EUROFAX 66
Marto 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Somera Renkontig^o

Memoru ke 27a de Marto estas datlimo por alig^oj por la dua forumo pri plenkreskuloj en Skoltado kaj estrartrejnado, kiu okazos en Olimpio, Grekio, de la 4a g^is la 12 Julio 1998. Plenigitajn alig^ilojn sendu al Europa Geskolta Oficejo.


Europa Skolta Konferenco

La sekvaj conferencaj dokumentoj estis disvastigitaj kun "Europak": Dokumento A, Revizio 1, enhavanta reviziita tagordon por Europa Skolta Konferenco; dokumento B, unua versio de propono por Europa Skolta Plano 1999-2007 - Lanc^i la duan centjaron de Skoltado en Europo; Dokumento C, Analizo de tri hipotezoj por estonto en Europa Skolta Regiono; kaj Dokumento D, kiu presentas kandidatojn por elekto al Europa Skolta Komitato. La dokumento E, Raporto de Europa Skolta Komitato pri la trijaro, estos disvastigata poste.


Junulara Eventoj - Unui^gintaj Nacioj

De la 2a g^is la 12a de Augusto 1998, Portugalio gastigos kvin internaciajn eventojn gravaj por la tutmonda junularo. Tiuj c^i eventoj ankau provizos okazon por konigi skolton al vere internacia publiko. Tiuj estos: 3a Monda Junulara Forumo (2-6 Augusto); Monda junulara Festivalo (2-8 Augusto); 1a Monda konferenco de la ministroj pri Junularo (8-12 Augusto). Plie, Lisbono, Portugala c^efurbo, gastigos EXPO 98, la c^ijarcentan lastan mondan eksposicion; de la 21a de Majo g^is la 30 de Septembro 1998; c^e la Tejo-a Riverbordo, pri la temo "Oceanoj kaj Akvo". La Cirkulero n. 7/98: Junular'-Eventoj - de  Unuig^intaj Nacioj estis distribuata en la marta Europak far la Monda Skolta Oficejo por informi c^iujn landajn skoltajn organizojn pri tiuj c^i kaj pri aliaj ligitaj eventoj. La Monda Organizo partoprenos kiel observanto en la Monda Konferenco de la Ministroj responsa pri Junularo. Aldone, WOSM estas ano de prepara teamo de la 3a Monda Junulara Forumo. Skoltado kontribuas ankau al preparo de la Monda Junulara Festivalo danke al la iamaj portugalaj skoltestroj kiuj anas en la organiza komitato por tiuj c^i eventoj.

Landaj Skoltaj Organizoj kaj Asocioj estas invitataj partopreni en la eventoj tiel c^i:

  1. Por Junulara Forumo de Unuig^intaj Nacioj, per propono de skolta kandidato (viro au virino, inter 18 kaj 30 ag^oj) al Nacia Junulara Kunsido en la Lando (kiu respondas pri elekto de du junaj delegitoj). Se ne ekzistas Nacia Junulara Kunsido en via lando, ni rekomendas ke vi kontaktu senpere la Ministron pri Junularo.
  2. Por Monda Junulara Festivalo, per sendado de gepartoprenantojn (inter 18 kaj 30 ag^oj). C^iuj mem pagos siajn vojag^elspezojn. Alig^o kostas 150 USD po persono. G^i inkluzivas kampadon, mang^aj^ojn de la 2a g^is la 8a de Augusto, trasportadon el Lisbona flughaveno al Caparica (Kaparika) plag^o (40 Km), aktivadojn kaj vizitojn, inkluzinte EXPO 98. Oni povas havi pliajn detalojn el la Monda Junulara Festivalo Sekretarejo. Fakso: +351.1 / 357 1370 Retpos^to: festival98portugal@fdti.pt
  3. Por Konferenco de Ministroj, per propono de geskoltestro de via Asocio al Junulara Ministerio de via Lando por ke li estu ano de la oficiala delegitaro en c^iuj konferencoj.
  4. Por EXPO 98, proponante ekspoziciojn kaj aktivadoj pri  via asociaj projektoj rilate al unu au pli da temoj (riagardu demandaron). La Nordo-sudo Centro de la Konsilio de Europa invitas MOSM (WOSM) kontribui al agadoj de g^ia pavilono dum EXPO 98. Por helpi la Mondan Skoltan Oficejon kaj la portugalan skoltan movadon kunordigi skoltajn partoprenantojn en la eventoj, oni petas de la asocioj resendi la demandaron metitan kun la cirkulero antau la 15a de aprilo 1998.

Konstrui Europan civitanecon

La Europa Junulara Centro en Budape^sto bonvenigis 35 partoprenantojn el 19 landoj (kaj 23 asocioj) en tiun c^i seminarion. La celo estis kompreni kiel la Geskoltismo povas kontribui al konstruo de Europa civitaneco kaj mastrumi la s^ang^ojn kiu okazas. La programo logis la gepartoprenantojn malkovri la multaj vizag^ojn de Europo en kiuj ni vivas. Vizag^oj skulptitaj de naij komunaj kaj unuopaj historioj, antaujug^oj, stereotipoj, la demopkratiaj kadroj kan la sociaj kaj ekonomiaj kondic^oj. La partoprenintoj konsentis pri komunaj difinoj de civitaneco kaj de Europo, kiujn oni poste utiligis en la produktaj unuoj. Oni produktis 6 unuojj: pri estrartrejnado, disvolivigo de programoj, internaciaj tendaroj kaj kunado inter asocioj.


C^u vi interesig^as pri c^io ajn internacia?

C^u vi volas scii kiel geskoltestroj planas programon en alia lando? Se vi volas lerni pli pri tiaj malsamecoj kaj volas ankau sperti vere internacian esrto-trejnadon, kontaktu la Skoltan Centron de Vossara.  Nia internacia Estra trejna kurso okazos en Vossara de la 2a g^is la 9a de Augusto 1998, kaj ni havas lokon por pli da internaciaj partoprenontaj estroj. Kaptu la eblecon lerni pli dum vi travivos semajnon en bela insulo de la Balta maro. Ni havos multajn eksterdomajn agadojn, kiel mars^ado kaj vels^ipado, kaj, kompreneble, trejno-sesion sub hela blua c^ielo. Vi devas esti minimume 18-jara kaj vi devas bone kompreni la anglan. Niajn estrajn trejnajn kursojn vizitadas estroj de 18 g^is 50 jaroj de ag^o. Kontaktu Vossara Scout Centre, Fridhemsgatan 8, SE-112 40 Stockholmo, Svedio. Tel: +46.8 / 652 05 10 Fakso +46.8 / 653 35 11 retpos^to: stockholm.ssf@mail.scout.se


Invito al Slovakio

Slovensky Skauting Invitas geskoltojn el tuta Europo kunveni en Zarnovica, Slovakio, okaze de geskolta renkontig^o meze de Europo - Zarnovica 98, de la 26 de Junio g^is la 5a de Julio 1998. G^i daurigas la tradiciajn Tendaroj de Slavonaj Skoltoj, kiu komencis en 1931, kaj revivig^is pasintjare per la renkontig^o Phoenix 97 okazinata en Prago. Oni atendas 2.500 partoprenontoj el c^irkau 30 landoj de la mondo. Kontaktu: Slovensky Skauting, Heyrovského 2, SK-84103 Bratislava, Slovakio. Tel/Fax: +421 7 / 78 74 31.


Plenumu la vojon Baden-Powell

La Northumberland County Scout Council, en Britio, invitas vin sekvi la vojon Baden-Powell. La vojo komencas en Humshaugh Camp, loko de la unua oficiala skolta tendaro de BP. Speciala memor-tendaro okazos de la 22a de Augusto g^is la 4a de Septembro 1998, sed, pro la malalte nombro da lokoj en la tendaro kaj la alta nombro da petoj, c^iu vizitanto rajtos resti en la tendaro dum maksimume 2 noktoj. Por pli da informoj, sendu koverton kun via adreso al  Northumberland County Scout Council, 9 Osborne Road, Jesmond, Newcastle-upon-Tyne NE2 2AE, Britio.


Internacia semajno en Westerwald

La nacia geskolta centro de la DPSG, Germanio, en Westerwald, apud Limburgo, invitas vin kunveni al internacia semajno, de la 7a g^is la 16 de Augusto 1998. La celo estas ebligi al la partoprenontaj grupoj organizi siajn tendarojn kune, inters^ang^i spertojn kaj krei novajn internaciajn amiokecojn. Krom la oficial malferma ceremonio, la tendara fajro kaj la malferma ceremonio, la grupoj povas libere organizi siajn programojn, kun la helpo, laubezone, de la organizantoj de la tendaro. Kontaktu  Bundeszentrum der DPSG, c/o Herrn Claude Rollin, Zum Weltstein 50, D-56479, Westernohe/Westerwald, Germany. Tel: +49 2664 / 50 70 Fax: +49 2664 / 50 749.


Bronzaj Lupoj (Bronze Wolf Awards)

La Monda Skolta Komitato lastatempe donis la Bronzan Lupon al Baldur Hermans, internacia komisiito de la Ring deutscher Pfadfinderverbunde, kaj al Morris Zilka, G^enerala Komisiito de la  Israela Geskolta Federacio. La Bronza Lupo estas agnoskata al uloj pro iliaj "grandegaj servoj ege specialaj".


Monda Skolta pinglo

Oni prezentis novan mondan skoltan pinglon kiu havas sur g^i la skoltan emblemon kaj la vortojn "World Scout". La aldono de la vortumo "World Scout" komprenigos al pli da homoj la signifon de la emblemo, klarigis Frankie roman, prezidanto de la monda skolta komitato. La nova pinglo estas mendebla po obloj da 100 ekzempleroj c^e SCORE International, au pere de la Monda Skolta oficejo. Mendilojn oni povas ricevi fakse  (+41.22) 781 20 53.


Reg^a Skolta Arang^o

La Monda Skolta Fondaj^o kaj la Skolta Asocio de Britio kunigis siajn fortojn por organizi Reg^an Skoltan Arang^on okazonta ela 13an de majo en la Natura Historia Muzeo en Londono. C^eestos Iliaj Reg^a Mos^to la Reg^ino Elizabeth II kaj la duko de Edinburgo, Iliaj Reg^aj Mos^toj la Gereg^oj de Svedio, kaj Lia Reg^a Mos^to la Duko de Kent.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.