EUROFAX 100
Janłaro-febrłaro 2001 Home

"Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. G^i estas produktata de la Europa Skolta Oficejo kaj dissendata al c^iuj asocioj anaj de la Europa Regiono, kaj al aliaj. La sens^ang^a republikigo de g^iaj artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas aperi kiel la informfonto."


Sur la sxpuroj de Eurofax, de gxia ekapero gxis nun

Por tiu cxi speciala numero de Eurofax ni petis Ray Saunders, nuntempe Direktoro pri informadiko cxe la Monda Skolta Oficejo, rakonti kiel naskigxis tiu cxi ilo por komuniki kun la landaj skoltaj asocioj. Cxio komencigxis antał precize ok jaroj kaj kvar monatoj kiam Ray laboris cxe la Ełropa Skolta Oficejo. "Mi memoras ke en la tagoj antał la lancxo mi tajpis 100 faksnumerojn por cxiuj asocioj kaj komitatanoj en la memoron de faksilo Philips, kaj metis cxiun en unu el tri grupoj: "angla", "franca" kaj "ambał". Mi memoras ke mi pasigis la du lingvoversiojn de la unua Eurofax tra la faksilo kaj en gxian memoron, programis la sendotempon por ke ili estu sendotaj al la grupoj dumnokte, kiam la telefona komunikado estas ege pli malmultekosta, kaj mi memoras plezure kiam mi alvens la sekvan matenon al la oficejo kaj konstatais ke preskał cxiuj sendajxoj estis bonsukcese liveritaj dum la nokto. Eble tiu estis sento de malsxargo, cxar tia afero ankorał ne okazis tiuskale antaue. Eurofax estis novajxo bazita sur du ideoj kaj unu ebleco. La unua, esprimita de la internaciaj komisiitoj dum kunsido en Vari, Grekio, estis la bezono de la Europa Skolta regiono eldoni regulan kaj gxustatempan bultenon kiu helpu observi la aligxdatojn por seminarioj, la membrokomputado, ktp. La dua estis la ideo liveri la informojn ałtomate en la regiono en maniero gxustatempa kaj malmultekosta. Nia faksilo Philips, kapabla memori pli ol 120 numerojn, krei grupojn kaj programi la sendotempon, donis al ni la teknikan eblecon. Ne eblas imagi ke ni dungis oficiston por sendi la saman fakson al pli ol 100 adresojn dum la nokto. Estas malgoje ke tiu masxino pensiigxis antał cxirkał du monatoj. Malantał la kulisoj, Eurofax igxis ilo por antałenigi la limon de tio kio fareblas per informadiko: ni aldonis retposxton, TutTeran Teksajxon kaj la arhxivformaton .pdf (formato de portebla dokumento), sampasxe kun la modernigxo de la teknologio havebla en la landaj skoltaj oficejoj. Dum tiu tempo, Eurofax estis liverata per faksilo ałtomate dumnokte, poste, per faksa programo rekte de la komputilo kie gxi estis tajpita, poste, per servilo "de retposxto al fakso" en Usono (kun granda malaltigo de la dissendokostoj), gxis nun, kiam eble malpli ol 10 kopioj monate dissendigxas fakse, kaj la plimulto ricevas sian kopion retposxte. Vi eble suspektas ke tia estis la intenco de la komenco. Dum diversaj periodoj, Eurofax aperis ankał en Esperanto, germana, itala, hispana, kaj, mallonge, en la sveda lingvo. Tio ne estus okazinta sen la sindedicxo de volontuloj kiel Guido Ricci (Esperanto), Martin Schulze (germana), kaj Giordano Neri (itala) kiuj zorgis pri la tradukon de cxiu monata eldono, kaj de Gino Lucrezi kaj Sergio Strampelli, cxe Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org) kiu gastigas la dissendolistoj de Eurofax kaj la aldonajn lingvoversiojn. Al vi cxiuj, ni diras: centfoje dankon"

Ray Saunders, Direktoro pri informadiko, Monda Skolta Oficejo.


Eurofax cifere

Cxiumonate, la Europa Skolta Oficejo dissendas Eurofax al pli ol 100 adresoj, cxefe de landaj skoltaj asocioj kaj organizoj, sed pli ol 700 homoj abonis por ricevi gxin regule per la reto "scoutnet.org", kiu eldonadas la bultenon de la jaro 1994 danke al la streboj de Gino Lucrezi de AGESCI. La Ełropa Skolta Oficejo eldonas Eurofax en la angla kaj en la franca lingvoj.


La Ełropa Skolta Volontula Programo

En 2001 la gejunuloj havas grandajn eblecojn vojagxi, amikigxi kaj esplori. Cxijare, la "Ełropa Skolta Volontula Programo" celas proponi al ecx pli da gejunuloj el la tuta mondo agxaj inter 18 kaj 30 jaroj la eblecon labori cxe skoltejo ał skoltinejo en Ełropo. La cxijara "Ełropa Skolta Volontula Programo" proponas lokojn en 27 diversaj ejoj el 11 landoj. La ejoj povas esti insuloj ał kasteloj, montaro ał ebenajxo, malnovaj kaj novaj, de Islando gxis Kroatio tra Britio, Pollando kaj Svisio. Nuntempe, cxiuj ejoj estas stabilaj skoltaj au skoltinaj centroj; pluraj el ili estas malfermaj tutjare kaj akceptadas volontuloj de pluraj jaroj. Ili provizas bazajxojn, kiel lito kaj mangxajxoj, kaj ankał trejnadon kaj evoluon kadre de la organizado de cxiu ejo. Por partopreni la programon, la gejunuloj devas esti anoj de organizo ana de MOSM, provizi almenał 4 semajnojn inter majo kaj septembro, kapabli labori peze kaj multe amuzigxi. Pasintjare pli ol 75 gejunuloj el la tuta mondo partoprenis la programon. Cxijare ni esperas ecx pli da! La programo helpas lagejunulojn lerni de aliaj kulturoj kaj igxi respondecaj kaj kapablaj gvidantoj. Ili travivos la ricxecon de la internacia skoltismo kaj, per ilia evoluo kaj kono, la movado igxos pli forta kaj ni povos kune oferti pli bonan skoltismon al pli multaj gejunuloj. Ni petas vian helpon por promocii la programon en via asocio por ke pli da gejunuloj havu la eblecon profiti je gxi. La Ełropa Skolta Volontula Programo estas mastrumata de la Internacia Skolta Centro de Kandersteg. Bonvolu kontakti gxin por pli da informoj pri la programo ał ricevi ekzemplerojn de la brosxuro pri la ejoj. Kontaktadresoj: Internacia Skolta Centro Kandersteg, CH - 3718 Kandersteg, Svisio, Telefono +41 33 675 82 82 Fax +41 33 675 82 89. Retposxto. europe4u@kandersteg.scout.org


Renkontigxoj de la retoj Overture kaj Nordo-Sudo en Palermo.

Tiuj cxi neformalaj retoj renkontigxas dufoje jare por paroli kaj labori kune pri siaj temoj kiuj estas, por la reto Overture, malfermi geskoltismon al nova publiko kaj precipe enkalkuli la sociajn kaj kulturan situaciojn, kaj, por la reto Nordo-Sudo, intersxangxi ideojn kaj gvidi kunlaborajn kaj evoluajn agadojn kun asocioj de la Sudo. Ambał retoj dependas de la granda volonta sindedicxo de siaj anoj. La venonta renkontigxo okazos en Palermo de la 30a de marto gxis la 1a de aprilo 2001 sub la kunordigado de AGESCI. La tagorderoj estas: kiel konsciigxi pri sia sintenado kaj kiel instigi grupojn kaj asociojn sxangxi la siajn. Sxangxi la valorojn kaj la sintenadon de niaj estroj: lokaj travivajxoj. Cxiu asocio ał estro sentema pri tiuj cxi temoj estas inviata aligxi al la retoj. Por pli gxeneralaj informoj, bonvolu viziti la TTT-ejon de la Europa Skolta Regiono cxe http://www.scout.org/europe/networks, kaj, koncerne speciale la venonta renkontigxo, sktibi al segrint@agesci.org


Internaciaj kreemaj laborejoj en la jaro 2001

Kvin asocioj el kvin landoj kunigis siajn strebojn por organizi tian arangxon: Pfadfinder und Pfadfinderinnen Osterreichs (PPÖ, Austrio), Zvesa Tabornikiv Slovenije (ZTS, Slovenio), AGESCI, (Italio), Nykirke Scout Group (Oslo, Novegio) kaj la gastigonta asocio Verband Christlicher Pfadfinderinnen und Pfadfinder (VCP, Germanio). Ili invitas vin pasigi la Paskon en kastelo apartenanta al VCP en Rieneck. En la Internaciaj kreemaj laborejoj, geskoltoj, agxaj 17 jarojn kaj pli, povas partopreni mankonstruajn, artajn, teatrajn kaj muzikajn agadojn, celante alpreni novajn kapablojn en tiuj fakoj en interkultura etoso kie ili povas intersxangxi ideojn kaj opiniojn pri Ełropo. Se vi interesigxas, VCP, kiu kunordigas la arangxon, atendas viajn novagxojn. Sktibu al international@vcp.de


7a Kroatia Skolta Jxamboreo

Organizante tian jxamboreon, la kroataj skoltoj montros kaj interdividos la atingajxojn de siaj asocioj, kune kun siaj valoroj, kaj pasigos tempon kun la tutan kroatia komunumo. La jxamboreo okazos en la regiono Fuzine de la 20 gxis la 30a de julio 2001. post la malfacilajxoj de la militaj jaroj kaj la materialaj kaj homaj katastrofoj, la skoltoj de Kroatio volas pruvi ke ili faris grandan progreson kaj ke ili estas anoj de la granda familio de la monda skoltismo. Per ilia agado, ili kontribuis al la kresko de nova juna generacio. Multaj el la agadoj temos pri la naturo kaj la medio. Por pliaj informoj, bonvolu viziti http://www.sih.hr ał skribi al sih@sih.hr


1a Landa Skolta Jxamboreo en Svedio

La kvin geskoltaj asocioj de Svedio anaj de la Sveda Geskolta Konsilio organizas sian 1an Svedan Landan Skoltan Jxamboreon de la 28a de julio gxis la 5a de ałgusto. La arangxo alvokas grupojn de asocioj de tuta Ełropo. La temo estas "Konstrui pontojn". La tendaro celas interalie konstrui pontojn inter la kvin svedaj geskoltaj asocioj, same kiel inter landoj, agxoj, religioj, kaj inter urbo kaj kamparo. Multaj patrolaj agadoj estos proponataj, cele al socia, spirita kaj persona evoluo. Pliaj informoj haveblas cxe http://www.2001.scout.se ał de la internacia Servo cxe international@2001.scout.se


Bonvenon al la miro

Wonder (=miro) estas reto fondita de la Servo pri la edukaj metodoj (Junulara programo kaj Plenkreskuloj en skoltismo) de la Monda Skolta Oficejo. Gxi celas kunvenigi homojn el la tuta mondo dezirantaj intersxangxi vidpunktojn kaj evoluigi novajn ideojn por sia skolta agado. En praktiko, Wonder ofertas monatan retposxtan bultenon, retajn forumojn gviditajn far interesitoj el diversaj regionoj de MOSM, kaj ligon kun tio kio okazas en la Ełropa Skolta Regiono. Unu el la venontaj forumaj temoj de Wonder estas la partoprenado de gejunuloj en la skoltado. Se vi sxatus ricevi la monatan bultenon ał eksci pli, bonvolu viziti : http://www.scout.org/wonder


Kontrollisto de findatoj

Brosxuroj, Ełroinsignoj kaj Ełrokoltukoj pri la programo Ełropo
por vi! estas mendeblaj cxe la Ełropa Skolta Oficejo en Gxenevo.

 

  Top

The above message is from:

European Scout Office

E-Mail: eurofax@euro.scout.org
Official Eurofax home page: www.scout.org/europe/eurofax


Traduko de:

Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo

E-Mail: guido.ricci@scoutnet.org

  Top
The Eurofax Approved Language Versions on these pages are provided as an additional service to the official English and French language versions. The European Scout Office wishes to express its thanks to those volunteers who make these translations available and to the the Global ScoutNet for hosting these additional pages.
Copyright © 1999 - 2001 Global Scoutnet, all rights reserved.