EUROFAX 65
Februaro 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


16a Europa Skolta Konferenco

La 16a Europa Skolta Konferenco okazos inter la 5a kaj la 7 de majo 1998 en Luksemburgo, dum la 9a Europa Geskolta Konferenco. La dokumento A, enhavanta la provizoran tagrodon, la Statuto de la Europa Regiona Skolta Organizo kaj aldonaj regulojn, estis dissendita al c^iuj landaj skoltaj organizoj de la Europa Skolta regiono. Revizita versio estas nuntempe prilaborata kaj estos sendata dum la venontaj semajnoj al c^iuj landaj menbraj organizoj kaj landaj membraj asocioj de la Europa Skolta Regiono, kun kroma dokumentaro por la konferenco.


MOSM ricevas novajn membrojn

La Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM au angle WOSM) komencis la jaron 1998 per bonveno al du novaj membrolandoj: nome Gruzio kaj Slovakio. La tuta membraro atingis nun la nombron de 148.

Sakartvelos skauturi modzraobis organizatsia

Gruza Organizo de la Skolta movado La republiko de Gruzio dendependig^is c^e la disig^o de Sovetunio en 1991. En 1992 studentoj de la Tblisa universitato ekinteresig^is pri starigo de skoltismo. GOSM havas nun 1063 geanojn. Lau invito de la Monda Skolta Komitato, Gruzaj geskoltoj aktive partoprenis antaunelonge mondajn skoltajn arang^ojn (J^amboreo kaj Roverumo). Ili havas kunlaborajn rilatojn kun aliaj skoltaj asocioj, c^efe en Eurazio kaj Francio.

Slovensky skauting (Slovaka Skoltismo)

Slovensky skauting estas la nacia geskolta asocio kiu aktivas en Slovakio. G^i havas 4510 anojn kaj 3000 aninojn, kaj g^i estas la plej granda junulara organizo en Slovakio. Skoltismo starig^is en Slovakio en 1913, en ligo kun la Hungara skoltismo, c^ar Slovakio estis tiutempe parto de la Austro-Hungara Imperio. La 1an de Januaro 1993 C^eh^oslovakio disig^is al C^eh^io kaj Slovakio. Ekde tiam, Slovensky skauting disvolvig^is sendepende. Slovensky skauting multe strebas por trejni siajn skoltestrojn kaj g^isdatigi sian junularan agadon. Dum la lastaj du jaroj okazis multaj trejnkursoj kaj Strategia planseminario estas arang^ata helpe de la Europa Skolta Oficejo.


Europe For You!

La limdato por alig^oj al la europa seminario pri "Europe For You ! - Aventuro kaj Sperto 2" estas la 2a de marto. G^i okazos en Pappenheim, Germanio, de la 18a g^is la 24a de aprilo 1998. GΠdonos al la anoj de la landaj programteamoj kaj al la organizantoj de EuroSteps la eblecon inters^ang^i ideojn kaj spertojn pri la disvolvigo de novaj projektoj Pasporto al Europo kaj EuroSteps, kaj pri la plibonigo de la jam ekzistantaj projektoj. Tiu c^i arang^o ne havas ag^limon. Angla estos la sola laborlingvo. EuroSteps kaj Kie Gastig^i en Europo La asocioj povas mendi kromajn ekzemplerojn de la bros^uroj EuroSteps kaj Where to Stay in Europe por 1998 per la mendilo Europe For You ! Bonvolu instigi la lokajn grupojn partopreni diskonigante la informojn kiel eble plej vaste per gazetoj, bultenoj kaj viaj TTT-ejoj. Se vi ne ankorau vidis la lumbildan prezentadon pri Europe For You !, vi povas vidi g^in en la oficiala europa skolta TTT-ejo: www.scout.org/europe.


Somerta renkontig^o

La dua forumo pri plenkreskuloj en Skoltado kaj skoltestra trejnado okazos en Olimpio, Grekio, de la 4a g^is la 12a de julio 1998. La partoprenantoj devas esti anoj de landaj teamoj pri plenkreskulaj rimedoj au skoltestra trejnado. La arang^o celas plifortigi la kontaktojn inter la prizorgantoj de plenkreskulaj rimedoj kaj tiuj de la junulara agado, kaj identigi kaj disvolvigi bonajn kutimojn en landaj asocioj pri varbado kaj anigo de plenkreskulaj rimedoj kaj trejnado kaj subteno. Ne ekzistas ag^limo. La laborlingvoj estos angla kaj franca. Alig^iloj estis jam senditaj per Europak, devas esti plenigataj kaj resenditaj al la Europa Oficejo g^is la 27 de marto.


Kandersteg-a vintra arang^o

40 reprezentantoj de 17 skoltaj asocioj partoprenis seminarion pri mastrumado kaj trejnado en la Internacia Skolta Centro de Kandersteg de la 23a g^is la 28a de januaro. La partoprenintoj estis anoj de naciaj teamoj. La programo celis 5 strategiaj nepraj^oj, nome: junulara agado, plenkreskuloj en skoltismo, mastrumado, kresko kan financaj rimedoj. Post enkonduka sesio po c^iu temo, la partoprenintoj analizis la kulruron kaj la nunan situacion de siaj propraj asocioj, inters^ang^is siajn ideojn pri la estonteco, starigis nepajn celojn, kaj laboris pri siaj landaj planoj por realigi la strategion de Skoltismo por 2002 "Pli bonan skoltismon por pli da gejunuloj".


Neformalaj retoj

La venonta renkontig^o de la neformalaj retoj nord-sudo kaj "Overture" okazos en portugalio de la 20a g^is la 22a de marto, gastigate de la Corpo Nacional Escutas. Por informoj kaj alig^oj, bonvolu kontakti la internacian komisiiton Ezequiel Marinho. Fax: (+ 351.1) 395 06 41.


Unua Arabo-Europa skolta renkontig^o

Por tiu arang^o, la skoltaj asocioj estas invitataj al la internacia kampejo kaj trejnejo El-Sedria en Tunezo, la 1-10 de augisto 1998. La temo estos: "Skoltismo por daura disvolvig^o". La gepartoprenontoj, 17-22-jarag^aj traktos diversajn temojn kiel ekzemple la bio-variecon, sunan kaj alternativan energion, polucion, protektadon de la marbordoj. La tendarkotizo de USD 200 kovras gastigadon, mang^ojn kaj surlokan transporton. Por pli da informoj, bonvolu konakti la Tuneziajn Skoltojn: Fax: (+216.1) 791206.


Tago de memoro, 22a de februaro 1998

"C^ar tiu c^i estas nia propra tago, kundividata kun c^iuj aliaj milionoj da skoltinoj en la tuta monda surfaco..." diris Olave Baden-Powell en februaro 1960. La tago de memoro estas speciala dato kiam c^iuj skoltinoj en la mondo memoras ke ili apartenas al internacia movado. Skoltinoj estas instigataj ion donaci kiel signo de solidareco, kaj oferti helpon al skoltinoj kaj junulinoj kiuj deziras havi la samajn eblecojn profiti je skoltismo iel ili. Pencoj, centimoj, pesetas, kroner, lire... C^iuj anoj de WAGGGS povas kontribui por ebligi al g^i helpi multajn knabinojn kaj junulinoj en la mondo pri iliaj bazaj bezonoj, klarigis Marianne Karstensen. Dankon kaj bonan tagon de memoro 1998!


Eta J^amboreo 1998

La internacia skolta centro en Kandersteg fondig^is post la unua monda J^amboreo por disponigi konstantan internacian domon por Skoltado. Kiu pli tauga loko por Eta J^amboreo? Por solenigi nian 75an datrevenon, ni invitas skoltojn de la tuta mondo veni kaj g^ui programon da teamaj defioj, amuzo, alpa aventuro kaj laborgrupoj pri nuntempaj gravaj temoj. Vi trovos novajn amikojn kaj memorojn kiuj dauros tutan vivon. Jam anoncis interesitoj de la tuta mondo, tial ni rekomendas ke vi rapide kontaktu vian landan asocion por ekscii detalojn.


Dua Forumo por Europo, Romo

La unua Forumo por Europo de WAGGGS astis organizata por c^iuj anoj de la europa regiono de WAGGGS en julio 1997. La monda oficejo kaj la europa Komitato de WAGGGS, por daurigi la laboron tiam komencita kaj por plifortigi la unuecon inter la asocioj de WAGGGS en la regiono, invitas la membrajn asociojn partopreni duan forumon en Romo, 20a-22a de marto 1998. Tiaj renkontig^oj vekas iniciatojn kaj konigas la bezonojn de la asocioj en europo por ebligi al WAGGGS pli bone subteni la agadon kaj plani g^in je pli vasta nivelo.


Konstrui mondan civitanecon

Pax Lodge, Olave Centre, Londono, gastigos la seminarion Juliette Low de la 12a g^is la 21a de septembro 1998. La seminario pri la nuntempa temo de WAGGGS pri la konstruado de monda civitaneco akceptos 30 partoprenantojn 16-25-jarag^ajn, de la tuta mondo. La elektitaj junulinojn partoprenos ekscitan profundan seminarion kiu ebligos al ili funkciigi la trijaran temon konstruante mondajn retojn kaj internacian amikecon. La partoprenontoj devus agadi en la internacia skoltinismo je nacia, regiona au monda nivelo. Kontaktu Pax Lodge por ricevi alig^ilojn kaj c^iujn ajn informojn vi dezirus: Tel: (+44.171) 4352202 Fakso: (+44.171) 4313825

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.