EUROFAX 102
Aprilo 2001 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Seminario pri la mastrumado en Kandersteg

Ekde kvar jaroj, la Europa Skolta Regiono organizas seminarion pri la mastrumado en Kandersteg. Okaze de la arangxo de 2001 renkontigxis preskau 42 partopranantoj el 17 landoj por labori kune pri tiu temo. Junaj mastrumantoj de la landaj skoltaj asocioj, jam posedantaj bazajn cxi-fakajn konojn, kaj skoltestroj alprenontoj mastrumajn taskojn, kunmetis siajn fortojn por igi tiun seminarion pinta momento de sia persona trejnkariero. Tiuj kiuj ne povis partopreni, notu la randevuon por la venonta seminario pri la mastrumado, okazonta de la 2a gxis la 8a de marto 2002 en Kandersteg.


La 7a europa konferenco de geskoltcentrestroj

Ni invitas vin partopreni la 7an europan konferencon de geskoltcentrestroj okazonta en la landa centro de VCP, en Pfadfinderburg Rieneck, Germanio. De la 10a gxis la 14a de oktobro cxi-jare, centrestroj de tuta Europo renkontigxos por interdividi siajn spertojn, lerni sin helpi reciproke kaj distrigxi. La europa konferenco de geskoltcentrestroj celas plifortigi la kunlaboron inter la geskoltaj centroj kaj faciligi proksimajn laborrilatojn inter la personaro kaj la centroj. La konferenco adresigxas al homoj kiuj ludas rolon en la mastrumado de la centroj kiel estroj, dejxorantoj au landaj respondeculoj. Ekde 1989, centrestroj de tuta Europo renkontigxas cxiun duan jaron por interdividi siajn spertojn kaj la demandojn ligitajn kun la unika rolo de centrestro. La unua konferenco okazis cxe la internacia skolta centro de Kandersteg, en Svisio, kaj poste konferencoj okazis en Svedio, Francio, Danio, Grekio kaj Pollando. La partoprenantato kreskis jaron post jaro, kaj cxijare ni esperas akcepti 65 entuziasmajn geskoltojn en mezepokan germanan kastelon. La programo enhavas miksajxon da plenumaj sesioj kaj laborgrupoj, kun aktiva rolo de la partoprenontoj. Gxi celos gxeneralajn kaj fakajn temojn. Precipe, okazos sesioj pri la mastrumado de la personaro, la europa nivelo, sekureco, monkolekto, ktp. Estps multaj eblecoj renkonti aliajn geskoltojn laborantajn en centroj, dum diskutoj kaj laborsesioj, kaj dum la distraj programeroj. La partoprenontoj povos prezenti "mian centron, mian landon", kaj restos tempo por malkovri la regionon. Se vi interesigxas, bonvolu kontakti vian landan skoltan asocion au la Internacian Skoltan Centron Kandersteg, CH-3718 Kandersteg, Svisio, Tel.: (+41.33) 675 82 82 Fakso (+41.33) 675 82 89, retposxto: europe4u@kandersteg.scout.org


Subteno al sudorienta Europo

La Europa Skolta Regiono starigis specialan subtenon por la gejunuloj de sudorienta Europo. Kiel oni jam klarigis al vi antaue, de januaro 2001 Milutin Milosevic dejxoras kiel loka respondeculo en sudorienta Europo ene de la Europa Skolta Oficejo. Lia tasko estas faciligi la komunikadon kun kaj inter la landaj skoltaj asocioj, subteni ilian laboron kaj faciligi la kontaktojn kun aliaj instancoj. Dum februaro, okazis en Budapesxto kunsido de reprezentantoj de ses asocioj el la regiono. Surbaze de profunda analizo de la situacio en tiuj landoj kaj de la vidpunktoj kaj celoj elektitaj de la asocioj mem, projekto estis starigita por helpi la gejunulojn kaj subteni la evoluon de skoltismo. Tiu subteno estas nun proponata al pluraj eblaj kunlaborontoj. Kelkaj el ili jam identigxis kaj kunlaboro kun ili estas planata: CARE International, UNICEF, Monda Organizo por la Sano, Internacia Federacio de la asocioj de la Rugxa Kruco kaj de la Rugxa Duonluno, ktp. Por pli vastaj informoj, bonvolu kontakti la Europan Skoltan Oficejon cxe eurobureau@euro.scout.org


La dokumantoj de la Europa Skolta Konferenco

La dokumentoj de nia Konferenco estis sendataj al cxiu landa skolta organizo. Vi povos baldau konsulti ilin en nia TTT-ejo en fako speciale starigita por tiu arangxo okazanta nur cxiun trian jaron. Nau dokumentoj estis eldonataj por helpi la delegitojn aktive prepari la Konferencon. Ili koncernas la temojn kiuj centrigxos en niaj juliaj laborsesioj: Programoj, Konstitucio de la Europa Skolta Regiono, trijara Raporto, Strategia Plano, Agadplano, prezento de la kandidatoj, financa Raporto, La Taskoj de Skoltismo, Laborgrupoj pri la strategiaj prioritatoj kaj la partopreno de la gejunuloj en la decidado. Bonvenon al nia TTT-ejo http://www.scout.org/europe


Neformalaj retoj Nordo-Sudo kaj Overture

La lasta kunveno de tiuj du neformalaj retoj okazis en Palermo, Italio, la lastan semajnfinon de marto. Ni gxoje bonvenigis pli ol 50 partoprenantojn el geskoltaj landaj asocioj kaj specialan gaston: la novan regionan direktoron por la Afrika Skolta Regiono, Kinuta Murugu. Krom la pluraj kaj densaj laborsesioj, la grupoj AGESCI de Palermo ebligis al ni praktike eniri en la temon de la dutaga kunveno: Batali kontau la antaujugxoj. Efektive, sabaton matene, ni povis renkonti homojn laborantajn cxiutage en la kontraumafia batalo kaj strebantajn prezenti alian vizagxon de Sicilio. Tri eminentuloj alportis sian ateston: la nuna kaj la antaua urbestro de Palermo, kaj la parlamentano kiu prezidas la parlamentan kontraumafian komisionon. La geskoltoj ankau prezentis la gravajn projekton pri la temo "Esti aktivaj civitanoj" por la legxobeemo. Ili vere agas por prevento cxe junuloj en malfacilajxoj kiujn krimo povus allogi.
http://www.scout.org/europe/overture
http://www.scout.org/europe/northsouth


Someraj tendaroj eksterlande

Baldau la skoltoj preparos sian someran tendaron. Se la tendaro okazas eksterlande, ne forgesu informigxi cxe via internacia komisiito pri la reguloj kaj la legxoj pri skolta agado en la celata lando. Skoltado estas pli kaj pli la celo de legxoj kaj gravas koni ilin antau foriri al la aventuro.

Eraro La adreso menciita en la anglalingva versio de Eurofax en marto (numero 101) por aboni Idespatch ne estas bona. La justa adreso estas subscribe.idespatch@africa.scout.org. Por aboni la franclingvan version Idepeche, simple sendu retmesagxon al souscrire.idepeche@africa.scout.org


Utilaj informoj


Kontrollisto de findatoj

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.