EUROFAX 64
Januaro 1998 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


16a Europa Skolta Konferenco

La deksesa Europa Skolta Konferenco okazos de la 5a g^is la 7a de Majo 1998 en Luksemburgo. Dum la naua Europa Geskolta Konferenco. La dokumento A enhavas la provizoran tagordon, la Constitucion de la Europaj Skoltaj Regionaj Organizoj kaj la aldonan regularon pro la proceduro. G^i estas disdonita al c^iuj landaj skoltaj organizoj en la europa skolta regiono. C^iuj asocioj estas invitataj prezenti temojn au diskutobjektojn au c^ion ajn prezentendan en la malferma sesio. Oni nepre atentu la fakton ke la artikolo IV, 2, d) de la Konstitucio de la Europaj Regionaj Skoltaj Organizoj permesas sendi al la sekretarejo (regiona direktoro) la kandidatig^ojn por la elekto de la Europa Skolta Komitato minimume du monatojn antau la konferenco. Tial, se iu organizo deziras prezenti kandidaton sed ankorau ne faris tion, la kandidatig^o devos atingi la regionana direktoron maksimune la 28an de februaro 1998, por ke finan liston da kandidatoj estu disdonata antau la konferenco.


Seminario pri la Junaj Volontuloj

Europa seminario pri la junaj volontuloj okazos en la la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, Svisio, de la 28a de Marto g^is la 4a de Aprilo 1998. La seminario celas instigi la landajn asociojn doni al la junuloj pli da okazojn por komenci volontulajn servojn en sia lando kaj eksterlande. La programo enhavos kunsidojn kaj laborgrupojn pri diversaj flankoj de la volontula servo, kiel la financa dubteno, la geskoltaj centroj, socidisvolvigaj projektoj. Oni esperas ke c^e la fino de la seminario oni povos proponi novajn ideojn pri la europa volontula servo. La invitilojn al la sminario oni dissendis dum decembro kaj la alig^oj oni devas sendi per internacia kuriero al Kandersteg International Scout Centre CH-3718 Kandersteg, Switzerland. Tel: (+41.33) 675 82 82 Fax: (+41.33) 675 82 89 Email: kandersteg@world.scout.org


Europo por vi!

Ni memorigas ke la seminario pri Europe for You! Okazos en Pappaenheim, Germanio, de la 18a g^is la 24a de Aprilo 1998. La partoprenontoj devas ani en la patroloj de la landaj programoj respondecaj pri la disvolvig^o de la agado por gejunuloj de 16 g^is 22 jaroj kaj organizi EuroSteps. Piu arang^o ne havas ag^limon. Pro monmalabundo ni ne povos bedaurinde plu provizi tradukservon, tial la laborlungvo estos nur la angla. La alig^limdato estas la 2a de Marto 1998.


Skoltoj helpas viktimojn de inundo en Hispanio

Reportas Fernando Guimares, internacia komisaro de la ASDE: Pro la novembraj pluvegoj, la riveroj Rivilla kaj Calamen transbordig^is kaj inundis kaj ruinigis grandan parton de Extremadura, inkluzive de la urbo Badajoz, kaj speciale unu el la plej malric^aj kvartaloj de la urbo. Dum apenau tri horoj, la inundo ruinigis pli ol 200 domojn, kaj 24 homoj mortis. Pli ol 2000 familioj estis tus^itaj. La skoltoj de Badajoz estis la unuaj kiuj ofertis helpon, kunlaborante kun aliaj junaj volontuloj en la purigado de la stratoj kaj de la domoj, en la organizado de lokoj por la sendomuloj, en la disdonado de kovriloj kaj mang^aj^oj, en la improvizado de distra kaj c^iutaga agado por la infanoj. Post tiuj unuaj tagoj de agado, la Skoltoj decidis daurigi la helpon al sia komunumo, per kampanjoserio dum la Kristnaska tempo, celante kolekti kaj disdoni vestaj^ojn kaj ludilojn por tiuj kiuj bezonas ilin.


EuroSteps kaj Kie Resti en Europo

C^iuj europaj landaj geskoltaj asocioj kaj c^iuj partoprenantaj centroj kaj lokoj baldau ricevos la bros^urojn pri EuroSteps '98 kay Where to Stay in Europe '98. La bros^uro pri EuroSteps'98 enhavas informojn pri la 63 projektoj en 22 landoj kaj disponeblas en la angla, la franca kaj la germana. La bros^uro Where to stay in Europe'98.enhavas informojn pro 280 centroj en 23 landoj kaj disponeblas en angla/franca eldono. Nia TTTejo estas nun g^isdatigita. Bonvolu fari vian plej ponon por ke kiel eble plej da la lokaj grupoj ricevu la informojn kaj publikigu informon en viaj revuoj kaj bultenoj. Se vi deziras mendi pli da materialon Europe for You!, bonvolu plenigi la mendilon Europe for You! Kaj sendi g^in al la europa oficejo.


Felic^an naskig^tagon Kandersteg!

En 1998 okazas la 75a daterveno de la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, Svisio. Le centro fondig^is en 1923 kun la aga subteno de Lordo Baden-Powell, kaj, ekde tiam, pli ol miliono da gejunuloj vizitis la centron kaj spertis g^ian vere specialan etoson. Por festi la jaron oni organizi multajn kaj diversajn specialajn agadojn, el kiuj la plej granda estos la celebrado de la 1a de Augusto, nacia festotago de Svisio. Por pli da informoj pri la centro g^enerale kaj pri la agadoj proponataj, bonvolu kontakti Kandersteg International Scout Centre, CH-3718 Kandersteg, Switzerland. Tel: (+41.33) 675 82 82 Fax: (+41.33) 675 82 89, Email: kandersteg@world.scout.org.


Neformalay retoj

La venonta renkontig^o de la neformalaj retoj pri Nordo-Sudo kaj "overture" okazos en Portugalio de la 20a g^is la 2a de Marto, gastigata de la Corpo Nacional Escutas. Por informopj kaj alig^oj, bonvolu kontakti Ezequiel Marinho, Internacia Komisiito, Fax: (+ 351.1) 395 06 41.


Nun disponebla la SCENES Ekilaro

SCENES estas la nomo de projekto de la monda skoltismo por starigi reton de skoltaj centroj por la naturo kaj la. ("Scout Centres of Excellence for Nature and Environment"). La ideo estis prezentata dum la Monda Skolta Konferenco en Bangkok (Tajlando) en 1993, kaj nun, post provo sur la kampo, oni eldonis kaj sendis al c^iuj landaj skoltaj organizoj ekilaron (Start-up kit) de SCENES. SCENES celas plifortigi la rolon de la kaj de la naturo en la skoltismo pere de: edukado per la naturo, studo pri la naturo, agadoj por la naturo. La komencan disvolvig^on de la projekto SCENES faris speciala internacinivela laborgrupo financita per kontrakto kun la fondaj^o Johann Jacobs. Dua speciala grupo de la usonaj skoltoj (BSA) prilaborisi la disvolvig^on de SCENES en Usono. La laboro de tiuj c^i du grupoj faris esplorprovojn en diversaj mondopartoj. Kunveno pri SCENES okazis en Danio en 1996kaj pretigis ekilaron kiu j^us publikig^is. SCENES estas "pruvejoj" kij provizas naturajn kaj mediedukajn agadojn por skoltoj. Ili kunlaboras kun la kiel eble plej alta nivelo de naturprotektado en sia regiono kaj rilatos kun la lokaj komunumoj. La landaj skoltaj asocioj starigos la specifajn postulojn por la agnosko de centroj SCENES, lau la gvidlinioj de la ekilaro.. La Monda Organizo subtenos alimaniere la disvolvig^on de SCENES, ekzemple g^i provizos diplomon al la agnoskitaj SCENES-centroj, starigos mondan reg^istron kaj kreos reton de SCENES-centroj en Internet.


Komencas la Join-in-Jamboree. Programo de la arang^o

Partopreni la travivaj^on de la venonta J^amboreo. La brita skolta asocio eldonis 64-pag^an libron kun la agadoj de la Join-in-Jamboree kiujn oni povas konduki okaze de la 19a J^ambopreo, kiu okazos en C^ilio en 1998-99. Join-in-Jamboree estas ebleco por c^iuj anoj partopreni la emocion, la aventuron, la amuzon kaj la esperemon kiujn la J^amboreo pluvivigos. La libro helpas la estrojn programi agadojn pri la temo de la J^amboreo dum la jaro antau la evento. Po ekzemplero vendota, 25 pencoj iros al la projekto "Los Andes", fonduso kreita por helpi la skoltojn de la evolulandoj partopreni la J^amboreon. Mendoj c^e Scout Shops Limited, Churchill Industrial Estate, Lancing, West Sussex BN15 8UG; Fax: (+44 1903) 750993. Prezo UKL 3.50 plus sendokostoj. Objekto: 87725-1 La materialon Join-in-Jamboree eldonos ankaj la gastigantoj de la J^amboreo en C^ilio.


Interamerika Skolta Konferenco

La 20a Interamerikan Skoltan Konferencon gastigos la meksikaj skoltoj en Guadalajara de la 22a g^is la 27a de Marto 1998. Antau g^i okazos antaukonferencaj eventoj ekde la 20a de marto, pri la temo de la kopmpletigo de la regularo de la Monda Programo kaj de la Plenkreskulaj Rimedoj.. La Europan Skoltan Regionon reprezentos Jose' Antonio Warletta, prezidanto de la Europa Skolta Komitato, kaj Kjeld Jespersen, direktoro de Plenkreskulaj Rimedoj.

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.