[Majo #103]

12a monda roverado

Dum la 35a Monda Skolta Konferenco, la Skoltoj de Cxino (Tajvano) estis elektitaj por gastigi la 12an Mondan Roveradon en la jaro 2004. Tiu arangxo okazos de la 29a de julio gxis la 10a de aùgusto 2004 en la insulo Tajvano. La temo elektita por tiu roverado estas "Skoltismo. Senlimaj defioj". La cxefaj edukaj proponoj difinitaj de juna organiza skipo estas gxis nun: Respekti la naturon, Respekti malsamajn kulturojn kaj etnojn, Kompreni la tradiciajn valorojn, Reinventi la historion, Reinventi la teknologiajn sxangxojn, Retrovi sian propran lokon. La Monda Skolta Roverado estas arangxo por cxiuj roveroj kaj la junaj geplenkreskuloj agxaj inter 18 kaj 26 jarojn. Ni espeas ke multaj roveroj de la Eùropa Skolta Regiono partoprenos tiun arangxon kiu anoncas belegajn interkulturajn renkontojn. Eurofax regule informados vin pri tiu Roverado.


Kampanjo de la Konsilio de Eùropo

La Konsilio de Eùropo lancxas atentigan kampanjon "Link diversity" por kreskigi la pluretnan socion kaj la demokratan civitanecon por cxiuj. Tiu kampanjo akompanas la strebon de la Konsilio de Eùropo kaj de gxiaj membrosxtatoj al sudorienta Eùropo kadre de la starigo de la Pakto pri Stableco. La neregistaraj organizoj (NRO) havantaj konsultajn rilatojn kun la Konsilio de Eùropo estas invitataj partopreni. La Eùropa Regiono de MOSM aligxos do al tiu internacia kampanjo kaj diskonigos gxin en sia evoluprojekto en Sudorienta Eùropo. Por pliaj informoj, bonvolu konsulti la TTT-ejon http://www.link-d.org.ba


Nova balotado por la eùropaj institucioj

Guillaume Légaut, vicprezidanto de la Skoltoj de Francio kaj ano de la laborgrupo pri junularaj politikoj de la Eùropa Skolta Regiono estis reelektata komence de aprilo kiel prezidanto de la konsulta komitato por la junularaj aferoj de la Konsilio de Eùropo. La konsilio ludas gravan rolon en la kundecidado kaj en la mastrumado de agado kaj de monrimedoj por la junularo en la Konsilio de Eùropo. Guillaume partoprenis la komitaton de la anoj de la Eùropa Junulara Forumo (YFJ) en Bruselo de la 6a gxis la 9a de aprilo. Okaze de tiu renkontigxo, Pascale Boulanger, asistantino por eksteraj rilatoj, estis elektata kiel ano de la komisiono por la aferoj de la Eùropa Unio, Aljosa Ravnikar, el Slovenio, elektigxis inter la anoj de la komisiono por la aligxoj en la YFJ. Kinuthia Murugu, direktoro de la Afrika Skolta Oficejo, ankaù partoprenis fine de la renkonigxo de la junakìj delegitoj de la organizoj de la eùropa junularo.


Speciala sesio pri la infanaro de la gxenerala asembleo de UN

Kio estas la speciala sesio pri la infanaro? Temas pri senprecedenta kunsido de la gxenerala asembleo de la UN pri infanaro kaj adoleskularo en la mondo. Gxi kunvenigos registarestrojn kaj sxtatestrojn, NRO-ojn (neregistaraj organizoj) infanojn kaj iliajn reprezentantojn en septembro 2001 cxe la UN en Novjorko. Tiu kunsido konsistigos eksterordinara okazo sxangxi la manieron en kiu la mondo konsideras kaj traktas la infanojn. La MOSM partoprenos tiun eventon. Kion eblas atendi de la sesio? Gxi devus eldoni gxeneralan programon, kun celaro kaj agadplano por atingi tri cxefajn rezultojn: 1 - kiel eble plej bonan vivstarton por cxiuj infanoj; 2 - bonkvalitan bazan instruadon por cxiuj infanoj; 3 - eblecon por cxiuj infanoj, kaj speciale la adoleskuloj, aktive partopreni la vivon de siaj komunumoj. Ecx se vi ne povas veturi al Novjorko por cxeesti la specialan sesion, vi povas tamen influi gxian disvolvigxon per viaj agoj: unue, vi povas sendi viajn rimarkojn kaj ideojn al la Eùropa Skolta Oficejo, kiu transdonos ilin al la skoltaj reprezentantoj en tiu kunveno, due, vi povas meti mesagxon rekten en la TTT-ejon http://www.globalmovementforchildren.org


Eùropa seminario en septembro (Kroatio)

La organiza skipo de la seminario Eblecoj de trejnado kaj de volonta laboro por la junuloj agxaj pli ol 16 jarojn en Eùropo vizitis la lokon, la belegan insulon Veruda, apud la urbo Pula, en Kroatio. Tiu seminario sekvas tri antaùnelongajn eùropajn seminariojn pri la programo Eùropo por vi!, kaj la seminarion Allogaj Programoj por la junuloj agxaj pli ol 16 jarojn, okazinta pasintjare en Olympos, en Turkio. La partoprenontoj povos malkovri kiel analizi la bezonojn de la junuloj, trovi niajn respondojn kaj prepari interesajn kaj taùgajn programojn. Eblos realigi prexentadojn kaj intersxangxi landajn atingajxojn, kaj eùropajn strebojn. La seminario okazos de la 16a gxis la 23a de septembro. La tradicia skolta tendaro kun multaj programeroj, inter kiuj akvaj agadoj kaj vizitoj al malnovaj romiaj restajxoj, anoncas allogan kaj interesan seminarion. Por pliaj informoj, bonvolu konsulti la TTT-ejon de la eùropa skoltismon.


Novajxoj el Kandersteg

Ni gxojas anonci ke la Internacia Skolta Centro de Kandersteg gxisdatigis lastatempe sian TTT-ejon kaj ekde la 27a de aprilo funkcias. Gxi enhavas multajn informojn pri kion fari tie, kie gxi estas, kiel igxi ano de la skipo de la centro, kiel helpo Kandersteg. Estas ankaù multaj elsxuteblaj informoj kaj ligoj kun aliaj utilegaj TTT-ejojn. Vizitu la mondan Skoltan Centron cxe http://www.kisc.ch


Trejnilaroj

En 1998, la Konsilio de Eùropo kaj la Eùropa Komisiono decidis komenci komunan agadon ce la eùropa trejnado de junularaj gvidantoj, kaj por tio starigis asocian interkonsenton. Tiu interkonsento estas plenumata per sinsekvaj konvencioj kaj celas antaùenigi aktivan eùropan civitanecon, kaj per tio la civilan socion, vigligante la trejnadon de respondeculoj kaj gvidantoj kiuj laboras en internacia etoso. Trejnilaroj eldonigxis gxis nun pri la jenaj temoj: Mastrumado de organizoj (havebla en franca kaj en angla lingvoj), Metodologio cxe la lingvolernado (nur en la angla), Mastrumado de projektoj (havebla en franca kaj angla), interkultura lernado (nur en la angla). Tiuj eldonajxoj povas multe utlili en skoltismo. Ili estas elsxuteblaj cxe la TTT-ejo http://www.training-youth.net. Tiu TTT-ejo ankaù havas aliajn ilojn uzeblaj cxe la trejnado kaj la mastrumado de la plenkreskulaj rimedoj.


Internacia rovera tendaro en Italio

AGESCI invitas geskoltojn agxajn inter 28 kaj 21 jarojn partopreni kun la italaj geroveroj sian internacian tendaron. Jen la teksto de la invitilo: "Cxu tiu cxi mondo strecxigas vin? Cxu la tutmondigxo ne tro placxas al vi? Cxu vi sojfas pri la granda aventuro? Cxu vi opinias ke esti geskoltoj signifas esti mondcivitanoj? Pluretna socio ne timigas vin? Do tiu tendaro estas por vi" La tendaro okazos en la landa centro en Colico, cxe la lago de Como de dimancxo la 26a de aùgusto gxis la 2a de septembro 2001. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la jenan adreson segrint@agesci.org


Utilaj informoj


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org