europaj geskoltaj organizoj  kiuj kunvenos venontan monaton kadre de la 9a Europa Geskolta Konferenco. G^i okazos en La kvartalo Kirchberg en Luksemburgo c^efurbo de la 2a g^is la 8a de majo 1998. Gast-prelaganto estos S.ro Jacques Santer, Prezidanto de la Europa Komisiono, kaj eks-skolto en sia hejmlando, Luksemburgio.


Europa Skoltina Konferenco

La Europa Skoltina Konferenco 1998 okazos dum la Europa Geskolta Konferenco. G^i okazos lundon la 4an de majo posttagmeze, mardon la 5an de majo matene kaj j^audon la 7an de majo dum parto de la mateno.  C^eestos  Heather Brandon, prezidantino, kaj Lesley Bulman, Direktorino de la Monda Oficejo. La tagordo kaj aliaj dokumentoj por tiu konferenco estas senditaj al la asocioj. La asocioj kiuj havasa demandojn, bonvolu kontakti la Europan Komitaton au la Europan oficejon de WAGGGS en Bruselo.


16a Europa Skolta Konferenco

Ankau la 16a Europa Skolta Konferenco okazos dum la Europa Geskolta Konferenco. La plena tagordo de la konferenco enhavas analizon de la diversaj raportoj pri la j^us finig^inta jartrio, disvolvigon de la naujara plano por la disvolvigo de Skoltismo en Europo, samlinie kun la Monda Strategio aprobita de la Monda Skolta Konferenco, informadon pri venontaj arang^oj de la Monda Organizo, inkluzive de la 19a monda Skolta J^amboreo, (27a de decembro 1998 - 6a de januaro 1999), la 3an Mondan Skoltan Junularan Forumon (Sudafriko, 20a-23a de julio 1999), 35an Mondan Skoltan konferencon (Sudafriko, 26a-30a de julio 1999),m la 11an Mondan Roverumo (Meksiko, Julio 2000), kaj la elekton de la Europa Skolta Komitato. La dokumentoj A-D kaj F estas disdonitaj al c^iun membraj organizoj kaj asocioj de la Europa Skolta Regiono.


Adoleska Saneca kaj Emocia Disvolvig^o

La emocia disvolvig^o estis g^enerale iom neglekata en la geskolta agado (sic!), sed g^i estas esenza ero de la persona kresko de c^iu ulo. Ni devas trovi la manieron plifortigi tiun c^i flankon de niaj junularaj agadoj, pos instigi la gejunulojn disvolvigi sian autonomecon kaj respondecon al la aliaj. Ni ankaj devas provizi nian plenkreskajn estrojn kun la kapablojn kaj ecojn necesajn por helpi la gejunulojn c^e tiu disvolvig^o. Tiu c^i europa seminario okazos c^e la Europa Junulkara Centro en Budapes^to, Hungario, de la 19an g^is la 25an de Septembro 1998. G^i celas instigi la landajn asociojn enmeti temojn rilataj al la Saneca kaj Emocia Disvolvig^o en siajn programojn por gejunuloj 12-16-jarag^aj kaj en siajn estro-trejnadajn metodojn. La partoprenontoj devas esti c^efaj reprezentantoj de skoltaj au skoltinaj asocioj, precipe anoj de na landaj patroloj kiuj pretigas la programojn por gejunuloj 12-16-jarag^aj au mastrumas la plenkreskulajn rimedojn. Ili devas esti 18-30-jarag^aj, kapablaj komuniki angle au france kaj pretaj sperti diversaj edukmetodoj. La invitilo estas disdonita al la asocioj per la Europak de Aprilo. La limdato por sendi aligon al la Europa Oficiejo estas la 24 de julio.


Neformalaj retoj

La neformalaj retoj pri nord-suda kunlaboro kaj pri laboro kun etnaj komunumo (Overture) kunvenis en Lisbono de la 20a g^is la 22a de marto, gaste de la Corpo Nacional de Escutas. Partoprenis 32 anoj de 16 asocioj el 11 landoj. La komunaj sesioj temis pri: preparado por la Monda Skolta J^amboreo, precipe pri la Vilag^o de la Tuttera Disvolvig^o, la junularaj arang^oj de la UN, la Ekspoo 1998 okazonta en Lisbono, la Paca marvojag^o okazonta en la somero 1999. La asocioj estis instigataj partopreni en c^iuj tiuj c^i arang^oj,  kiuj permesos montri ilian laboron al vasta publiko. La nord-suda reto pridusjutis la nunaj projektoj de la asocioj substrekante la kunlaboro kun ne skoltaj organizoj, laborigadon de c^iuj niveloj de la asocioj kaj helpo al institucia disvolvig^o. G^i ankau priduskutis monkolektadon kaj estonta organizo de la reto. La reto Overture planis plenumon de la Europa seminaro pri malfavorita junularo kaj interkonigis la rezultojn de demandaro pri la maniero kiel la landaj asocioj klopodas malfermi la skoltadon al c^iuj gejunuloj. Oni planis la venontan numeron de la bilteno Overture, kaj inters^ang^ejon kadre de la europa konferenco. La venonta laboro de la reto konsistos el trovi la erarojn evitendajn kaj utilajn agadojn antauenigendajn en la kampo de la plenkreskulaj rimedon, komunikado, mastrumado kaj junulara agado. La celo estos rompi la muron de senintereso en kaj ekster nia movado, kaj pli bone servi al la lokaj komunumoj per pli bona kunlaboro. Oni decidis la daton de la venonta kunvenoj de ambau retoj: 23-25 oktobro 1998, Berno, Svisio; 19-21 marto.


50a datreveno de IKKS (ICCS)

La internacia Katolika Konferenco pri Skoltismo festas sian 50an datrevenon c^ijare. Enrique Lopez Viguria, G^enerala sekretaro de la IKKS klarigas en la lasta numero de Signes (la revuo de IKKS): "IKKS estas organizo ne tre forta, g^i havas tre malmultajn rimedojn: kelkaj bonvolajn laborantoj kaj tre simpla logistika strukturon en Romo kaj en Barcelono. Vers^ajne g^i devus esti tia. Sed IKKS estas precipe asocio kies membraro havas grandegajn eblecojn pri ideoj, projektoj, publikaj^oj, agadoj kaj asocioj, kiujn oni povas kaj devas inters^ang^i c^iam pli ofte". IKKS estas en konsultaj rilatoj kun la Monda Organizo kaj ni plezure seziras al ili c^ion bonan en la c^ijara celebrado. Vi povas trovi informojn pri IKKS vizitante g^ian hejmpag^on en la TTT c^e www.cics.org.


Mastrumada trejnado

La datoj de la seminaro pri mastrumada trejnado anoncita por la 18-25a de oktobro s^ang^ig^is al 29a de oktobro - 3a de novembro 1998. La seminaro pri mastrumada trejnado temos pri respondeco kaj valoroj en mastrumado. Bonvolaj kaj profesiaj dej^orantoj pri la mastrumado kaj la administrado de la landaj asocioj estas invitataj partopreni la seminaron. G^i okazos en Portugalio. Invitilo estos sendata per la junia Europak.


Laborposteno anoncata

Paola Bortini, la oficisino de WAGGGS pri centra kaj orianta Europo, lasos sian postenon fine de augusto 1998, post 4jara dej^orado en la Europa oficejo de WAGGGS. Tial, WAGGGS serc^as novan oficiston pri disvolvig^o kiu eklaboru la 1an de septembro 1998. Tiu c^i nova posteno estas malfermita al c^iuj anoj de europaj asocioj de WAGGGS. La dongo estos komence dujara, kaj tutan priskribon de la posteno kaj aliaj informoj estas atingeblaj c^e la Europa oficejo de WAGGGS en Bruselo. La findato por kandidatig^oj estas la 15a de junio.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.